Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
La Granda Ĉarto de Harmonio por Informa Civilizo

La Granda Ĉarto de Harmonio por Informa Civilizo:

 

Vojo al socia justeco kaj tutmonda paco

 

 

43 kunverkintoj de la Internacia paĝaro “Paco el harmonio”, el 16 landoj:

 

Leo Semaŝko

 

kaj

 

Talgat Akbaŝev, Ludmila Alferova, Ada Aharoni, Ammar Banni, Reimon Bachika, Harold W. Becker, Renato Corsetti, Guy Crequie, Roza Dalmiglio, Martha Ross DeWitt, Mona Gamal-El Dine, Stephen Gill, Nina Gonĉarova, Michael Holmboe, Ivan Ivanov, Dmitrij Ivaŝincov, Takis Ioannides, Tatomir Ion-Marius, Jan Jacobsen, Abram Jusfin, Maksim Kazakov, Vladimir Kavtorin, Rosa Lord, John McConnell, Charles Mercieca, Terrence Paupp, Susana Roberts, Maitreyee Bardhan Roy, Subir Bardhan Roy, Bernard Scott, Andrej Semaŝko, Rudolf Siebert, David Stringer, Igor Ŝadĥan, Grigorij Tulĉinskij, Tatjana Celutina, Claude Veziau, Aleksandr Verbickij, Svetlana Vetrova, Rene Wadlow, Robert M. Weir kaj Jiang Yimin.

 

En 7 lingvoj:

la rusa, la angla, Esperanto, la araba, la ĉina, la franca kaj la hispana

 

19 de aprilo 2007

Harmonio komenciĝas de ĉiu el ni

Martha Ross DeWitt

 

Ni pretas kune konstrui kulturon de harmonia paco en amo

Ada Aharoni

 

Mi ne komprenas,

Kial forestas paco en nia teknologia erao,

Kial problemoj ne estas solvataj per harmonio…

Vintro, eterna vintro…

Sed baldaŭ la Tero repaciĝos, mi aŭdas diecajn sonojn,

Voĉojn, kuniĝantajn en ĉiulingva preĝo,

Multon da pozitivaj vibroj kaj sanigaj energioj!

Idealo de perfekto, la granda lukso por ni:

Kiam la lumo de harmonio subeniras al la tuta homaro!

Tatomir Ion-Marius

 

La leĝo de leĝoj estas eterna harmonio.

Michael Holmboe

 

Principoj de individua kaj socia harmonio

 

La ĉefa danĝero de la moderna homaro — memdetruo rezulte de kreskantaj konfliktoj kaj daŭra armado, kondukantaj al nuklea milito kaj tutplaneda vintro aŭ tutplaneda varmiĝo. Tiu minacoo povas esti neniigita nur per nia konscia strebo al harmoniigo de la unueca homara familio per forigo de ĝiaj sociaj traŭmoj, patologioj kaj ekstremoj surbaze de la sekvaj ok principoj de harmonio. La principoj estas proponataj por la homoj kiel paŝoj al individua harmonio kaj por la socioj - kiel strategioj de socia harmonio:

 

1. Scii la kvar bazajn elementojn de harmonio: homoj, ilian diversecon (internan kaj eksteran), unueco kaj konkordo en la limoj de, minimume, kultura kaj idea toleremo ĝis, maksimume, interkonsento. Transire de unu al la alia estas estimo, kompreno, dialogo kaj kompromiso. Interkonsento estas ĉiam reciproka.

2. Kompreni, ke manko de toleremo kondukas homojn al malamikeco, konfliktoj kaj ekskludas eblon de harmonio inter ili. Ekster la komuna konkordo homa diverseco tendencas disiri al ekstremoj, kaŭzante malharmonion kaj antagonismon.

3. Akcepti, ke fonto de harmonio estas bilancita limigo de homa strebo al riĉeco, potenco kaj aliaj resursoj. Harmonio ne kunigeblas kun ajnaj ekstremoj, kvankam ĝi ne ekskludas kontraston. Konkordo inter ili faras ilian unuecon, el batalo kaj antogonismo, harmonia.

4. Konscii, ke norma limigo establiĝas en certa socio, certa loko kaj tempo, per demokratia metodo. Difino kaj enkonduko de limigo estas konstanta tasko de harmonia socio.

5. Akcepti, ke konkordo estas konscia kaj reciproka akcepto de limigo, bezonata por harmonio. Limigo postulas de harmonia homo memlimigon de la propraj streboj al riĉeco, potenco kaj aliaj resursoj.

6. Taksi konkordon kiel la ĉefan atributon de socia harmonio, kiu ekskludas malamikecon kaj kaŭzojn de militoj inter homoj kaj sekurigas neĉesigeblan pacon. Kulturo de konkordo defas esti formata de infaneco per edukado, bazita sur valoroj de amo, paco kaj harmonio.

7. Konscii, ke konkordo postulas kulturon de harmonia paco, frata amo, justeco, solidareco, libero, kunlaboro, akcepton de egala digno de ĉiuj homoj kaj de homaj rajtoj, komunan respondecon pri defendo de naturo kaj reciprokan zorgon pri homoj kaj la komuna bono. Konkordo postulas forgesi antaŭan malamikecon kaj pardoni la pasintajn ofendojn.

8. Atingi konscian konkordon kaj agordi laŭ la valoroj de harmonio sian manieron vivi, senti, pensi, paroli kaj konduti, surbaze de la ora regulo: faru al la aliaj tion, kion vi ŝatus, ke ili faru al vi. Kaj inverse: ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas, ke o­ni faru al vi.

 

Tiuj Principoj kreas fundamenton de la Granda Ĉarto de Harmonio. Ili reprezentas la “NOBLAN OKPARTAN VOJON AL HARMONIO”, kiu similas al la “Nobla okparta vojo” de la budhaisma filozofio, sed ne kopias ĝin.

 

I. Historia turno al socia harmonio

 

1. En la daŭro de la lasta duonjarcento la monda tendenco al paco fortiĝis. Kolektiva konscio de la tutmonda komunumo pli kaj pli strebas al konkordo kaj senperforto. Tio kreas grundon por ke la homaro transiru de la kulturo de konstantaj militoj al la kulturo de harmonia paco. Tio estas transiro de perforta al harmonia civilizo. Sur tia tutmonda fono en oktobro de la jaro 2006 Ĉina Popola Respubliko, en kiu loĝas preskaŭ kvarono de la monda loĝantaro, decidis turni de la proleta diktaturo al la “konstruado de socio de socia harmonio”. La homaro iĝis atestanto de la epokfara turno for de la historio de interpuŝiĝoj kaj malamikeco (nacia, klasa, ekonomia, religia, civiliza ks.) al historio de harmonio kaj konkordo. La ĉina 180-grada turno al harmonio ne hazardas. En ĝia bazo estas tradicia budhana kaj konfuciisma kulturo, en kiu valoro de harmonio estas tre grava. Tamen la decido de Ĉinio ne havas klaran sciencan kaj filozofian bazon. Tiun decidon limigas politika realo de la ĉina regad-sistemo, kiu ne kongruas kun la postuloj de harmonio. Samtempe valoro de harmonio ne fremdas al aliaj lokaj civilizoj kaj landoj, kiuj povas sekvi Ĉinion. Tamen multaj el tiuj landoj malŝparas grandegan monon por armado cele al atingo de siaj ambicioj. Tial ni ankoraŭ tre foras de socia harmonio, kiu ne kunigeblas kun perfortaj rimedoj. Socia turno al harmonio, kiel ajna alia, estas antinomia, mulfaceta kaj multedimensia. Ĝi postulas akuratan pripenson, antaŭvidon de la sekvoj kaj planatan universalan aliron.

 

2. La ĉina turno al socio de harmonio estas komenco de la Granda Tutmonda Turno de la homaro al socia harmonio kaj nova kulturo de paco en la 21-a jarcento. La elekto farita de Ĉinio forkondukas la homaron de la malvarma glacimonto de militoj kaj perforto al la sunplena kontinento de tutmonda harmonio. Tiu nekonata tereno - terra incognita - poiomete iĝas loĝata de la nova tutmonda komunumo de harmoniaj homoj. Ĝi nerimarkeble - tielas la nuntempa “talpo de historio” (William Shakespeare) - estas formata de la informa civilizo en multaj kulturoj. Kultura diverseco faras unikan kontribuon al la tutmonda aliformiĝo al la nova harmonia monda komunumo. Kvankam tiu komunumo ankoraŭ ne estas konata por socia konscio kaj scienca esploro, ĝi tamen kreas novajn agantojn/subjektojn de harmonio laŭvoje al la tutmonda kulturo de harmonio; agantojn, kiuj baldaŭ sciigos pri si kaj pri sia laboro. Samtempe evidentas, ke ankoraŭ miliardoj da homoj ne pretas al harmonio, ne volas ĝin aŭ ne kapablas praktiki ĝin, kio estas pli ebla al novaj generacioj.

 

3. La komenco de la Tutmonda Turno dela homaro al harmonio postulas respektivan filozofian kaj socian komprenon, la unua provo de kiu estas farata en la proponata Ĉarto. Kiel la Granda Ĉarto de Liberecoj en 1215 markis historian turnon de sklaveco al libero, same la Granda Ĉarto de Harmonio celas esprimi la historian transiron de konstanta malamikeco kaj militoj inter popoloj al la konstruado de tutmonda harmonio en kondiĉoj de tutmonda informado, tutmonda produktado, tutmonda komunikado, tutmonda komerco kaj la risko de la tutmonda memdetruo. Fantomo de la tutmonda harmonio, kiu apenaŭ videblis en la pasinteco kaj kiu estis pelata de la militantaj popoloj, reaperas en Ĉinio komence de la 21-a jarcento kiel la unua reala ĝermo. Tamen “socio de harmonio” kaj transiro al ĝi plu restas esplorinda per sociologio kaj filozofio.

 

4. La Granda Ĉarto de Harmonio, bazita sur la leĝo de sfera harmonio aŭ harmonio de sferoj, provas kompreni tiun transiron, klarigi kaj antaŭvidi la neeviteblecon de la nova tutmonda realo. Tiu leĝo agnoskas socian harmonion nepra kaj natura sekvo de sociaj sferoj, homo kaj sferaj klasoj de loĝantaro. La moderna socia filozofio kaj teorio de harmonio, surbaze de tiu leĝo, estas tetrasociologio, disvolvata de Leo Semaŝko dum pli ol 30 jaroj kaj plej sisteme prezentita en lia libro “Tetrasociologio: responde al defioj” (Тетрасоциология: ответы на вызовы . СПб, 2002 http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=118). La esenco de tetrasociologio estas sintezo de la okcidenta struktura-funkcia ideo de sociaj sferoj kaj plejparte orienta valoro de la ideo pri harmonio. Tetrasociologio estas kvardimensia strukturalisma teorio por klarigi potencialon de harmonio en tutmonda informa socio. Kiel diris Albert Einstein, “Problemoj ne povas esti solvataj en la sama pensonivelo, kiu kreis ilin”. Tial la defioj de la industria civilizo ne trovas respondon en tradicia (industria) pensmaniero. Ili bezonas novan, sferan kaj harmonian pensadon - tetrasociologion, kiu esprimas transiron de socia teorio for de la filozofio pri batalo en industria socio al la filozofio de harmonio en informa socio. Tiu pensado/teorio ne neas bataladon, sed limigas ĝin je senperforto kaj subigas al praktiko de reciproke utila harmonia kunlaboro.

