Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Brazila kontribuo al kulturo de harmonia paco

Kulturo por paco". Decido far la parlamento de ŝtato San-Paulu, Brazilo, la 31an de oktobro 2002.

Projekto de rezolicio No. 13/2002 pri kreado de Parlamenta Konsilio pri Kulturo por Paco.

Prezidantaro de Parlamento de la Ŝtato San-Paulu akceptas jenan decidon:

Parto 1. Parlamenta Konsilio pri Kulturo por Paco estas kreita kiel organo por akcepti decidojn, kiu laboros konstante kaj situas en la Parlamento de Ŝtato San-Paulu.

La Konsilio respondecos pri disvolvo, kunordigo, observado kaj pritakso de la parlamenta politiko pri Kulturo por Paco, kaj havas sekvajn devojn:

  1. Evoluigi gvidantajn principojn kaj proponi rimedojn, kontribuantajn parlamentajn kaj sociajn elpaŝojn por paco, akcepti efektivajn rimedojn por atingi tiajn celojn en sociaj, ekonomikaj, politikaj, religiaj kaj kulturaj sferoj;
  2. Proponi rimedojn akceptendajn de la Registaro;
  3. Helpi al la Leĝodona potenco proponante siajn konsiderojn kaj disvolvante preparon kaj efektivigon de parlamenta agado je problemoj, koncernaj al sociaj manifestacioj favore al Kulturo por Paco;
  4. Efektivigi diskutojn kaj esplorojn je serĉado de idealoj je Kulturo por Paco en tiu ĉi Ŝtato, kaj konforme al reguloj de internaciaj interkonsentoj;
  5. Proprainiciate ellabori projekojn subtene al la batalo de la socio entute por idealoj, priskribitaj ĉi tie;
  6. Subteni agojn subtene al la politiko, menciita en la punkto 5 kaj supre, kaj kontribui diskutojn kaj interŝanĝojn kun lokaj kaj internaciaj sociaj organizaĵoj kaj movadoj, dividantaj la samajn idealojn.

Parto 2. La Konsilio konsistos el 48 (kvardek ok) membroj kaj iliaj anstataŭantoj, elektitaj el la nombro de reprezentantoj de sociaj organizaĵoj kaj movadoj, emaj al Kulturo por Paco, kaj el la membroj de Parlamento de Ŝtato, enoficigitaj de la Prezidanto de Parlamento de Ŝtato konforme al la sekva proporcio:

36 (tridek ses) reprezentantoj de suprementciitaj sociaj organizaĵoj kaj movadoj;

12 (dek du) membroj de Parlamento.

Paragrafo 1. Membroj de la Konsilio estos postenigitaj laŭ indikoj de gravaj sociaj organizaĵoj kaj movadoj, fidelaj al Kulturo por Paco kaj en konvena maniero rajtigitaj fare de la Prezidantaro de la Parlamento de Ŝtato.

Paragrafo 2. Membroj de Parlamento estos kandidatigitaj fare de partiaj estraranoj el la nombro de membroj interesiĝantaj pri la problemo kaj estos postenigitaj fare de la Prezidanto de Parlamento de Ŝtato, kiu garantios, kiom maksimume eblas, proporcian reprezentiĝon de ĉiuj partioj.

Parto 3. Por sia laboro membroj de la Konsilio ne ricevos ian rekompencon, sed tiu ĉi laboro estos konsiderata esti grava socia servado.

Parto 4. Membroj de la Konsilio estos postenigataj por 2 (du) jaroj, nur unu sinsekva ripeta postenigo estas permesita laŭ la Reglamento.

Parto 5. Membroj de la Prezidantaro de Parlamenta Konsilio por Kulturo de Paco estos elektitaj fare de la Prezidanto de Parlamento el la membroj de la Konsilio.

Parto 6. Komence de ilia servado, Membroj de Prezidantaro de Parlamento de Ŝtato prezentos la membrojn de Parlamenta Konsilio por Kulturo de Paco al la membroj de la Parlamento kaj al socio.

Parto 7. Parlamento provizos la Konsilion per tiuj homaj kaj materiaj resursoj, kiuj estos necesaj por la agado.

Parto 8. Tiu ĉi decido iĝos valida ekde la tago de ĝia publikigo.

Motivigo:
Unuiĝintaj Nacioj dediĉis la jaron 2000 al Kulturo por Paco celante unuigi kulturojn por paco de diversaj landoj, religioj, etnaj grupoj, religiaj tradicioj, spiritaj sferoj kaj kontribuante al toleremo spite al la diferencoj en la fundamento de la homaro. Tiu ĉi kampanjo havas, inter aliaj meritoj, kontribuadon al agoj kaj promesoj de kulturo por paco de diversaj organizaĵoj kaj sociaj movadoj, kaj antaŭigon de la graveco de ĉiutagaj agoj por paco. Dum la jaro 2001, tamen, ni atestis kreskon de konfliktoj, maltoleremo kaj perforto, kaj ankaŭ kreskon de rompoj de tiom malfacile atingitaj konsentoj. Tiuj ĉi internaciaj scenaroj kaj defioj estis faritaj de nia socio. Konstruado de kulturo por paco bezonas ĉiaman aktivecon flanke de la Leĝodona potenco, pravigante per ĉi tio kreadon de la Parlamenta Konsilio por Kulturo por Paco, kiu estas proponita en tiu ĉi Projekto de Rezolucio.

Halo de la Parlamento, Octobro 31, 2002

Walter Feldman - Prezidanto
Hamilton Pereira - la Unua Sekretario
Dorival Braga - la Dua Sekretario


Tradukis Igor Plotnikov

...



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005