Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Esperanto kaj internacia bilingvismo por harmonia paco

Maria Abolskaja 

Esperanto - lingvo por interkultura dialogo.

Ekde tempo antikva kaj ĝis nunaj tagoj o­ni proponis kelkcent lingvojn, nomitajn “planlingvoj”. Ili estis kreitaj speciale por internacia komunikado. Sed nur lingvo Esperanto eltenis tempan ekzamenon. Ĝia aŭtoro doktoro Ludovik Zamenhof el Varsovio en 1887 publikigis sian projekton. Malgraŭ du mondmilitoj, kiuj nuligis atingaĵojn de la antaŭmilitaj periodoj, malgraŭ la reprezalioj dum ĉiuj totalismaj reĝimoj, la lingvo daŭre funkcias sukcese en ĉiuj kulturbranĉoj.

La vortoj de Esperanto estis prenitaj el eŭropaj lingvoj, precipe el lingvoj romidaj. Pro tio komencantaj eŭropanoj jam konas multajn vortradikojn. Ĉiu, kiu iam studis fremdajn lingvojn, certe memoras grandajn listojn de neregulaj verboj. Sed en Esperanto mankas neregulaj verboj, mankas neregulaj kazoj de deklinacio, konjugacio, akcento, parolmaniero. El unu radiko helpe de afiksoj eblas formi multajn aliajn vortojn. Pro tio por la studado de Esperanto necesas je 10-15 foje malpli multe da tempo, ol por studado de ajna fremda lingvo[1].

En E-on o­ni tradukis milojn da klasikaj beletroj (prozaj kaj poeziaj): Ŝekspiro, Puŝkin, Lermontov, Dostoevskij, Tolstoj k. a. Krome, ekzistas literaturo, verkita senpere en Esperanto.

Malgraŭ la facila gramatiko Esperanto estas tre esprimpova kaj belsona lingvo. En tiu ĉi lingvo o­ni parolas per radio, ludas spektaklojn, okazigas konferencojn, o­ni kantas kaj komunikiĝas, kaj iam eĉ esprimas sian amsenton.

Ĉiujare aperas adresaroj pri kluboj kaj societoj de esperantistoj en ĉiuj landoj; aperas adresaroj por reciprokaj gastvizitoj sur ĉiuj kontinentoj.

Ekzistas internaciaj E-organizaĵoj. El ili la plej prioritata estas Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies centra oficejo troviĝas en Rotterdam. Ĝi havas oficialajn interrilatojn kun UN kaj UNESKO kaj ĉiujare aranĝas internaciajn E-kongresojn.

UNESKO akceptis du rezoluciojn, favorajn al E en 1954 kaj 1985, “rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj”. UNESKO rekomendis enkonduki E-on en programojn de lernejoj kaj institucioj de supera edukado[2].

Interreto donis novan impulson al disvastigo de Esperanto En ĝi aperis multnombraj retejoj pri E-organizaĵoj, pri libroj kaj periodaĵoj kaj tiuj libroj kaj revuoj mem kaj multon alian.

UEA kreis ĉiam renovigatan katalogon de sia libroservo (www.uea.org/katalogo), en kiu estas informoj pri pli ol 4000 libroj en Esperanto[3].

Pri Internacia Sciencakademio, kiu uzas E-on kiel unu el siaj laborlingvoj eblas informiĝi laŭ la retadreso (www.ais-sanmarino.org).

Helpe de retejo (esperanto.net/ps) vi povas trovi adresojn de esperantistoj el 80 landoj, kiuj estas pretaj al reciprokaj gastvizitoj. Esperantistino el Usono uzante tiun eblecon, vojaĝis tra la tuta mondo dum 16 monatoj kaj poste rakontis en interreto pri siaj impresoj.

Multaj esperantistoj el preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo havas elektronikajn adresojn.

La studado de E ne estas la celo mem. Ni montras kelkajn el sennombraj ekzemploj, kiel Esperanto helpas efektivigi dialogon ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter kulturoj de diversaj popoloj.

·Blinda rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko (1890-1952) antaŭ la unua mondmilito venis al Japanio kie li helpe de lokaj esperantistoj studis lingvojn, filozofion, muzikon, kaj medicinon de Oriento. Poste li vojaĝis al aliaj aziaj landoj kaj portoprenis je organizado de lernejoj por blindaj infanoj. Li verkis fabelojn japanlingve kaj en E-o. En 1922-1923 li faris en E lekciojn pri rusa literaturo en Pekina Universitato. Efektivigi tion helpis fama ĉina verkisto Lu Sin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Eroŝenko lekciis por du grupoj. En unu grupo estis 300 gestudentoj, kiu posedis E-on, kaj ili aŭskultis sen tradukisto. En la dua grupo ĉeestis 200 gestudentoj, kiuj ne posedis E-on, kaj por ili la lekciojn tradukis ĉina esperantisto[4].