 

5. Tamen hodiaŭ ideoj de tetrasociologio estas preskaŭ nekonataj ekster mallarĝa rondo de fakuloj. Tial ili bezonas sufiĉe detalan prezenton en la Ĉarto, ĉar nur ili donas al ĝi soci-politikan sencon, sciencan klarigan potencialon kaj, antaŭ ĉio, mensan kaj kulturan valoron. La naskiĝantaj realoj de la socia harmonio bezonas novan teorian klarigon, kiu bezonas signifan volumenon por esti prezentita. Tio difinas 20-paĝan longecon de la Ĉarto, kiu hodiaŭ devas samtempe enteni ecojn de politika alvoko kaj scienca verko. La tetrasociologiaj ideoj de la Ĉarto postulas penon kaj tempon por kompreni gravecon de ilia aplikado.

 

II. Transformado de tutmonda civilizo

Evolucia transiro de industri-riska al harmoni-informa civilizo

 

6. Konsumismo, monavido, senanimeco, malamikeco kaj minaco de memdetruo de la homaro estas la sakstrato de la formortanta industri-riska civilizo. Ĝiaj sociaj malsanoj disvolviĝis spontanee dum pli ol du jarcentoj kaj ekde fino de la 20-a jarcento kondukis la homaron al alta risko de memdetruo (ideo de socia risko apartenas al Ulriĥ Bek - Ulrich Beck 1992). Konsumismo, monavido, senanimeco kaj malamikeco estas kulturaj simboloj, moralaj valoroj kaj sociaj prioritatoj de la degeneranta civilizo, kondukantaj la homaron al neniiĝo. La homaro devas aŭ ŝanĝi ilin aŭ ĉesi sian ekziston kune kun tiu civilizo.

 

7. Kernon de tiu civilizo konsistigas diversaj industriaj imperioj: gegemoniaj, ekonomiaj, merkataj, militemaj, korporaciaj kaj aliaj, kiuj ne kunigeblas kun socia harmonio. Tiuj imperioj reprezentas senĉesan kreskon de politikaj, ekonomiaj, militaj (armad-konkuro), migradaj kaj aliaj ekstremoj, kiuj plifortiĝas socian malharmonion kaj kaoson, subfosante stabilan disvolviĝon kaj ebligante detruon de la homaro. Samtempe industriaj imperioj detruiĝas kaj falas, kiel tio okazis pri multaj imperioj de la 20-a jarcento kaj pri la Sovetunio. Alternativo al ili iĝas tutmonda komunumo de homoj. Tiujn procezojn esploras multaj sciencistoj: Terrence Paupp (2007), Julian Go (2007), David Harvey (2003), Immanuel Wallerstein (2003) kaj aliaj. Industriaj imperioj kaj la malharmonio kun kaoso de ekstremoj, kiun ili kreas, estas la ĉefa obstaklo survoje al establo kaj progreso de socia harmonio. Ni vidas falon de malnovaj imperioj sekve de la falo de la industria civilizo. Ni vidas aperon de tutmonda komunumo, kapabla disvolvi tutmondan informan civilizon kun natura ordo de socia harmonio. La Ĉarto de Harmonio kreas modelon de nova tutmonda ordo sen imperioj kaj armadkonkuro. Tiu ordo estas akceptebla por ĉiuj popoloj, ne nur en Nordo, sed ankaŭ en Sudo (la Tria mondo) kaj ne nur en longa perspektivo, sed ankaŭ por subita kolapso de ajna moderna imperio, kiu povas komenci kolapson de la tuta industria civilizo. Por ke la homaro ne pereu sub la ruinoj de industria civilizo, ĝi devas havi pozitivan alternativan modelon de la monda ordo. La Ĉarto enkondukas tian modelon al vastronda diskuto. La alternativo estas - socia harmonio.

 

8. Socia harmonio kiel unueco kaj konkordo de homoj estas ilia konscia strebo al ekvilibro, plej unue, en la plej fundamenta struktura nivelo de la sociaj sferoj, kie estas envolvitaj ĉiuj homoj. Individua harmonio kiel unueco kaj konkordo inter sferoj de homo kaj lia envolviĝo estas lia konscia strebo al ekvilibro de tiuj sferoj. La fonto kaj la ŝlosila indico de harmonio ambaŭkaze estas limigo, kiel neevitebla limigiteco kaj ekvilibro de la sferoj de socio kaj homo. La baza dialektika leĝo ekhavas jenan difinon: leĝo de unueco kaj harmonio de akordigitajsferoj kaj kontraŭaĵoj. La tradicia leĝo de unueco kaj batalode (malakordaj) kontraŭaĵoj iĝas nur ĝia neplena kaj portempa realiĝo. Harmonio ne ekskludas konfliktojn, tamen ĝi ekskludas perfortajn kaj militajn solvojn, kiuj rombas konkordon, ekvilibran unuecon kaj stabilan disvolviĝon. Harmonio inkluzivas kontraŭaĵojn, sed ekskludas iliajn ekstremojn kaj antogonismon, kiuj kaŭzas malharmonion. Harmonia disvolviĝo establas limigon kaj ekvilibron por sferoj, kaj ankaŭ limigojn por ĝiaj ekstremoj. Malharmonia disvolviĝo okazas en la formo de perforta batalo de nelimigitaj ekstremoj. Harmonio - kaj socia, kaj individua - estas pozitiva alternativo de konsumismo, monavido, malamikeco kaj memdetruo de la homaro en la formortanta militema kaj degeneranta industri-riska civilizo. Socia harmonio estas logika, nature evoluanta kaj humana alternativo.

 

9. Socia harmonio ne povas esti revolucia. Ĝi ne povas esti atingita per sangaj militoj, perfortaj renversoj, teroro, lokaj interpuŝiĝoj, al kiuj ĝi interne fremdas. Ĝi povas esti nur evolucia, ligita al poiometa foriga procezo de sociaj ekstremoj kaj kontraŭdiroj. Ĉiu lando havos propran vojon kaj propran periodon por konstrui harmonian socion kadre de longa stariĝo de la tutmonda harmonia informa civilizo en la 21-a jarcento. La komuna eco estas, ke junaj harmoniaj generacioj de informa civilizo venos por anstataŭi la agresemajn generaciojn de la industria civilizo; posedante la universalan informon kaj la socian sciencon la novaj generacioj faros la civilizon harmonia.


10. Valoron de harmonio o­ni proklamis en la plej antikvaj civilizoj, ekde la egipta, hinda, meksikia, afrika, ĉina, greka kaj aliaj. Harmonio estas tuthomara ideo, ekzistas multaj atestoj de tio en ĉiuj epokoj de homa historio. Harmonio estas akceptata de ĉiuj kulturoj, sed kun sia specifo. Ekzemple, por rusa ortodoksa kulturo analogo de harmonio estas “sobornost” (proksimume signifas komunan partoprenon en la aferoj de komunumo, kunagadon kaj konkordon). Harmonio estas multkultura kaj multforma. Harmonio estas akceptebla por ĉiuj popoloj, grupoj, kulturoj kaj religioj. En ĉiuj religioj dio kreas mondon el kaoso, faras ĝin harmonia. Kiel skribis la elstara itala skulptisto kaj poeto
Michelangelo Buonarotti, “Kaoso DE LI muelitas en harmonion”.

 

11. Ankoraŭ la elstara germana filozofo Gottfried Leibniz tri jarcentojn antaŭe formulis la komunan diecan leĝon de “antaŭestablita harmonio”. Tamen ĝis nun nenie valoro de harmonio estis agnoskita kiel prioritato universala kaj tutmonda. Tio iĝas ebla nur en la kadro de la tutmonda informa civilizo, kiu disvolviĝas ene de la industria kaj ŝanĝas ĝin. Historio de la homaro ĉiam moviĝis direkte al socia harmonio, sed nur la tutmonda informa civilizo kreas bezonatajn por ĝi cirkonstancojn. Ĉinio faris la unuan paŝon al ĝi, proklaminte ĝin sia nacia ideo kaj montrinte ekzemplon por la aliaj nacioj. Usono, Rusio kaj aliaj riskaj landoj povus same proklami harmonion sia nacia ideo: ĝi estus sava por ili. Ĝi estas adekvata al etoso kaj kulturo de ĉiuj landoj, malgraŭ ĝia politika forhakado en totalismaj kaj militismaj reĝimoj. La sperto de Ĉinio montris, ke valoro de harmonio estas pli forta ol ili.

 

12. Prioritato de informo, informa produktado (teknologioj) kaj informa resurso kreas tutmondan informan socion kaj tutmondan informan civilizon. Ĝi nepre puŝas socian kaj individuan harmonion al prioritata loko kiel la solan metodon por la homaro travivi kaj plu disvolviĝi en la informa etapo. Tutmonda ekzistado de la homaro en tiu etapo povas esti nur harmonia. Harmonio aldonas al tutmondiĝado vektoron de justeco kaj stabila disvolviĝo, kondukas al venko super la ekologia krizo kaj establo de harmoniaj rilatoj kun la naturo. Samtempe, socia harmonio en la etapo de universala informo povas esti nur tutmonda. Ĉio tio kreas novan harmonian tutmondan civilizon de la homaro: la harmoni-informan civilizon.

 

13. La dueca rolo de la tutmonda valora prioritato de harmonio: ĝia prioritato estas sekvo de respektiva kompreno kaj ekkono, ĝi sekurigas vere stabilan disvolviĝon de la informa civilizo, kiu sinonimas al harmonia disvolviĝo kaj funkcias ĉi tie kiel difina kultura faktoro.

 

14. La tutmonda informa civilizo surbaze de la prioritato de socia harmonio kreas tutmondan multpolusan harmonian ordon kiel la sole eblan metodon de daŭra ekzisto de la homaro kaj kiel sole sanan alternativon de la memdeturanta industri-riska civilizo. Tiu tutmonda civilizo ekskludas “kunpuŝiĝon” de lokaj civilizoj (Samuel Huntington) kaj subkomprenas ilian “resaniĝon” (Terrence Paupp).

 

III. Natura ordo de harmonio inter sociaj sferoj kaj sferaj klasoj

 

15. Socia harmonio havas enorman multdimensian potencialon, kiu ankoraŭ ne estas konata kaj uzata. Tiu potencialo estas en la kvar sferoj de senĉesa reproduktado/vivo de la homaro. En la daŭro de la tuta homa historio estis kvar produktadaj SFEROJ:

  1. SOCIA (enhavanta humanajn kaj sociajn valorojn),
  2. INFORMA (enhavanta kulturajn kaj spiritajn valorojn),
  3. ORGANIZA (enhavanta politik-jurajn kaj financajn valorojn) kaj
  4. TEKNIKA aŭ EKONOMIA (enhavanta industriajn kaj agrikulturajn valorojn).

