Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Barata kulturo por harmonia paco

D-ro Abdul Kalam
Barata Prezidento

HARMONIO

Arganoj kaj laroj promenas en la cxielo,
La maraj o­ndoj ridas, la marbordo logas,
Rememorante la mezlernejajn tagoj, mia menso saltas trans kvin jardekoj,
Malgranda lernejo, urbeto Ramesxvaram...

Hinduisto aux mahometano, moskeo aux templo,
Forestas la divido por pensado;
Ramanatan  kaj mi plektas vortojn,
Harmonia gxuo de la infanoj de Kreinto.

Subite venis sxtormo.
Nova instruisto en turbano
Ordonis al ni, ke ni sidigxu aparte unu de alia;
Mi ploris, gutis larmoj de Ramanatan,

La senco de la divido restis neklara.
Sunaj radioj rigardis tra nian angoron,
Senvorte niaj larmoj brilis perle,
Kreinto, cxu vi estas cxi tie?

Kiu dividas nin cxi tie?
Pasis jaroj... tamen ni restis amikoj,
Amikoj kaj en malgaja tempo, kaj en hela gxojo.
La tiel nomata "edukita" dividas niajn animojn,

Semante venenon de malakordo,
Liaj semoj ne donos scion, nur malamon kaj malkonstruon,
Diru al la aliaj: forestas senco en tia konsilo,
Ja la Cxiopova kreis cxiujn egalaj kaj liberaj.


El la libro de Abdul Kalam "Arbo de vivo":
APJ Abdul Kalam, The Life Tree
(New Delhi:Penguin Books India Pvt Ltd.,2005, p. 15)

Pli detale pri la prezidento kaj lia poezio vd.: http://presidentofindia.nic.in
______________________________________________
La nomo de nia pagxaro
"Paco kiel Harmonio"
konsonancas kun la linioj de la verso de Abdul Kalam " Mia nacia pregxo " :
" La patro de la nacio, Mahatma, pasxis nudpiede
Laux la vojoj de la lando mia
Sercxante pacon kaj harmonion ".
Tiuj linioj eldiras la cxefan spiritan strebon de la Barata nacio kaj gxia patro Mahatma Gandi al Paco kaj Harmonio.
La linio eldiras la tutmondan revon de la homaro pri Paco kaj Harmonio.

Leo Semasxko



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005