Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Internacia Trajto de Tutmonda Harmonio por nuklea senarmiĝo

Asocio por Tutmonda Harmonio (ATH)

ATH estas internacia NRO (ne-registara organizo) ekde februaro 2005, integranta pli ol 300 individuajn membrojn el 48 landoj kaj kolektivajn membrojn, kiuj enhavas pli ol milionon de homoj en 80 landoj de la mondo.
Fondinto kaj prezidanto TUH: Leo Semaŝko
Adreso: strato Ho Chi Minh 7/4-42, Sankt-Peterburgo
Telefono: +7 (812) 597-65-71, 194356, Rusio
Retejo: www.peacefromharmony.org
Retpoŝtadreso: leo.semashko at gmail.com aŭ  tacvarthy at yahoo.com



23-a de majo – 22 de junio 2009

======================================================

 

Internacia Trajto de Tutmonda Harmonio

por nuklea senarmiĝo

 

Trajto de tutmonda sekureco por nuklea senarmiĝo surbaze de

Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo:

http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=401

Prova projekto

 

D-ro Leo Semaŝko, Rusio

Verkisto Robert Weir, Usono

Prof. Ernesto Kahan, Izraelo

D-ro James T. Ranney, Usono

kaj 49 subskribintojel 20 landoj:

ElRusio – 21: LjudmilaAlferova, SvetlanaVetrova, JurijDorofejev, IvanIvanov, DmitrijIvaŝincov, VladimirKavtorin, NatalijaSidorova, Genriĥ Skvorcov, ValerijGergel, NinaGonĉarova, JevgenijaKaminina, AleksandrOlŝanskij, AleksandrSemaŝko, AndrejSemaŝko, PjotrSemaŝko, AndrejSmirnov, NikolajStrelkov, VasilijSmirnov, NatalijaPotapova, VladimirStrelkov, TatjanaCeljutina.

Elaliajlandoj – 28: AdaAharoni, MariaCristinaAzcona, ReimonBachika, MarthaRossDeWitt, TholanaChakravarthy, RenatoCorsetti, GuyCrequie, NoorGillani, FrancoisHoutart, TakisIoannides, TatomirIon-Marius, MariamKhan, DimitrisP. Kraniotis, EvelinLindner, RoseLord, FranciscoMatos, CharlesMercieca, KaeMorii, Matjaž Mulej, TerrencePaupp, SusanaRoberts, MaitreyeeRoy, BernardScott, EdwardSoroko, AlexeyStakhov, LajUtreja, JiangYimin, TakiYuriko.

 

Publikigo de la Projekto:

en la rusa: http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=402,

en la angla: http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=376,

en la hispana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=es_c&key=95,

en la franca: http://www.peacefromharmony.org/?cat=fr_c&key=128,

en la japana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=jp_c&key=6,

en la rumana: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ro_c&key=6,

Enkonduko

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa substreki la senbazecon de la doktrino de reteno: "paco per forto" aŭ "bilanco de naciaj fortoj", kiu kondukas al senĉesa armkonkuro (Grenville Clark and Louis B. Sohn, 1958: http://www.san.beck.org/GPJ27-Clark-SohnPlan.html, ktp.) Nun necesas "redifini la sekurecon por la 21 jarcento" (Global Security Initiative, 2008: http://wage.wisc.edu/research/security_initiative/). La nuna Trajto redifinas la sekurecon de la 21 jarcento per tutmonda harmonio aŭ la doktrino "paco per harmonio" kaj konforma pensado. La paroloj de Usona prezidanto Kennedy en 1961 dum Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj: "la homaro devas meti finon al la milito, aŭ la milito metos finon al la homaro" restas aktualaj ĝis nun post 50 jaroj. La alternativo de tutmonda harmonio kaj konforma pensado inspiras nin al la nuna Trajto kaj igas ĝin necesa por realigi la novan iniciaton de nuklea senarmiĝo de Usono kaj Rusio, proklamita en la komuna deklaro de prezidanto Obama kaj prezidanto Medvedev la 1 aprilo 2009 en Londono.