Ili distingiĝas laŭ tiuj socie necesaj, sufiĉaj, sed diversprioritataj resursoj, kiuj estas konstante reproduktataj en ili:

  1. HOMO,
  2. INFORMO,
  3. ORGANIZOJ kaj
  4. OBJEKTOJ.

Inter ili homo havas la plej altan prioritaton, ĉar li estas la sola universala resurso, kiu reproduktas ĉiujn resursojn de socio, inkluzive de si mem. Aliaj resursoj kaj sferoj havas aliajn prioritatojn. Tial la sferoj estas DIVERSPRIORITATAJ kaj hierarkiaj. Tamen ilia hierarkio strebas al harmonio, tiel ĝia plej alta prioritato estas socia sfero, reproduktanta homon - la universalan resurson, kies mezuro difinas mezuron kaj valoron de la aliaj resursoj, dependas de ili kaj samtempe nur homo povas krei harmonion de ĉiuj sferoj kaj resursoj.

 

16. Strebo de sferoj al harmonio kaj ekvilibro konsistigas objektivan bazon kaj neŝanĝeblan socian leĝon de disvolviĝo de homa socio. Hierarkio de sferoj ne disigas ilin. Ili ekzistas ne dise kaj ne kontraŭstaras unu la alian. Ili nedisigeble estas ligitaj de sistemo de sferaj sociaj bezonoj, kapabloj (laboro) kaj ŝanĝoj/merkatoj. Sferoj povas ekzisti nur en reciproka inkludo. Tio difinas jenan ilian specialecon: sferoj, kontraste al entreprenoj aŭ branĉoj de produktado, estas egale necesaj, egale produktivaj kaj samtempe egale prioritataj - tia estas sfera dialektiko - por reprodukto de la homaro. Pereo de unu sfero kondukas al morto de ĉiuj aliaj sferoj, dum malapero de unu entrepreno aŭ eĉ branĉo de produktado ne sekvigas morton de la aliaj. Tial sferoj laŭ sia socia naturo ne povas esti malamikaj aŭ antagonismaj malgraŭ konfliktoj inter produktadaj branĉoj kaj apartaj entreprenoj.

 

17. Sferoj povas esti nur harmoniaj. En la daŭro de la tuta homa historio ilia natura ordo strebas al harmonia kunlaboro, evolue venkante malharmonion de partaj ekstremoj, malamikecon kaj antagonismon de privataj interesoj, entreprenoj, etnoj, grupoj, klasoj, religioj, teritorioj ktp. Strebo al malharmonio kaj kaoso estas normala eco de privata intereso, sed baza socia ordo de sferoj nature strebas al harmonio. Pli detale pri sferoj vd. http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=225 . Ideo de sferoj disvolviĝis en okcidenta filozofio kaj sociologio ekde Pitagoro kaj Platono, en diversaj formoj de tiaj pensuloj kiel Charles de Montesquieu, Immanuel Kant, Auguste Comte, Karl Marx, Herbert Spencer, Vilfredo Pareto, Max Weber, Robert Park, Karl Jaspers, Pitirim Sorokin, Talcott Parsons, Fernand Braudel, Alvin Toffler, Jurgen Habermas, Pierre Bourdieu, Anthony Giddens, Piotr Sztompka, Manuel Castells, Richard Sklar, Roland Robertson, Ulrich Beck, Goran Therborn, Arjun Appadurai kaj multaj aliaj. Pli detale pri tiuj ideoj vd. http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=215.

 

18. Harmoniaj sferoj de socio inkluzivas harmoniajn produktajn SFERAJN klasojn de loĝantaro, kiuj diferencas laŭ sinokupo en sferoj, t. e. laŭ reprodukto de respektiva resurso. Al la kvar sferoj respondas kvar SFERAJ klasoj:

  • SOCIOKLASO: laborantoj en la sociosfero fakuloj pri sanprotektado, edukado ks. kaj krome ankaŭ nelaboranta loĝantaro, okupiĝanta pri reproduktado de si: infanoj, emeritoj ktp.;
  • INFORMOKLASO: laborantoj en informosfero, en la fakoj de scienco, kulturo, arto, komunikado ka.;
  • ORGANIZOKLASO: laborantoj en organizosfero, en manaĝado, politiko, juro, financoj, defendo kaj sekureco;
  • TEKNIKOKLASO: laborantoj en la branĉoj de teknikosfero dungitoj, agrikulturistoj ka.

Sferaj klasoj laŭ reprodukta agado estas pli fundamentaj, ol la klasoj, diferenciĝantaj laŭ posedo. Posedado estas portempa, parta, malegala laŭ sia esenco, dum reprodukta (sfera) envolviĝo estas konstanta, universala kaj esence egala, kvankam kvalite diversa: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=226

 

19. Sferaj klasoj distingeblas ne laŭ posedo, sed laŭ sfera envolviĝo, kio principe diferencigas ilin de la tradiciaj, ĉiam konfliktantaj pro posedaĵoj, klasoj. Sferoj egalas, tial ankaŭ laboro en ili estas egale necesa. De tio ankaŭ la sferaj klasoj laŭ sia socia naturo estas egalaj kaj tial harmoniaj, strebantaj al kunlaboro kaj partnereco, kiuj ekskludas antagonismon (klasan malamon) kaj establas klasan amon. Auguste Comte revis pri harmonio kaj amo inter burĝoj kaj proletoj, sed tio estis senbaza utopio, ĉar tiuj klasoj estas antagonismaj. Nur la sferaj klasoj harmonias. Nur inter ili eblas klasa amo kiel reciproka socia helpo, subteno kaj zorgo.

 

19а. La kuniganta komunumo de sferaj klasoj en industri-riska civilizo estas la meza klaso, kiu servas kiel la moderna socia bazo de stabila kaj harmonia disvolviĝo. Ĝi rolas ankaŭ kiel liganta ponto de la malamikaj grupoj de la formortanta civilizo al la tutmonda harmonia komunumo de sferaj klasoj de la venanta harmoni-informa civilizo. Tamen la meza klaso konsistigas nur duonon de la homaro, dum la alia duono estas la plej malriĉaj, la moderna tutmonda klaso de ekonomiaj sklavoj, kreitaj de la industria civilizo kaj tutmondiĝado. La tutmonda meza klaso kiel harmonia komunumo kreskas el transiro de la plej malriĉaj en la mezan klason surbaze de la novaj teknologioj de la informa civilizo (vd. sube, artikoloj 34-36). Pri la stato de la meza ka la sfera klasoj vd. http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=283

20. Al la kvar sferaj klasoj, strebantaj al harmonio, respondas kvar specoj de iliaj sociaj bezonoj, kapabloj, laboro, envolviĝo, posedado, mono, disdivido kaj merkato, kiuj ankaŭ strebas al harmonio (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=226).

 

21. Egaleco de sferaj klasoj ne ekskludas, sed subkomprenas unuecan harmonie hierarkian socian strukturon kun prioritato de socioklaso. Prioritato de socioklaso respondas al la prioritato de sociosfero. Prioritato de socioklaso en socia strukturo difinas prioritaton de infanoj kaj sociaj grupoj, senpere envolvitaj en laboron kun infanoj: gepatroj, geavoj, instruistoj, kuracistoj ka. Kaj inverse, jura prioritato de infanoj kaj ligitaj kun ili grupoj organize fiksas prioritaton de socioklaso en socio. Prioritato de infanoj kaj en socio, kaj en socioklaso estas sekvo de tiu natura kaj senduba fakto, ke el infanoj kreskas ĉiuj plenkreskuloj, de ĉiu nacio, klaso, okupiĝo, meritoj kaj ecoj.

 

22. Socio kaj homo koincidas en sia plej fundamenta, sfera strukturo. Al la kvar sociaj sferoj de reprodukto de la homaro (klana homo): sociosfero, informosfero, organizosfero kaj teknikosfero respondas kvar sferoj de reproduktado/vivo de individuo:

  • KARAKTERO (inkluzive de celoj, valoroj kaj moralo),
  • KONSCIO (inkluzive de informo kaj spirita kulturo),
  • VOLO (inkluzive de celaspirado kaj individua ordo) kaj
  • KORPO (inkluzive de temperamento, subkonscio kaj fiziologio).

Al la kvar sferoj de homo respondas kvar specoj de liaj individuaj bezonoj, kapabloj, laboro, envolviĝo, posedo, disdivido kaj interŝanĝo. Sferoj de individuo estas kunligitaj reciproke kun sistemo de sferaj bezonoj, kapabloj, komunikado kaj interŝanĝo. Harmonia disvolviĝo de individuo estas harmonia disvoliĝo de liaj sferoj. Ĝi estas en proporcia disdivido de tempo dum la vivo (viva envolviĝo) de la individuo inter la kvar sferoj kaj en superado de la ekstremoj (unuflankecon) de envolviĝo (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=224 ).Harmonio inter la sferoj de individuo (individua harmonio) respondas al socia harmonio, kaj reciproke. Sano, kvalito kaj longeco de homa vivo, samkiel kvalito de socia vivo, estas sekvoj de la grado, ĝis kiu harmoniiĝis sferoj de kaj individuo kaj socio.

 

22а. Harmonia homo distingeblas per proporcia distribuo de tempo kaj ankaŭ mono, ne nur por konsumo kaj akumulo, sed ankaŭ por harmonia disvolvo de si kaj de aliaj homoj pere de bonfarado kaj konstanta donacado de certa parto de sia riĉeco aŭ enspezo por aliaj homoj, plej unue infanoj kaj junaj gepatroj.

 

22b. La unua ekzemplo de sfera harmonia disvolviĝo de persono estis junulara laborista-studenta klubo “Demiurgo”, funkciinta en la jaroj 1976-1980 en Sankt-Peterburgo (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=305).

 

22c. La unua ekzemplo de sfera harmonia disvolviĝo de infanoj ekde la aĝo de 3 jaroj estis “Studio de ĉiuflanka disvolvo de infanoj”, funkciinta en la jaroj 1985-1986 en Sankt-Peterburgo (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=295).

 

23. Per ĉiu sfero de sia okupiteco individuo eniras en la respektivan socian sferon kaj la respektivan sferan klason de loĝantaro. Vivo de homo estas senĉesa ŝanĝo de sociaj sferoj kaj klasa lokiĝo, t. e. ŝanĝo de sferaj klasoj. Tio senigas la sferajn klasojn je kasteca severo, liberigante individuon de forta klasa/kasta aparteno kaj de antagonismo de tradiciaj industriaj klasoj. Sferaj klasoj sekurigas por individuo socian mobilecon, liberon pri ŝanĝo de sferoj kaj klasoj, pro kio tiaj klasoj estas “molaj”, kaj individuo - universala klasa aganto/subjekto. Nur lia ĉefa laŭ tempo kaj signifo envolviĝo en unu el la sferoj difinas lian apartenon al unu sfera klaso. Laŭ tiu kriterio individuo mem difinas sian sfero-klasan apartenon. Harmonio de sociaj sferoj kaj iliaj klasoj sekurigas harmonion de individuajsferoj, kaj inverse. Tio kreas fortikan socian kaj individuan fundamenton de la nova harmoni-informa civilizo. Potencialo de socia harmonio de sferoj en la tutmonda skalo kaj en la individua nivelo estas ekuzata nur en la harmoni-informa civilizo, ekde la 21-a jarcento.

