|
Du dekjarojn antaŭe mondon trafis la ondo de espero. Inspiritaj de amasaj movadoj por paco, libero, demokratio kaj solidareco, la popoloj unuigis siajn fortojn por haltigi la malvarman militon. Tamen povas okazi, ke la eblecoj, malfermitaj de tiuj historiaj ŝanĝoj, estos perditaj. Ni estas kore maltrankvilaj pri renovigo de nuklea kaj ĝenerale arma konkurado, pri tio, ke la internacia juro ne estas ĉiam sekvata, kaj pri tio, ke ŝtatoj ne povas adekvate respondi la defiojn de malriĉeco kaj malboniĝo de la medio. En la mondo disvastiĝas kulto de perforto, dum ne estas uzataj la eblecoj por kreo de packulturo, al kiu alvokas UN, Papo Johano Paŭlo la Dua, Dalaj-lamao kaj aliaj spiritaj gvidoroj. Al la defioj, kiujn ni heredis de pasinteco, aldoniĝis la novaj, kiuj povas gvidi al interpuŝiĝo de civilizoj, religioj kaj kulturoj. Ni forĵetas la ideon pri neevitebleco de tia konflikto. Ni estas konvinkitaj, ke batalo kontraŭ terorismo en ĉiuj ĝiaj aspektoj devas esti decidema, sed, samtempe, ĝi devas pruvi niajn komunajn etikajn valorojn, sekvi la homajn rajtojn, la ĉefajn liberojn kaj demokratiajn principojn kaj ene de landoj, kaj en internaciaj rilatoj. Por venki terorismon ne nepras respondi per perforto al perforto, sed necesas atenti pri la kaŭzoj: malriĉeco, senklereco kaj maljusteco. Ni ne povas repaciĝi kun la fakto, ke ĉiutage infanoj kaj virinoj iĝas viktimoj de perforto. Defendo de infanoj, nia plej kara valoro, ilia sekureco kaj sano devas esti la ĉefa prioritato. Nia devo estas eduki ilin en pacaj kondiĉoj kaj en spirito de paco. Nenio povas ekskuzi forgeson kaj atakon al iliaj interesoj, kaj des pli neallaseblaj estas sufero de infanoj pro milito. Pro la milito en Irako tiu lando fariĝis fonto de malstabileco kaj nesto de terorismo. Ne eblas ignoradi alarmajn novaĵojn pri malapero de nukleaj materialoj. Mornante pri dek miloj da homaj mortoj, ni rimarkas, ke eĉ ne unu celo de la koalicio estis atingita. La respondoj al la defioj de sekureco, malriĉeco kaj ekologia krizo povus esti trovitaj nur surbaze de multflankaj penoj kaj supereco de juro. Ŝtatoj devas rigore sekvi la internaciajn sindevigojn kaj pruvi la neanstataŭeblan rolon de UN kaj la ĉefan respondecon de la Sekureca Konsilio pri subteno de paco. Ni estas por la plej baldaŭa paca solvo de la nord-koreia nuklea problemo sur bazo de kontrolata ĉesigo de la nuklea programo en Norda Koreio, ĉe garantio de sekureco por tiu lando kaj abolicio de sankcioj kontraŭ ĝi. Atingi tiun rezulton povus sesflankaj interparoloj kaj la duflankaj penoj de Usono kaj Norda Koreio. Ni salutas la videblan progreson de interparoloj inter Irano, Britio, Francio kaj Germanio pri la nuklea agado de Irano. Ni esperas, ke Usono aliĝos al tiu proceso por trovi solvon enkadre de MAGATE. Ni alvokas al malgrandigo de militaj elspezoj kaj al subskribo de pakto, kiu limigus vendadon de armiloj kaj eĉ malpermesus vendadon de armiloj en la kazoj, kiam ili povas esti uzataj kontraŭ la internacie agnoskitaj standartoj de homaj rajtoj kaj humana juro. Ni, la Nobel-premiitoj, konsideras, ke estas bezonataj urĝaj agoj de la internacia socio pri solvado de la problemoj de malriĉeco kaj stabila disvolviĝo. Por solvi tiujn defiojn necesas politika volo, kies deficito estas hodiaŭ la akra problemo. La sindevigoj, prenitaj sur sin fare de ŝtatoj dum Miljara Samito de UN, la promesoj grandigi helpon al disvolviĝo de justaj komercaj kondiĉoj, de aliro al merkatoj kaj malpezigo de ŝulda ŝarĝo por evoluantaj landoj plu restas