Мы, нижеподписавшиеся главы государств, правительств и независимых международных организаций считаем необходимым:

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa:

·Agnoski la nunan Trajton de Tutmonda Harmonio (PTM) kiel garantianto de tutmonda sekureco kaj nuklea senarmiĝo surbaze de Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo.

·Preni je si la devojn, desegnitajn en la nuna Trajto, pri garantiado kaj plifortigo de tutmonda harmonio kiel garantianto de ĝenerala sekureco kaj nuklea senarmiĝo.

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa konsenti kun la sekva strukturo de la nuna Trajto:

·Enkonduko: difinas rolon, komencajn premisojn kaj graveco de la Trajto,

·Ĝenerala parto: difinas ĝeneralan kaj plenan senarmiĝon surbaze de Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo,

·Speciala parto: difinas normojn kaj postulojn de tutmonda harmonio en la solvo de unu tutmonda problemo – nuklea senarmiĝo surbaze de Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo,

·Konkludo: difinas organizajn kaj teĥnikajn aspektojn de la Trajta realigo.

Ĝenerala parto

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa difini ĝeneralan kaj plenan senarmiĝon surbaze de Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo laŭ sekvaj postuloj kaj normoj:

  • Krei ĉiuflankan Programon de ĝenerala kaj plena senarmiĝo por 50 jaroj kun ĉiujara redukto de armeoj kaj militaj elspezoj po 2% jare.
  • Krei Planon de nuklea senarmiĝo por 10 jaroj, kaj konsideri ĝin kiel necesa parto de Programo de ĝenerala kaj plena senarmiĝo.
  • Antaŭvidi en la Programo de ĝenerala kaj plena senarmiĝo la kreadon en ĉiu lando de Ministrejoj de Harmonia mondo, kiu kontrolos senarmiĝon, redukton de militaj elspezoj kaj ilian uzon por harmonia edukado kaj neniigo de mizerego en la mondo.

La nuna Trajto estas agnoskita kiel komuna platformo por sekvaj penoj de ŝtatoj kaj civitana socio, celantaj redukti ĝeneralan tension (Global Action to Prevent War: http://www.globalactionpw.org/?page_id=66):

  • Plifortigo de plurflankaj rimedoj por solvo de konfliktoj, protekto de homaj rajtoj kaj prevento de armitaj kolizioj.
  • Redukto de naciaj armitaj fortoj kiel laŭetapa procezo de senarmiĝo, kaj ilia anstataŭo per limigitaj fortoj de UN.
  • Subteno de naciaj politikoj pri paco kaj senarmiĝo, promocio de la kulturo de harmonia paco kaj iniciativoj de harmoniigo, tiaj kiel harmonia/paca edukado.

En la promocio de tutmonda harmonio kiel nova doktrino de homa sekureco, la ĉefa rolo apartenas al novaj instituciaj strukturoj, precipe al inter- kaj ne-registaraj organizoj (Global Security Initiative, 2008: http://wage.wisc.edu/research/security_initiative/).

Speciala parto

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa difini sekvajn specialecojn, postulojn kaj normojn de tutmonda harmonio rilate al nuklea senarmiĝo:

  1. Nuklea senarmiĝo estas unu el procezoj de tutmondiĝo kaj la plej akuta tutmonda problemo de la homaro. Senarmiĝo kvalite malsamas al armiĝo, postulante ĝeneralan, akcepteblan kaj necesan por ĉiuj popoloj valoron, sciencon kaj kulturon de tutmonda harmonio kiel garantianton kaj komunan platformon, kiun esprimas Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo.
  2. Nuklea senarmiĝo, iniciatita fare de Usono kaj Rusio en aprilo 2009, malfermas novan epokon de prioritata valoro kaj pensado de tutmonda harmonio.