 

23 a. Konkludaj difinoj. Harmonio estas la natura kaj la plej forta krea energio de la universo, socio kaj homo. Socia harmonio estas la plej potenca krea energio de socio kaj homo, bazita sur konsciaj kaj kunordigitaj agoj, t. e. KUNlaboro, KUNagado, KUNkreo kaj KUNpartopreno de la fundamentaj sferoj de socio kaj homo, kaj ankaŭ inter ili. (“KUN-“ esprimas la konscian kunrdigitecon de la sferaj procezoj en socio kaj homo. Sferoj konsistigas la plej gravan kaj fundamentan por socio kaj homo diversecon, tial konscia konkordo inter la sferaj klasoj de socio kaj ankaŭ inter la sferaj bezonoj kaj kapabloj de homo estas la sola fonto de ilia harmonia energio kaj forto. La plej supera formo de KUNkrea energio kaj harmonio estas reciproka amo. Amo estas ekzemplo kaj idealo de harmonio, kaj harmonio estas manifesto de amo. Harmonio parencas al amo, reciproka zorgo kaj helpo, kaj same reciproke. Harmoniaj fortoj (energio) de la homaj kaj sociaj sferoj sanigas de ĉiuj sociaj traŭmoj, ekstremoj kaj patologioj, fondas neĉesigeblan tutmondan pacon kaj ebligas kunkreon, reciprokan zorgon, helpon kaj prosperon de ĉiuj homoj. Tio konsistigas la plej superan humanisman meriton de harmonia energio kaj ĝian movigan bazon, kiuj kvalite superas ĉiujn antaŭajn formojn de homaj konkuradoj. Harmonia energio de socio kaj homo superas en ili la fortojn de KONTRAŬago, manifestiĝantaj en militoj, malamikeco, perforto, skismo, maltoleremo, senestimo, humiligo, maljusteco, malriĉiĝo, fremdigo kaj tiel plu. La KONTRAŬagoj, kiel la fortoj de malharmonio kaj kaoso, multoble malgrandigas la krean potencialon de la homaro, elspezas ĝin por reciproka rezistado, malgrandigas la pozitivajn fortojn de homo kaj socio, sensence neniigante signifan parton de la resursoj. Harmonia energio, kiu havas konscian kaj kunordigitan sferan fonton en socio kaj homo, ankoraŭ ne estas konata (krom en tetrasociologio kaj la Ĉarto de Harmonio) kaj ne estas uzata de la homaro. La scio, ekposedo kaj ekuzo de la harmonia energio de socio kaj homo, havanta komunan sferan fonto, — estas la historia misio de la homaro en la nova etapo.

 

IV. Teknologioj de sfera harmonio

 

24. Post la Ĉina turno al socio de harmonio (oktobro 2006), la homaro eniras la novan epokon de ĉiuflanka ekkono (esploro) kaj konscia ekuzo (utiligo) de potencialo de harmonio en ĉiuj kvar sferoj de socia produktado kaj individua vivo.

 

24a. La jaro 2006 estas komenco de konscia transira periodo de la industri-riska al la harmoni-informa civilizo. Tamen malfacilas diri nun, ekde kiu momento komenciĝis la transiro de unu civilizo al la alia: aŭ ekde funkciigo de la unua komputilo la 21-an de junio 1948 (http://www.dai.ed.ac.uk/homes/cam/fcomp.shtml), aŭ ekde lanĉo de la unua prototipo de Interreto - Arpanet - la 29-an de oktobro 1969 (http://www.livinginternet.com/i/ii_arpanet.htm), aŭ ekde produkto de la unua persona komputilo (AppleII) en 1977, aŭ ekde IBM PC en 1981 (http://www.webopedia.com/TERM/p/personal_computer.html) ktp. Nun same ne estas konate, kiom da tempo postulos tiu transiro. Klaras nur tio, ke tiu transiro iĝis sentebla kaj konsciata nur ekde la jaro 2006. Ĝi okupos longan tempon de minimume 2-3 generacioj (40-60 jaroj), kiu bezonatas ne nur por ŝanĝo de la vivkvalito de plejmulto de homoj kaj harmoniigo de sferoj kaj organizoj, sed ankaŭ por kreo de novaj informaj, politikaj, ekonomiaj kaj sociokulturaj teknologioj de sfera harmonio.

 

25. Por kvante analizi dinamikon de la sferoj de socio kaj individuo, por kvante esprimi ilian harmonian disvolviĝon kaj komputi harmoniigon de tiuj sferoj estis ellaborita speciala sfera aŭ kvareca makrostatistiko. Ĝi estas kreita surbaze de pligrandigitaj sferaj parametroj kiel agregatoj de funkciantaj partaj branĉaj parametroj. Sfera makrostatistiko estas statistiko de harmonio, sed ne de profito (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=222). En ĝia kadro estas kreita statistiko de sferaj klasoj de Rusio, kiu povas esti ellaborita ankaŭ por ajna lando kaj por la mondo entute, se tiu pena informa laboro estos respektive financata.

 

26. Surbaze de la sfera makrostatistiko eblas kreo de principe novaj informaj teknologioj en ĉiuj sferoj de socio kaj por ĉiuj sferaj klasoj. Aparte gravas sur ĝia bazo disvolvo de humanaj, evoluigaj kaj edukaj teknologioj. En tiuj kadroj jam estas ellaboritaj bazoj de humana sfera informa teknologio de individua harmonia disvolviĝo kaj persona kresko de homo en ĉiuj aĝaj ŝtupoj ekde la aĝo de 10 jaroj: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=223.

 

27. La maniero por superi individuajn ekstremojn estas harmonia edukado. Harmonia edukado de homo estas ekvilibra informado kaj edukado en ĉiuj kvar sferoj de socio kaj individuo. Strukturo de edukprocezo kaj plano por ĉiu institucio de harmonia edukado, komencante de infanvartejo kaj finante je universitatoj kaj akademioj, respondas al kvar naturaj (nepraj) sferoj de socio kaj homo. La familia harmonia edukado de infanoj havas analogian strukturon. Organizado de harmoniaj edukejoj konsistas el kvar sferaj ekvilibraj blokoj de studobjektoj, kiuj respondas al kvar sferoj de socio/homo. La unua projekto de tiuj blokoj estas prezentita tie ĉi: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=53 . La tutmonda unueco de la strukturo de harmoniaj edukejoj ne ekskludas, sed postulas enhavoriĉan diversecon, kongrue al diversaj kulturoj kaj lokaj civilizoj. Per amasa harmonia edukado, per kreo de prioritato de infanoj, kritika plejmulto (pli ol 50%) de harmoniaj homoj eblas jam post paso de 2-3 generacioj (40-60 jaroj). Atingo de la kritika plejmulto de harmoniaj homoj signifos establon de harmoni-informa civilizo en la skalo de la tuta homaro.

 

28. Nova bezono de ekkono, kreo kaj disvolvo de harmonio postulas kvalitan aliformadon de ĉiuj kvar sferoj de reproduktado/vivo de la homaro. Tio koncernas plej unue la organizan sferon, kiu sekurigas politik-juran unuigon de la penoj de la homaro en tiu direkto kaj ankaŭ la bezonatan financan subtenon.

 

29. La modernaj organizaj formoj de reproduktado de la homaro - kapitalismo kaj socialismo - ne kunigeblas kun socia harmonio de natura ordo de sferoj de socio kaj sferaj klasoj. Kapitalismo, socialismo kaj diversaj iliaj modifoj daŭre estas produktoj de industri-riska civilizo. Socia harmonio ne atingeblas en kadroj de kapitalismo aŭ socialismo. Ambaŭ tiuj politik-sociaj sistemoj baziĝas sur (diversaj) rilatoj de posedado. Ili apogas sin sur privatajn, branĉajn klasojn kaj iliajn politik-burokratajn organojn, kiuj estas antogonismaj laŭ sia naturo pro sia orientiĝo al konstanta redisdivido de posedaĵoj, sed ne al kreo de socia harmonio. Tamen de kaj kapitalismo, kaj socialismo ekzistas pacaj vojoj de aliformado, kondukantaj al socia harmonio kaj tutmonda harmoni-informa civilizo. Ĉinio iras laŭ vojo al harmonio de socialismo. Unu el la manieroj transiri de socialismo al harmonia socio povas esti komunisma multpartieco (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=298). La landoj de Skandinavio, pli ol la aliaj minimumigintaj la ekstremojn de riĉeco kaj malriĉeco, montras la vojon al harmonio de kapitalismo. Iam en estonto tiuj vojoj kuniĝos en la tutmonda harmoni-informa civilizo, sintezante en ĝi la plej progresajn ecojn de kaj kapitalismo, kaj socialismo al socia harmonio.

 

30. La unua bezono en organizo-politika direkto estas kreo de sferaj Partioj de Socia Harmonio, kiuj esprimas interesojn de sferaj klasoj en diversaj landoj de la mondo. Al la socia harmonio de sferaj klasoj plej adekvatas kvarpartia politika sistemo de sferaj partioj. Ĝi kreas sferan demokration. Same necesas fondi “Tutmondan Movadon por Socia Harmonio” - sferan strukturon kun regionaj filioj en ĉiuj landoj. Ĉiuj institucioj de socia harmonio povas esti nur sferaj. Ili unuigas egalajn sferajn organojn, esprimantajn la interesojn de egalaj sferaj klasoj de loĝantaro en ĉiuj niveloj.

 

30а. La unua prototipo de partio de sfera demokratio estis “Frakcio de Sfera Demokratio” en la urba parlamento de Leningrado/Peterburgo, fondita en 1993 (http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=282). Ĝi antaŭenmovis projektojn de sfera organizado de leĝodona kaj plenuma potenco en Sankt-Peterburgo (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=310). Tiuj projektoj aktualas por la transira periodo de la industria al harmonia civilizo.

 

31. Sfera strukturo kaj organizado de institucioj de socia harmonio, inkluzive de la ŝtato, kreas sferan demokration (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=14). Ĝia plej grava specifaĵo estas pleneco: la tuta loĝantaro, inkluzive de infanoj pere de la gepatroj, havas aliron al elektoj. La infanoj, kiuj konsistigas de 20 ĝis 50% de loĝantaro en diversaj landoj, ekhavas politikan reprezenton pere de siaj gepatroj, kio estas la unua paŝo survoje al sfera demokratio. La dua specifaĵo estas harmonia egaleca disdivido de politika, ekonomia kaj alia potenco inter la sferaj klasoj kaj iliaj reprezentantoj en ĉiuj regaj strukturoj, plej unue ŝtato, kiu havos kvarsferan parlamenton kaj kvarsferan registaron. Tia ŝtato estas sfera. La tria specifaĵo estas senperforto. Se la tradiciaj socioj strukturiĝis en antagonismaj klasoj, do por reteni tiujn estis bezonata perforta ŝtato. Alia ŝtato ne eblas en antagonisma socio. Sed sfera demokratio ne bazas sin sur perforto, ĉar ĝi ne scias antagonismon. Kiam socio strukturiĝas en sferaj, harmoniaj klasoj, kiuj laŭ sia naturo ne estas antagonismaj, tiam bezonatas ne aparato de perforto, sed instrumento de harmonio, kio iĝas kun paso de tempo, post jardekoj da transira periodo, ŝtato. La kvara specifaĵo estas sfera kvarpartia sistemo.