neplenumataj. Malriĉeco restas la plej disvastiĝinta kaj danĝera socia malbono. Milionoj da homoj iĝas viktimoj de malsato kaj malsanoj, tutaj popoloj suferas de senelireco kaj malespero, kio iĝas bazo por ekstremismo kaj terorismo. Sub minaco estas sekureco de la tuta homaro, ĝia estonteco. Sciencistoj avertas, ke nesolviteco de la problemoj pri akvo, energio kaj klimatoŝanĝo povas kaŭzi novajn armitajn konfliktojn kaj, fine, ruinigon de la ekologiaj sistemoj, de kiuj dependas la civilizo. Tial ni subtenas la Protokolon de Kioto kaj Ĉarton de la Tero kaj ankaŭ subtenas la iniciaton de la Internacia Verda Kruco pri ellaboro de la internacia pakto kun la baza principo: akvo estas homa rajto. Ni, la Nobel-premiitoj, opinias, ke ambaŭ uzo de antaŭe ne konataj kreskintaj povoj de homaro kaj kontraŭstaro al minacantaj nin danĝeroj, postulas, ke ni superu la spontanecon kaj sekurigu regadon super la mondaj procezoj. Tial ni estas por fortigo kaj perfektigo de UN kaj ĝiaj institucioj. Kiel la urĝe necesaj taskoj ni opinias la sekvajn: - Reale agi pri reguligo de la krizo en la Proksima Oriento. En tio estas la ŝlosilo por la problemo de terorismo, kaj ŝanco eviti danĝeran intercivilizan konflikton. La solvo eblas ĉe respekto de la rajto de ĉiuj popoloj en la regiono por sekura, vivkapabla ŝtata ekzisto, kun integrigo de la Proksima Oriento al ĉiuj globalaj procezoj ĉe respekto de kulturaj specialecoj de la popoloj.
- Konservi kaj fortigi la Pakton pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj. Ni estas kontraŭ duecaj standartoj kaj emfazas, ke laŭ la pakto la nukleaj ŝtatoj devas peni pri neniigo de nuklea milito. Ni alvokas al konservo de moratorio pri nukleaj testoj ĝis apero de la pakto pri ilia plena malpermeso, ni ankaŭ alvokas al plirapidigo de nerefarebla neniigado de nukleaj armiloj ĉe rigora kontrolo. Tre maltrankviligitaj pro kreo de novaj specoj de nukleaj armiloj, ni alvokas al rifuzo de doktrinoj, laŭ kiuj nuklea armilaro estas traktata kiel laŭleĝa rimedo por militi kaj fari preventajn atakojn.
- Aktive atingadi realigon de la inciciato de la Ĝenarala Sekretario de UN pri kunvoko de konferenco en la plej alta nivelo por ekrealigi la Celojn de Disvolviĝo Rande de Miljaro. Ni kontribuos al kreo de la etoso de socia kontrolo pri realigo de tiuj urĝaj taskoj.
Ni konsideras, ke por solvi la problemojn, kiuj starigas defiojn antaŭ la homaro, politikistoj devas kunlabori kun aktivaj institucioj de civitana socio kaj kun amasaj sociaj movadoj. Nur tiel eblas atingi homecan globaligon kaj novan internacian ordon, bazitan ne sur supereco de forto, sed sur estimo al nacia, kultura kaj politika diverseco de popoloj, sur konfirmo de justeco, homeco kaj solidareco. Ni, la laŭreatoj de la Pacpremio Nobel kaj la reprezentantoj de la organizoj-laŭreatoj, obstine laboros por atingi realigon de tiuj taskoj kaj ni alvokas registarojn kaj popolojn de ĉiuj landoj aliĝi al ni. Miĥail Gorbaĉov, Kim De Ĝun, Leĥ Valensa, Ĥose Ramos Ĥorta, Betti Viljams, Mejrid Korrigan-Maguajr, Karlos Felipe Ĥimenes Belu, Adolfo Peres Eskivatel, Rigoberta Menĉu Tum. Reprezentantoj de: Infana Fonduso de UN, Konferenco de Paguoŝo, Kuracistoj kontraŭ nuklea milito, Internacia Buroo de Paco, Instituto de Internacia Juro, Usona Komitato de Amikoj, Kuracistoj sen limoj, Amnesti Interneŝnl, Departamento de la Supera Komisaro pri Rifuĝintoj de UN, Internacia Labor-Organizo, Internacia Kampanjo por Malpermesi Kontraŭinfanteriajn Minojn, UN. Romo, 12 de novembro 2004
Up
|