La nuna Trajto, kune kun Universala Deklaracio de Harmonia Civilizo, estas agnoskitaj kiel necesa garantianto kaj komuna platformo de ĉiuj landoj por elaboro, akordo, konfirmo kaj plenumo de sekvaj teĥnikaj Trajtoj pri nuklea senarmiĝo:

  1. Ĝenerala malpermeso de nukleaj testoj,
  2. Kontrolata ĉeso de produktado de fisieblaj materioj por nukleaj armiloj,
  3. Minimuma misio pri reteno de nukleaj armiloj dum transira etapo al ĝia plena neniigo,
  4. Nedisvastigo de nukleaj armiloj,
  5. Evoluado de paca nuklea energetiko kaj internacia hejtaĵ-banko,
  6. Protekto de ĉiuj nukleaj materioj en la mondo kaj prevento de nuklea terorismo.

(Ĉi tiuj Trajtoj estis tranombritaj en la parolado de prezidanto Obama la 5 aprilo 2009 en Prago).

La nuna Trajto translokas la centron de plenumo de teĥnikaj Trajtoj el inspektoj kaj sankcioj/minacoj al internacia fido, ekonomia kaj socia kunlaboro de popoloj en la kadro de normoj de tutmonda harmonio.

La nuna Trajto estas agnoskita kiel komuna platformo de ekonomia kaj socia kunlaboro de ĉiuj ŝtatoj kaj popoloj al sekvaj direktoj:

  1. Civitana nuklea kunlaboro, celanta konservadon de klimato, atingo de tutmonda paco kaj elradikigo de mizerego,
  2. Uzo de liberigitaj el nuklea senarmiĝo financoj por kreado de harmonia/paca edukado, konstruado de lernejoj, malsanulejoj, loĝejoj kaj vojoj en Afriko, Azio, Latina Ameriko kaj evolulandoj,
  3. Regulaj reĝantar-renkontiĝoj kaj civitanaj kongresoj je tutmonda, regiona kaj nacia niveloj pri nuklea senarmiĝo kaj ties profitoj,
  4. Renaskiĝo de Tutmonda Movado por la Paco pere de ĝia transformo al la movado por "la Paco el Tutmonda Harmonio" konekse al nuklea senarmiĝo.

Konkludo

 

Ni, subskribintaj estroj de ŝtatoj, registaroj kaj sendependaj internaciaj organizoj, opinias necesa difini la Ordon de enkonduko, ratifiko kaj subskribo de la nuna Trajto de Tutmonda Harmonio laŭ sekvaj normoj:

  • La Trajton kreas la registaroj de Usono kaj Rusio.
  • La Trajto iĝas valida post ĝia ratifiko de parlamentoj de Usono kaj Rusio
  • La Trajto estas malfermita por aliĝo de ĉiuj landoj de la mondo pere de ĝia ratifiko fare de landaj parlamentoj.
  • Ĉiun amendamenton, aldonitan al la Trajto, ratifikas parlamentoj de ĉiuj aliĝintaj landoj.
  • Post la ratifiko la Trajton subskribas estro de ŝtato, registaro aŭ internaciaj organizoj.

La partopreno al la Trajto de internaciaj publikaj organizoj garantios kunlaboron de ŝtatoj kaj monda civitana socio.

 

SUBSKRIBOJ

ŜTATESTROJ

INTERNACIAJ ORGANIZOJ

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, prezidanto…

Tutmonda Unio por Harmonio, prezidento Leo Semaŝko

Rusia Federacio, prezidanto…

Internacia Asocio de Pedagogoj por la Paco, prezidanto Charles Mercieca

Ĉina Popola Respubliko, prezidanto…

Universala Esperanto-Asocio, prezidanto Probal Dasgupta

Kaj tiel plu

Internacia Forumo por Literaturo, Arto kaj Kulturo de Paco, prezidanto Ada Aharoni

 

Kaj tiel plu…

 

Rimarko. La Projekto de la Trajto estas ĉiujare pridiskutata kaj redaktata en ATH, ĝis kiam ĝi estos ratifikita de Usono kaj Rusio, kiu estigos la komencon de ĝia oficiala vivo.

Kopirajto © 2009 Asocio por Tutmonda Harmonio

Kopirajto © 2009 Leo Semaŝko



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005