 

31а. La tutmonda sfera strukturo de ŝtatoj en diversaj landoj helpas forigon de interŝtataj limoj kaj kreon de la “tutmonda vilaĝo”, tamen ŝtato restas nepre bezonata por loka reguligo. Formiĝo de la Eŭropa Unio, kiu unuigas jam 27 ŝtatojn, iĝis komenco de tiu procezo.

 

32. La ĉefa tasko de sfera ŝtato estas kreo kaj konstanta ĝustigo de normoj kaj limigoj de harmonio kiel kondiĉoj de partnereco, konkordo kaj reciproka helpado, kiuj ebligas socian harmonion de sferaj klasoj. Tial sfera demokratio faras ŝtaton instrumento de harmonio anstataŭ aparato de perforto. La ĉefa apogilo de sfera ŝtato estas harmonia homo kaj harmoniaj sferaj klasoj, kiuj ekskludas antagonismon kaj tial ne bezonas perforton por sekvi la establitajn normojn kaj limigojn por harmonio. Ankaŭ harmonia homo ne bezonos perforton. (Perforto flanke de la ŝtato restos en minimuma kvanto por rezisti al senmotiva perforto de homoj kaj grupoj). Sfera ŝtato rolas kiel la ĉefa politika instituto por atingi kaj sekurigi socian harmonion de sferaj klasoj. Nur la kvarpartia politika sistemo, kun la kvarsfera parlamento kaj kvarsfera registaro, kongruas kun harmonia civilizo. Sfera demokratio estas samtempe kaj evoluo kaj alternativo de la tradicia industria demokratio, kio “estingiĝas” kaj iĝas “demokratia despotismo” kaj “renversita totalismo” (laŭ Terrence Paupp).

 

33. La ĉefa tasko de sfera politika sistemo (sfera demokratio) estas poiometa kaj paca superado de tradiciaj ekstremoj (malharmonioj) en ĉiuj sferoj: en la ekonomia - de la ekstrema malriĉeco kaj riĉeco, de ekonomia malamikeco; en la politika - de la ekstremoj de potenco kaj senpotenco, de politika malamikeco; en la informa - de la ekstremoj de kulturo kaj senkultureco, edukeco kaj analfabeteco, de kultura malamikeco; en la socia - de la ekstremoj de egoismo kaj altruismo, severa moraleco kaj senmoraleco, de socia malamikeco. Harmonio ne kunigeblas kun la ekstremoj kaj ne disigeblas de la ŝtata limigo kaj reguligo de esktremoj en ĉiuj sferoj. Ĉiu sfero havas siajn specifajn metodojn kaj formojn de poiometa superado de la malharmoniaj ekstremoj.

 

34. Establo fare de sferdemokratia ŝtato de certa proporcia dependo por nivelo de riĉeco de nivelo de malriĉeco estas strategio de ekonomia harmoniigo, kiu povas superi la ekstreman malriĉecon kaj riĉecon, malgrandigi ekonomian malamikecon kaj konkuradon. La supra allasebla nivelo de riĉeco, t. e. propraĵo kaj enspezoj de la plej riĉa parto de la tuta loĝantaro, devas leviĝi nur lige kun kresko de propraĵo kaj enspezoj ĉe la plej malriĉa parto de la loĝantaro. Tio signifas: ju pli malalta estas la nivelo de malriĉeco, des pli malalta devas esti la supra allasata nivelo de riĉeco. Tiu dependo igos la riĉulojn kunlabori por altigo de vivnivelo de malriĉuloj. Analogie: enspezoj de la tutmondaj kompanioj en ĉiu lando estos limigitaj kaj dependigitaj de la nivelo de malriĉeco. Kriterioj de tiu proporcio ne povas esti striktaj kaj neŝanĝeblaj. Ili devas ŝanĝiĝi de pli mildaj niveloj, kiam o­ni prenas proporcion de 50% de la plej riĉaj kaj de la plej malriĉaj ĝis pli striktaj kaj adekvataj harmonioj en la niveloj 10% kaj 5%. (Tio ankaŭ limigos koruptecon). Poiometa transiro de unu nivelo de malriĉeco/riĉeco al la alia, pli harmonia, en ĉiu lando kaj regiono okupos diversan tempon kaj dependos de resursoj en diversaj niveloj.

 

35. Ĉiu ŝtato ellaborados sian politikan strategion de ekonomia harmoniigo. Leĝodona dependo por riĉeco de malriĉeco donos al riĉo decan sencon de socia harmonio. Tian sencon riĉo neniam havis. Tamen diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco estas neforigebla. Ĝi estas forta ekonomia stimulo, ĉar harmonio strebas nur al ilia certa limigo, sed ne al ekonomia egaligo. Limigo de riĉeco kaj malriĉeco, same kiel konkurado, ne signifas forigon de ili. Ili nur estas optimume limigataj, kio estas samtempe la minimuma malbono kaj la maksimuma bono kaj justo por ĉiuj. Tiu limigo estas historieca, diversa por ĉiu lando kaj konstante moviĝanta, ĉiujare, kaj eble eĉ ĉiumonate, diversa. Difino de tiu limigo estas konstanta zorgo de sfera parlamento kaj sfera registaro en ĉiuj niveloj kaj ankaŭ objekto de publika serĉado kaj konkordo.

 

35а. Absoluta (nelimigita) kaj heredata potenco estis limigita de demokratio. Absoluta (nelimigita) kaj heredata riĉo estas limigata de socia harmonio. Kiel absoluta (nelimigita) potenco faras homojn politikaj sklavoj, same la absoluta (nelimigita) riĉo faras homojn ekonomiaj sklavoj. Politika libereco, kontrolata de politikaj elitoj, kaj ĝia “libera merkato”, kontrolata de ekonomiaj elitoj, kiu fakte neniam estis libera, konservas ekonomian sklavecon de preskaŭ 3 miliardoj da homoj (preskaŭ duono de la tutmonda loĝantaro), kiuj vivas je malpli ol 2 dolaroj tage. Ekstrema malriĉeco kiel ekonomia sklaveco daŭre enradikiĝas pro procezoj de ekonomia tutmondiĝado. Ĝi turnis al ekonomia sklaveco preskaŭ duonon de la homaro. Tial politika libereco kaj industria merkata ekonomio ne ebligas ekonomian liberigon. La eliro el industria ekonomia sklaveco estas ebla en la nova civilizo per limigo de ekonomia riĉeco pere de enkonduko de dependo de la nivelo de malriĉeco surbaze de ekonomia harmonio de sferoj. Ĝi konsistigas la merkatan ekonomion de harmonio (aŭ harmonian merkatan ekonomion) de la nova civilizo, kiu anstataŭas ekonomion de malharmonio (aŭ malharmonian ekonomion) de la forpasanta civilizo. Ekonomio de harmonio estas kreata en la kadroj de tetrasociologia varianto de institucia ekonomio, inkluzivanta sociajn faktorojn kaj valorojn, kiel, ekzemple, en ekonomio de fido, disvolvata en la verkoj de F. Fukuyama (1995), A. Seligman (1997), N. Lumann (1998), P. Zstompka (1999) kaj J. Veselov (2004) (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=60, en la rusa).

 

36. Strategio de politika harmoniigo superas la ekstremojn de potenco kaj senpotenco de diversaj sociaj grupoj, moderigas politikan malamikecon per kreo de sfera ŝtato. Al la celoj de politika harmoniigo servas kreo de sferaj potencaj strukturoj de la nivelo de loka administracio ĝis nacia kaj tutmonda nivelo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj: Monda Banko, WTO, Internacia Valuta Fondaĵo, UNESCO, UNICEF ka. Sfera restrukturigo de tiuj organizoj, egala reprezentado en ili de la interesoj de sferaj klasoj ebligos reformadon de la organizoj al institucioj de la tutmonda politiko de socia harmonio. Reformado de UN al tia institucio postulas kreon ene de ĝi de Ĉambro de Sociaj Reprezentantoj (ekz., el 800 aŭ 1600 homoj) – sfera strukturo egalece reprezentanta (po 200-400 homoj) ĉiujn tutmondajn sferajn klasojn, ankaŭ proporcie laŭ landoj kaj kontinentoj. Ĉambro de Sociaj Reprezentantoj ĉe UN formanta el la plej elstaraj sociaj agantoj povus kunveni dufoje jare por difini la plej gravajn direktojn kaj instituciojn de la tutmonda sociharmonia politiko, kiujn la Ĝenerala Asembleo de UN realigos per politikaj dokumentoj de internacia juro.

 

36а. La transira periodo de la industria al harmonia socio postulas kvalitan reformadon de la misioj de la internaciaj organizoj: UN, UNESCO, UNICEF ka. La Ĉarto de Harmonio proponas jenajn difinojn de la novaj misioj por socia harmonio:

 

Misio de UN: Akcepti fare de la ŝtatoj-membroj de UN specialan Konvencion pri ĉiujara malgrandigo de armeoj kaj porarmadaj elspezoj je 2-2,5% por atingi la nulan nivelon post 40-50 jaroj. Tiu tempo sufiĉas por rekonstrui la militan industrion kaj reuzi ĝiajn eblecojn por la celoj de edukado, sanprotektado, scienco, kosmoesplorado kaj mediprotektado. La liberiĝanta mono kovros forigon de ekstrema malriĉeco kaj fondon de la universitatoj kaj lernejoj de harmonio, sekurigos prioritaton de infanoj, harmonian disvolviĝon de infanoj, junularo, junaj familioj ktp. Kontrolon pri malgrandigo de pormilitaj elspezoj kaj pri ilia novcela reuzo plenumos “Ministerioj/Departamentoj de Paco”, kiuj devos aperi en registaro de ĉiu ŝtato-membro kaj en UN mem laŭ la sama Konvencio de UN. Kvanto de la armitaj trupoj de UN, lige kun malgrandigo de naciaj armeoj, devas esti tenata en la nivelo, bezonata por sekurigi internacian ordon kaj malebligi militajn interpuŝiĝojn dum la transira periodo. Post la fino de tiu periodo trupoj de UN devas esti konservataj por la kazo de armita atako aŭ perforta minaco el kosmo kaj ankaŭ por likvidado de teknologiaj kaj naturaj katastrofoj.

 

Misio de UNESCO: Harmonia disvolviĝo kaj edukado de infanoj kaj junularo, formado de la harmonipaca kulturo kaj kulturo de harmonia civilizo. Gravan signifon por disvastiĝo de harmonipaca kulturo havos fondo de speciala Internacia tuttaga satelita televido sub egido de UNESCO. Ideon de tia televido proponis Ada Aharoni, prezidanto de IFLAC.

 

Misio de UNICEF: Inkludo de la plenumata de gepatroj voĉdonrajto de infanoj en la Konvencion de UN pri la rajtoj de infanoj. Enkonduko de tiu voĉdonrajto, sekuriganta prioritaton de infanoj en socio kaj ŝtato, en naciajn leĝarojn.

 

36b. Strategio de tutmonda politiko de socia harmonio superante imperiajn ambiciojn de certaj landoj, forigante ekstreman malriĉecon, reduktante ĝis nulo armeojn kaj armadajn elspezojn, ĉesigante militojn kaj perforton, starigante prioritaton de infanoj kaj ilia harmonia edukado, formante inter ili kontraŭteroran (kaj pli vaste – kontraŭperfortan) imunecon (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=159) forprenas bazon el-sub tutmonda terorismo kiel socia fenomeno kaj lasas en pasinteco la tutmondan politikon de senĉesa “milito kontraŭ teroro”.

 

37. Strategio de informa (kultura) harmoniigo superas la ekstremojn de kulturo kaj senkultureco, eduko kaj analfabeteco, kultura, lingva kaj religia malamikeco surbaze de enkonduko de universalaj valoroj de harmonio, kredo, kulturo kaj lingvo, tutmondaj standartoj de edukado kaj ankaŭ diversaj projektoj de harmonia packulturo kaj harmonia mondkoncepto. La unua ekzemplo de harmonia mondkoncepto estas kvareca mondkoncepto (tetrismo) (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=86). La unua ekzemplo de kulturo de harmonia paco estas Kalendaro de Harmonia Erao (sube). Kultura harmoniigo rezultas je kulturo de harmonio, bazita sur la sferaj klasoj kaj prioritato de infanoj. Kulturo kaj edukado de harmonio en la nova socio penetras ĉiujn amaskomunikilojn, kiuj ebligas ĝian vastan disvastiĝon. Harmoniigo de religio povas esti efika, se ĉiu konfesio aprobos, ke ĝiaj preĝejoj estas ne nur preĝejoj de certa religio, sed ankaŭ de harmonio inter homo kaj Dio, inter homo kaj aliaj homoj. Tio malfermus iliajn pordojn por kredantoj de diversaj konfesioj kaj ligus ilin per komuna ponto.

 

38. Strategio de socia harmoniigo superas la malharmoniajn ekstremojn de egoismo (individuismo) kaj altruismo (kolektivismo), strikta moralo kaj senmoraleco, socia malamikeco - surbaze de akcepto fare de la socio kaj leĝa aprobo de la prioritato de infanoj en socio. Tiu prioritato devas redirekti ĉiujn sociajn grupojn al la plej alta kaj samtempe egale grava por ili komuna intereso, kiu unuigos ilin. Prioritato de infanoj superas ilian marĝenan statuson kaj konstante malboniĝantan staton en industria civilizo. Kiel montras modernaj sociologiaj esploroj, kresko de riĉeco de la plej evoluintaj landoj de la mondo estas akompanata de la kresko de malriĉeco kaj malboniĝo de sanstato ĉe infanoj (Dr Jianghong Li, 2006, Western Australia). Tio estas unu el la plej gravaj indikoj de degenero de la industria civilizo. Ankaŭ sociaj traŭmoj de migrado povas esti superataj per prioritato de infanoj, kiam migrantoj antaŭ eklaboro lernas senpage la lingvon, kulturon, pacon kaj harmonion. Tio devas plej unue koncerni la infanojn. Kiam la infanoj kaj adoleskoj de migrantoj estas prizorgataj kiel la propraj, tiam ili integriĝas en pacon kaj harmonion de la socio kaj ne detruados veturilojn, vendejojn ktp.

 

39. Prioritato de infanoj superas ankaŭ aliajn fontojn de socia malamikeco kaj ekstremojn de egoismo (individuismo) kaj altruismo (kolektivismo), strikta moralo kaj senmoraleco. Prioritato de infanoj, egaligante kaj maksimume grandigante bonstaton, kvaliton de vivo kaj edukado por ĉiuj infanoj, kreas bezonatan bazon por socia harmoniigo. Ĝi agnoskas gepatran laboron, plej unu patrinan laboron, kiel produktan kaj pagendan laboron. Ĝi sekurigas ekonomiajn kaj politikajn bazojn por leĝa malpermeso de abortoj “kiel mortigo de infano, kiel milito kontraŭ infano, kiel la plej forta detruilo de amo kaj paco”, pri kio fervore elpaŝis Patrino Teresa. Aborto kaj harmonio ne kunigeblas (http://peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=272). Prioritatan pozicion kaj bonstaton de infanoj en socio povas ebligi nur leĝo “Voĉdonrajto de infanoj, plenumata de la gepatroj”. La unua projekto de tia leĝo estas ellaborita por Rusio en 2004 (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=155).

 

39а. Infana voĉdonrajto, plenumata de la gepatroj, povas esti instrumento por kaj grandigi, kaj malgrandigi naskadon en ajna regiono/lando, sed ajnokaze ĝi signife altigas kvaliton de infanoj kaj ilia vivo, nivelon de bonfarto kaj socian kapitalon de socio.

 

40. Publike antaŭenmovi la leĝon “Voĉdonrajto de infanoj, plenumata de la gepatroj” helpas en diversaj landoj kaj tutmonde neregistara Tutmonda Movado “Kreu Prioritaton de Infanoj en la Mondo” kun filioj en ĉiu lando. Tiu movado komenciĝis en 2005: http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=114. Organizita movado al socia harmonio komenciĝas de kreo de prioritato de infanoj, t. e. por voĉdonrajto de infanoj, plenumata de la gepatroj. De ĝi, kiel el semo, kreskos arbo de socia harmonio. El la tradicia rilato al infanoj en industria civilizo ĝi ne povas kreski. Nur prioritato de infanoj kaj agnosko de ilia produkta kontribuo en socio, nur sfera ŝtato kaj sferaj klasoj faras el bonegaj, sed nur deklaraj dokumentoj de la industria civilizo - “Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj” (1948) kaj “Konvencio de UN pri Rajtoj de Infano” (1989) - realajn institutojn de harmonia civilizo, kiuj sekurigas realajn rajtojn de kaj homoj kaj infano.

 

V. De la kulturo de milita paco al la kulturo de harmonia paco

 

41. La tutmonda harmoni-informa civilizo povas esti konstruata nur de harmoniaj sferaj klasoj de monda loĝantaro. Tiuj klasoj, kreante respektivan civilizon kaj ĝian multepolusan ordon, kreas novan kulturon de harmonia paco, bazitan ne sur la tradicia militema principo “se vi volas pacon, preparu vin al la milito”, sed sur vere pacama principo: “se vi volas pacon, kreu harmonion”; tiu principo ĉesigas militojn, malriĉecon kaj malamikecon sekurigante eternan nerompeblan kaj universalan pacon. Tia paco pli precize povas esti nomata “harmonia paco”. La revo de la homaro pri tia paco estis esprimata en la verkoj de Erasmus from Rotterdam, Jan Komensky, William Penn, Jean-Jacques Rousseau, Immanuel Kant, Saint-Simon, Johann Fichte, Johann Herder, Vasilij Malinovskij, Leo Tolstoj, budhanismo kaj konfuciismo, Albert Einstein, Bertrand Russell, Mahatma Gandhi, Albert Schweitzer, arkiepiskopo Desmond Tutu, Dalai Lama, monakino Teresa, Martin Luther King Jr., Andrej Saĥarov, Nelson Mandela kaj multaj aliaj pensuloj de la homaro. Nur harmonia paco sekurigas realan rajton de homoj je paco. Papo Paŭlo la Dua diris, ke paco en la tuta mondo eblas nur post la fino de la du plej grandaj malbonoj de la 20-a jarcento: komunismo kaj kapitalismo, kiuj bazas sin sur ekspluatado de homoj. Alternativo al ambaŭ malbonoj estas socia harmonio kaj la neĉesigebla harmonia paco, kiun ĝi kreas.

 

42. Nur sferoj povas esti harmoniaj. Nur la sferaj klasoj povas esti tiu socia forto, kiu kapablas turni la industrian militeman kulturon al realeco de harmonipaca kulturo. Militojn bezonas registoj kaj elitoj. Pacon bezonas popoloj, loĝantaro. Sed la loĝantaro povas sekurigi harmonian pacon nur pere de la sferaj harmoniaj klasoj, bazita sur ili ŝtato kaj harmonipaca kulturo. Pioniro de la ideo pri harmonipaca kulturo iĝis profesoro Ada Aharoni (2001), esploranto de problemoj de paco, tutmonde konata poeto, fondinto kaj prezidento de la Internacia Forumo por Literaturo kaj Kulturo de Paco (IFLAC). La unua internacia projekto de harmonipaca kulturo iĝis “Kalendaro de Harmonia Erao” (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=189). Ĝi estis ellaborita en la jaro 2006 de 27 aŭtoroj el 12 landoj kaj publikigita en 12 lingvoj forme de aparta libro, kiu jam troviĝas en bibliotekoj de ĉ. 100 universitatoj kaj urboj en ĉiuj kontinentoj. Tiu Kalendaro komencas novan datkalkulon de la nova, tutmonda harmoni-informa civilizo per aprobo de la 21-a de junio 2006 kiel la unua en la historio de la homaro Tago de Tutmonda Harmonio (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=257).

 

43. Harmonia paco de sferaj klasoj principe diferencas de la milita paco de antagonismaj klasoj, konfliktantaj ideologioj kaj religioj de la industria kaj de la antaŭaj civilizoj. Ilia paco baziĝas sur la principo “se vi volas pacon, preparu vin por milito” (si vis pacem, para bellum), kiu turnas pacon al senĉesa prepariĝo por milito. Tia paco en la historio ĉiam estis milita paco, t. e.paco, subigita al milito kaj plena je konstanta militemo. Tian pacon ĉiam kontraŭstaris tendenco al eterna paco, kiu trovas sian socian bazon nur en la harmonia civilizo. Tiu tendenco disvolviĝas hodiaŭ ne sur malplena loko, sed surbaze de miljaroj de la ekzisto de valoro de harmonio en ĉiuj kulturoj de la mondo. En nia tempo ĝi realiĝas en Internaciaj Movadoj por Harmonio de Mondaj Religioj (http://www.cpwr.org/), en fondo de ministerioj/departamentoj pri paco (www.thepeacealliance.org, www.peoplesinitiativefordepartmentsofpeace.org, http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=229, http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=239), en internacia bilingvismo de la angla kaj Esperanto (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=52 ) kaj ankaŭ en la Fondaĵo de Tutmonda Harmonio kaj Sonorilo de Harmonio, subtenitaj de UN, ka. (http://www.world-harmony-foundation.org, http://peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=230). Tiuj kaj aliaj ĝermoj de moderna harmonipaca kulturoestas vaste prezentitaj en la paĝaro “Paco el Harmonio”: http://www.peacefromharmony.org. En ĉiu kontinento ekzistas multaj (de dekoj ĝis miloj) diversaj grupoj kaj organizoj de harmonio: edukaj, sanigaj, psikologiaj, kosmetikaj, distraj, porinfanaj, junularaj ka.

 

43а. Bedaŭrinde, kulturo de paco, konsistanta el ok aspektoj, establitaj de UN (http://www.peacefromharmony.org/?cat=ru_c&key=5), ne kapablas sekurigi firman pacon, kion pruvas la hodiaŭo. Kulturo de harmonia paco inkluzivas la ok aspektoj de UN, sed aldonas al ili la fundamentan kaj unuigan socian bazon de sferaj klasoj de loĝantaro. Tiuj sociaj agantoj estas pacamaj laŭ sia naturo kaj malebligas militojn inter si. Ili estas la sola fonto kaj eterna garantianto de neĉesigebla kaj harmonia paco.

 

44. La jaro 2006 estas turnojaro en historio de la homaro. Ĝi iĝis komenco de la nova, harmonia erao, en kiu finiĝos fontoj de militoj, perforto, malriĉeco, teroro kaj cetera socia patologio. Tiu erao komenciĝis ekde du grandaj, sed sendependaj unu de la alia, eventoj de la jaro 2006, kies koincido per si mem estas simptomo de la tutmonda kultura kuniĝo. Unu evento kulturo – “Kalendaro de Harmonia Erao”, proklaminta la eraon. La dua evento politika – la turno de Ĉinio al socia harmonio, kiu komencis la eraon praktike. Koincido de tiuj eventoj en la kultura kaj politika sferoj okazis, ĉar ili havas la saman fonton - la naturan ordon de socia harmonio. La jaro 2006 komencas novan ĉapitron en historio de la homaro kaj estas la turnopunkto al la harmonia erao.

 

44a. La ĉefaj indikoj de harmonia informa civilizo estas:

·Harmonia disvolviĝo de homo kiel la plej alta celo de harmonia civilizo,

·Harmonia ideologio kaj harmonia mondkoncepto,

·Centra loko por valoro de harmonio en kulturo kaj religio,

·Harmonia edukado kaj disvolvo de infanoj en familio, lernejo, universitato kaj socio,

·Harmonia demokratiaŝtato: egaleca disdivido de potenco kaj resursoj inter harmoniaj klasoj. Ŝtato ĉesas esti aparato de perforto kaj iĝas instrumento de harmonio; demokratio el aparato de regado de plimulto kaj riĉiĝo de malplimulto fariĝas metodo por atingi konkordon kaj reciprokan zorgon inter ĉiuj grupoj de loĝantaro kaj ĉiuj popoloj, malebliganta la ekstremojn de malriĉeco kaj troa riĉeco,

·Harmonia multpartia politika sistemo por politika kongruigo de la interesoj de harmoniaj klasoj,

·Socia prioritato de infanoj, ebliganta per instituto de infana voĉdonrajto, plenumanta de la gepatroj,

·Harmonia tutmonda merkato kaj ekonomio, ekskludantaj la ekstremojn de malriĉeco kaj troa riĉeco (propraĵo kaj enspezoj) nekongrua kun minimuma bonfarto (propraĵo kaj enspezoj) kaj detruanta socian harmonion,

·Plena malarmado de popoloj, krom ioma kvanto de armiloj kaj armitaj trupoj de UN por la kazo de minaco el kosmo aŭ por la kazoj de naturaj kaj teknologiaj katastrofoj,

·Eterna kaj neĉesigebla harmonia paco sur la Tero,

·Konstanta zorgo pri la planedo Tero, pri konservado de ĉiuj ĝiaj sferoj kaj regnoj,

·Turno de la homaro al unueca tutmonda harmonia aro de homoj el diversaj rasoj, religioj, nacioj kaj kulturoj,

·Tutmondiĝado de harmonio kaj harmonio de tutmondiĝado: procezo de tutmondiĝado iĝas harmonia kaj justa, sekuriganta komunan bonon,

·Stabila disvolviĝo de la homaro ekhavas harmonian kaj neĉesigeblan karakteron.

 

VI. Perspektivoj, kaŭzataj de la Ĉarto

 

45. La Granda Ĉarto de Harmonio estas politika dokumento, kiu alvokas ĉiujn popolojn, partiojn kaj ŝtatojn de la mondo sekvi la faritan de Ĉinio politikan elekton de socia harmonio kiel nacia prioritato kaj la sola akceptebla por ĉiuj popoloj strategio de tutmonda soci-ekonomia stabila disvolviĝo.

 

46. La Granda Ĉarto de Harmonio estas ne nur politika, sed ankaŭ eduka dokumento, kiu informas homoj - plej unue junularon - pri la novaj valoroj, prioritatoj kaj scioj, bezonataj por establo de socia kaj individua harmonio.

 

47. La Granda Ĉarto de Harmonio estas ne nur politika kaj eduka, sed ankaŭ humanisma dokumento. Ĝi metas bazon por la nova humaneco de homo. Ĝi proklamas naskiĝon de nova homo - homo harmonia (latine “homo harmonis”). Harmonio iĝas spiriteco, humaneco, vivmaniero kaj limigo de tia homo rilate sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon. Transiro de homo ekonomia (homo faber) al homo harmonia (homo harmonis) estas historie necesa kaj natura. Ĝi komenciĝas nun, en la 21-a jarcento, ekde la jaro 2006.

 

48. La Granda Ĉarto de Harmonio estas ne nur politika, eduka, humanisma, sed ankaŭ etika, kultura kaj spirita dokumento. Harmonio de tutmondaj sferoj de la homaro kaj homo, prioritato de infanoj kaŭzas novan tutmondan etikon - etikon de harmonio, kiu bazas sin sur la Ora Regulo kaj Morala imperativo, konata en ĉiuj mondaj religioj. Sfera socia strukturo kreas necesajn sociajn kaj individuajn premisojn, pro kiuj tiu plej alta morala principo iĝas realeco de ĉiutagaj kontaktoj, pri kio antaŭe o­ni povis nur revi. Por la tutmonda harmoni-informa civilizo harmonio estas kultura simbolo kaj la plej alta morala integra valoro, kiu inkluzivas ĉiujn aliajn pozitivajn valorojn: pacon, amon, kredon, esperon, justecon, liberon, egalecon, fratecon, dignon ka. Harmonio estas ankaŭ feliĉo, kaj feliĉo estas harmonio en ĉiuj formoj: harmonio de animo kaj korpo, harmonio de la kvar sferoj de homo kaj socio, harmonio de homo kaj naturo, viro kaj virino, gepatroj kaj infanoj, scienco kaj arto ktp.

 

49. Harmonio ne disigeblas disde komunikaj valoroj de estimo kaj komprenemo, danko al aliulo, toleremo, bonvolo, kompromiso, pardono, repaciĝo kaj dialogo. Nur en la kadroj de sferaj klasoj homo povas ami alian homon kiel sin mem, ĉar nur en tiuj kadroj homoj egalas kaj bezonatas unu al la alia kiel fratoj. Harmonio de sferaj klasoj signifas, ke amo de la klasoj al infanoj iĝas politika forto por senperforta atingo de konkordo. Tian iĝon proklamis ankoraŭ Mahatma Gandhi kaj Martin Luther King, Jr. Amo al infanoj perasla amon de sferaj klasoj kaj reciproke. La amo de sferaj klasoj reproduktas ilian estimon kaj konkordon inter ili. Tiu amo iĝas senkondiĉa kaj fundamenta, apoganta sin kontraŭ fortika socia bazo - la sferaj klasoj de la loĝantaro. Harmonio de sferoj kaj sferaj klasoj, kiu kaŭzos senkondiĉan amon kaj eternan pacon, kreas kvalite novan tutmondan etoson de harmonio, amo kaj paco. La principo de harmonia etoso estas la Ora Regulo kaj la Morala imperativo: “faru al la aliaj tion, kion vi deziras de la aliaj”, inkluzivanta “amu vian proksimulon” kaj “ne malpurigi vin per malamikeco” (Abdurahman Ĝami) en ĉiuj pekaj formoj: mortigo, ŝtelo, mensogo, envio ks. Socia harmonio estas la plej bona vojo por fari malamikojn amikoj kaj por ŝanĝi nian menson de malamika al konkorda.

 

VII. Multkultura paĝaro “Paco en Harmonio” kiel fandoforno de la Ĉarto

 

50. La Granda Ĉarto de Harmonio povis naskiĝi nur en la internacia kaj multkultura paĝaro “Nova kulturo de paco el socia harmonio kaj prioritato de infanoj” (mallonge: “Paco el Harmonio”). Dum du jaroj ĝi unuigis ĉ. 200 aŭtorojn el 33 landoj de la mondo kaj naŭ enhavas paĝojn en 15 lingvoj. La paĝaro kolektas ideojn kaj homojn de harmonio en la tuta mondo. “Paco el Harmonio” iĝis fandoforno de kontribuoj, el kiuj fandiĝas novaj projektoj de harmonio, inter ili ankaŭ la Ĉarto de Harmonio. La paĝaro malkovris kaj kolektis multajn atingojn de harmonio. En ĝi naskiĝas nova tutmonda komunumo de harmoniaj homoj. En la paĝaro okazas kristaliĝo kaj sintezo de novaj ideoj pri socia harmonio kaj prioritato de infanoj. Ĝi iĝis multkultura fandoforno por apero de novaj elstaraj atingoj kaj malkovro de elstaraj personoj kaj gvidoroj de socia harmonio. Ĉiujn nomi, bedaŭrinde, ne eblas. Mi nomu nur 60 aŭtorojn de la paĝaro el 20 landoj de la mondo:

 

Prof. Ada Aharoni (Israelo): pioniro de la ideo pri harmonia kulturo de paco.

Talgat Akbaŝev (Rusio): tutmonda sistemo de harmonia edukado por mondcivitanoj.

Lusi Alferova (Rusio): Muzeo de Paco kaj Harmonio en gimnazio de Ĉelabinsk.

D-ro Maria Cristina Azcona (Argentino): bilingvismo kiel la plej rekta vojo al paco.

Prof. Reimon Bachika (Japanio): Religia harmonio estas unueco en diverseco: universalaj valoroj kaj simboloj.

Prof. Ammar Banni (Alĝerio): harmonio servos por kreskigo kaj bonfartigo de infanoj en la mondo.

Diana Basterfield (Britio), Yumi Kikuchi (Japanio), Saul Arbess (Kanado), Peter P. Lukwiya (Ugando), Dot Maver (Usono), Biannca Pace (Aŭstralio): Tumonda Alianco por Ministerioj kaj Departamentoj pri Paco.

Harold W. Becker (Usono): ideo de tutmonda unueco per senkondiĉa amo.

D-ro T. Ashok Chakravarthy (Barato): Universala frateco kaj amika paco.

D-ro Renato Corsetti (Italio): Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo, egala por ĉiuj popoloj.

Guy Crequie (Francio): reformo de UN kaj krea edukado pri valoroj.

Rosa Dalmiglio (Italio): kondukanto de ĉiniaj ideoj pri harmonio al Okcidento.

D-ro Martha Ross DeWitt (Usono): harmonio komenciĝas de ĉiu el ni.

D-ro Mona Gamal-El Dina (Francio): arto kaj poezio por harmonia paco.

Prof. Lia Diskin (Brazilo): Federala Parlamenta Konsilio pri Paca Kulturo en Brazilo.

D-ro Stephen Gill (Kanado): Paco estas legitima ido de pacaj rimedoj.

Mitch Gold (Usono): la Tero estas nia komuna domo.

Nina Gonĉarova (Rusio): festoj kiel fonto de harmonio.

Carol Hiltner (Usono): La oraj Altajaj montoj, fonto de lumo por la mondo.

Michael Holmboe (Norvegio): “Oni ĉiam povas atingi venkon en milito, sed kiel eblas atingi pacon?”

Takis Ioannides (Grekio): nur harmonio de animo kaj edukadopovas solvi niajn problemojn.

Tatomir Ion-Marius (Rumanio): lumo de harmonio prilumas la tutan homaron.

Studento Ivan Ivanov (Rusio): socia harmonio kiel alternativo de la industri-riska civilizo.

Prof. Dimitij Ivaŝincov (Rusio): kreivo kaj diverseco de kulturoj estas bezonataj por harmonio.

Jan Jacobsen (Norvegio): Tutmonda Tago de Malarmado kaj la Tutmonda Alvoko por Malarmado.

Prof. Abram Jusfin (Rusio): interago de harmonio kaj malharmonio.

Vladimir Kavtorin (Rusio): prioritato de infanoj kaj infana voĉdonrajto.

Studento Maksim Kazakov (Rusio): neceso de tutmonda harmonia pensado.

Kostas Konstantinidis (Grekio): tutmondiĝado de harmonio en industria socio.

Miĥail Lebedinskij(Rusio): kvardimensia filozofio “Tetrarum”.

D-ro Evelin Lindner (mondcivitano): egala digno kaj superado de humiligo.

D-ro Rose Lord (Usono): patrinoj kiel pacigantoj.

John McConnell (Usono): tutmonda zorgo kaj kuratoreco pri la Tero.

Prof. Charles Mercieca (Usono): analizo de pluraj ideoj pri kulturo de paco kaj harmonio.

Trevor Osborn (Aŭstralio): monda reto de harmonio.

Prof. Terrence Paupp (Usono): falo de imperioj kaj naskiĝo de nova tutmonda komunumo.

D-ro Bernard Phillips (Usono): per interaktiva monkoncepto al universala harmonio.

Susana Roberts (Argentino): rajtojn de infanoj al ĉiu infano.

D-ro Maitreyee Bardhan Roy (Barato): zorgo pri invalidaj infanoj.

D-ro Subir Bardhan Roy (Barato): problemo de nutrado kaj paco.

D-ro Bernard Scott (Britio): socikibernitiko de sferoj de socia harmonio.

D-ro Leo Semaŝko (Rusio): prioritato de infanoj kiel antaŭkondiĉo de harmonio en la mondo.

Andrej Semaŝko (Rusio): harmonio estas feliĉo kaj feliĉo estas harmonio.

Igor Ŝadĥan (Rusio): geavoj por infanoj kaj harmonio.

Prof. Rudolf Siebert (Usono): harmoniigo de religioj surbaze de la Ora Regulo.

D-ro Jehuda Stolov (Israelo): ĝermoj de la araba-israela harmonio en kulturo kaj edukado.

David Stringer (Britio): universala mondo de harmonio kaj paco.

Tatiana Celutina (Rusio): tutmonda komunikado de infanoj.

Prof. Grigorij Tulĉinskij (Rusio): infana voĉdonrajto kiel kondiĉo de socia harmonio.

Aleksander Verbickij (Ukrainio): infanoj estas fonto de harmonio kaj paco sur la Tero.

Svetlana Vetrova (Rusio): harmonia disvolvo de la infanoj en antaŭmezlerneja aĝo.

Claude Veziau (Kanado): kreado de harmonio per muziko.

Prof. Rene Wadlow (Francio): homaj ratoj; forigo de malsato kaj ekstrema malriĉeco.

Robert M. Weir (Usono): partoprenanto de la kampanjo por fondo de Departamento pri Paco kaj Neperforto en Usono.

Prof. Jiang Yimin (Ĉinio): Harmonio estas la kerno de multaj miljaroj de la ĉina kulturo.

 

51. Tiuj kaj multaj aliaj ideoj pri socia harmonio estas riĉe prezentitaj en nia paĝaro “Paco el Harmonio”, multaj el ili en la formo de diskuto. Per ĝia pozitiva idea hejtaĵo en ĝia fandoforno en la unua duono de la jaro 2006 aperis la unua tutmonda projekto de kulturo de harmonia paco - “Kalendaro de Harmonia Erao”. Fine de la jaro 2006 per tiu idea hejtaĵo en la informa fandoforno de la paĝaro fandiĝas La Granda Ĉarto de Harmonio”, sintezanta ideojn de la plej alta spirita valoro. Multkultura diverseco de la ideoj en la paĝaro trovas en tiu ĉi dokumento harmonian unuecon sur tetrasociologia platformo. Tio estas la plej grava kultura kaj socia atingo.

 

VIII. Epilogo

 

52. Socia harmonio ne estas konsento pri ĉio, kio ekzistas en la mondo, kaj akcepto de la mondo tia, kia ĝi estas. Socia harmonio estas alternativa al socia malharmonio, ĝi ne kunigeblas kun imperioj, perforto, totalismo, armado ktp., kiuj malharmonias laŭ sia naturo. Lige kun tio la Ĉarto estas direktita ne al ĉiu homo de la Tero, sed nur al tiuj, kiuj orientiĝas al pozitiva alternativo de la negativa tendenco de la moderna industria civilizo. Tamen tio ne signifas novan redisigon de homoj al du malamikaj aroj. Partioj de harmonio ne povas esti malamikaj laŭ difino, alikaze ili ne estos partio de harmonio. Konscia unuiĝo de homoj en sferaj klasoj kaj partioj ebligas, ke kontraŭaj interesoj kaj grupoj trovu harmonian, kunordigitan kaj pacan solvon. La Ĉarto montras, kiel en la sino de formortanta civilizo evolue kreskas kaj pace establiĝas bazoj de la nova, harmonia civilizo. Tial la Ĉarto, malgraŭ sia limigita adresiteco kaj certa distanciiĝo, havas universalan kaj tutmondan karakteron de la vidpunkto de la estonta civilizo kaj estontaj generacioj, kiuj hodiaŭ konsistigas nur parton de la homaro.

 

53. La Ĉarto de Harmonio ne kontraŭdiras, sed alplenigas la faman Ĉarton de la Tero 2000 (www.earthcharter.org), kiu havas plejparte ekologian akcenton. La Ĉarto de Harmonio ne kontraŭdiras, sed alplenigas kaj signife disvolvas la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj, Konvencion de UN pri rajtoj de infanoj kaj aliajn internaciajn humanajn dokumentojn. Por reciproka disvolvo kaj pritakso de tiuj dokumentoj kaj la Ĉarto de Harmonio estas utile kompari ilin.

 

54. Socia harmonio kaj ĝia kulturo postulas enormajn investojn. Antaŭ ĉio investoj bezonatas por likvido de malriĉeco kaj por fondo de Internacia kaj Interkonfesia Universitato aŭ Akademio de Socia Harmonio kaj Kulturo de Harmonia Paco (mallonge: Akademio de Harmonio) en ĉiu lando de la mondo. Tia Akademio pretigos bezonatajn fakulojn pri edukado, juro, politiko, socia laboro, manaĝado, diplomatio ktp. por la tutmondaj movadoj “Krei prioritaton de infanoj en la mondo” kaj “Por socia harmonio” kaj ankaŭ por antaŭenmovo de la kulturo de harmonia paco en lernejoj kaj universitatoj de ĉiuj landoj. La unua Akademio de Harmonio povus esti fondita egide de UN aŭ UNESCO ekzemple en Sankt-Peterburgo (Rusio); aŭ en Pekino (Ĉinio) aŭ en Ĝenevo (Svislando) aŭ en ajna alia loko, kie ĝian fondon subtenus registaro.

 

55. La Ĉarto de Harmonio alvokas vastan publikon, registarojn, amaskomunikilojn, la politikajn, religiajn, kulturajn kaj komercajn rondojn de ĉiuj landoj subteni ĝin, disvastigi kaj financi Akademiojn de Harmonio en ĉiu lando.

 

56. La Ĉarto estas malfermita por aŭtoroj-samideanoj, por scienca evoluo, dialogo kaj precizigo. Ĝi estos regule reeldonata en renovigita formo, kio sekurigos al ĝi krean karakteron kaj senigos ĝin je la risko de dogmiĝo. La Ĉarto ne havas ambicion je finiteco kaj absoluta vero.

 

57. La 21-a jarcento estas jarcento de evolua transiro de la homaro al tutmonda socia harmonio. Ĉi tiu Ĉarto estas la unua scienca formuligo de la universala ideologio de socia harmonio.

 

Leo Semaŝko,

Socia filozofo kaj sociologo;

Direktoro de la Socia Instituto de Strategiaj Sferaj (Tetrasociologiaj) Esploroj “Tetrasfera”; Direktoro de Rusia IFLAC; membro de ISA;

Fondinto kaj prezidanto de la Internaca Paĝaro “Paco el Harmonio” www.peacefromharmony.org;

Aŭtoro de pli ol 150 sciencaj verkoj, inter ili 11 libroj;

Adreso: 7/4-42 Ĥo Ŝi Mina ul., Sankt-Peterburg, 194 356, Rusio.

Tel.: 7 (812) 513-3863

Email: leo44442006@yandex.ru

 

21-a de decembro 2006 г.: la unua publikigo de la Ĉarto

Tiu ĉi teksto en redakto de: aprilo 2007

=========================================================

Danko.

Mi esprimas profundan dankon al profesoro Abram Jusfin, verkisto Vladimir Kavtorin kaj pentristo Nina Gonĉarova el Rusio, profesoro Reimon Bachika el Japanio, profesoro Terrence Paupp kaj doktoro Harold W. Becker el Usono, doktoro Bernard Scott el Britio pro la valoraj rimarkoj, kaj ankaŭ al profesoro Charles Mercieca el Usono, profesoro Rene Wadlow el Francio kaj speciale al doktoro Martha Ross DeWitt el Usono pro la skrupula redakto de la angla teksto de la Ĉarto. Mi ankaŭ esprimas profundan dankon al ĉiuj redaktantoj kaj tradukantoj de la Ĉarto. Mi esprimas profundan dankon al ĉiuj aŭtoroj de nia paĝaro, ĉiu el ili tiel aŭ alimaniere kontribuis al la Ĉarto.

Leo Semaŝko

==========================================================

 

Resumo

 

La Granda Ĉarto de Harmonio enhavas la unuan teorian, soci-filozofian superrigardon pri la tutmonda harmonia informa civilizo de la 21-a jarcento, kiu disvolviĝas ene de la industria-riska civilizo kaj ŝanĝas ĝin. La Ĉarto de Harmonio science klarigas la tutmondecan transiron de unu civilizo al la alia, kiun komencis Ĉinio en 2006 per decido «konstrui socion de socia harmonio». En la historio de la homaro tio estas radikala turno de la epokoj de senĉesaj militoj al la stadio de nerenversebla tutmonda paco de la matura homaro. La Ĉarto de Harmonio montras la bezonon de tiu transiro, la neeviteblecon de la harmonia civilizo kaj la vojon atingi ĝin en diversaj soci-ekonomiaj sistemoj de nuntempo: kapitalismo, socialismo kaj miksitaj formoj. Harmonia socio de la nova civilizo estas studata kiel konstruiva alternativo kaj de kapitalismo, kaj de socialismo, kaj de la formoj de mortanta industria socio. La Ĉarto de Harmonio estas dediĉita plej unue al la infanoj kaj la junularo kaj ankaŭ al ĉiuj homoj, kiuj kapablas akcepti kaj praktike plenumi ĝin en sia ĉiutaga vivo kaj en la longdaŭra rekonstruo de socio.

-----------------------------------

Tradukon al Esperanto faris: Vjaĉeslav Ivanov, la 10-an de aprilo 2007.

slavik@ikso.net



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005