·Aganto de bulgara laborista movado Trifon Ĥristovski en la 20aj-30aj jaroj de la 20a jarcento korespondis en Esperanto tutmonde. Surbaze de ricevitaj leteroj li kompilis artikolojn por progresemaj bulgarlingvaj periodaĵoj. El korespondaĵoj, ricevitaj el Ĉinio li preparis libron pri situacio en Ĉinio. En la fino de sia vivo li verkis bulgarlingve sian aŭtobiografion, en kiu estis multaj faktoj, interesaj por etnografoj, historiistoj, psikologoj. La aŭtobiografio estis tradukita en E-on, kaj en la traduko el E-o ĝi estis eldonita en Vjetnamio[5].

·Multaj ekzemploj pri tradukoj el E en naciajn lingvojn estas konataj. En kelkajn lingvojn estis tradukita el E romano de hungara poeto kaj verkisto J. Baghi “Hura!”[6]. Estis tradukitaj kelkaj liaj versaĵoj. Jen estas versaĵo, tradukita en la rusan fare de M. Ŝĉerbinin:

 

J. Baghi

Al nia lingvo

 

Vi bela lingvo Esperanto.

En mi la penso jam ne mutas,

Parolas sentoj en la kanto,

En kiuj vin mi nun salutas

 

Ho, kie estas via lando? -

Demandas homoj. La respondo:

La lingvoland’ de Esperanto

Jam estas nia tuta mondo.

 

Al tuta mond’ vi apartenas.

Al alto levas vi la homon.

Kaj kiu vin en koro tenas,

De vi ricevas belan bonon.

 

Al tuta mondo venas amo

Per nova sento, kormuziko.

Vi faras pacon el malbono

kaj fraton el la malamiko

 

Vi donis al mi, Esperanto,

Kulturon novan kaj laboron.

Sed kion donu mi, lernanto?

Akceptu mian tutan koron.

перевод М. Щербинина

Нашему языку

 

Язык прекрасный и чудесный,

Ты создан мастера искусством.

Тебя приветствую я песней,

Свободу дав наплывшим чувствам.

 

Кто спросит, ты откуда родом?

Тот удостоится ответа:

Принадлежишь ты всем народам,

Твоя отчизна - вся планета.

 

С тобой легко общаться людям,

Друзей ты в мире умножаешь.

И мы всегда гордиться будем,

Что нас, далеких, ты сближаешь

 

Твои слова звучат упруго

Струной по воле музыканта,

И я люблю тебя как друга,

Язык свободный, эсперанто.

 

Ты подарил мне радость света

И наслаждение искусством.

А что я дам тебе за это?

Прими же сердце, разум, чувства.

 

·En Esperanto verkas multaj literaturistoj el diversaj landoj. Tio estas tiel nomata originala literaturo, kiu ne estas tradukita el iu lingvo, sed verkita senpere en Esperanto. Tiu literaturo havas ĉiujn ĝenrojn, prozajn kaj poeziajn. Multaj el tiuj literaturaj verkoj havas tre altan kvaliton. Grandan rezonancon elvokis propono de internacia Pen-klubo kandidatigi skotan esperantan poeton kaj verkiston W. Aŭld al Nobelpremio. Malgraŭ tio, ke la premio ne estis atribuita al li, la fakto mem estis priskribita en multaj periodaĵoj. Skotaj kaj anglaj ĵurnalistoj intervjuis la verkiston kaj pro tio neesperanta legantaro eksciis multajn informojn pri Esperanto[7].

·Necesas rimarki grandan signifon de Esperanto por nacioj-minoritatoj. Belliteraturo de la popoloj restas nekonata al la mondo. Sed se ili publikiĝas en Esperanto, o­ni legas la verkojn en la tuta mondo. Poetino el Estonio Hilda Dresen tradukis en E-on versaĵojn de multaj estonaj poetoj, kaj ilin legis esperantistoj el aliaj landoj[8]. En Estonio en E-traduko estis eldonitaj kelkaj verkoj de estonaj verkistoj.

·En universitato de urbo Tartu (Estonio) estis organizita interlingvistika fako, kiu eldonis ruslingve kelkajn artikolarojn pri problemoj de planlingvoj. La fakon gvidis profesoro P. Ariste, kiu posedis 30 lingvojn. Sed la unua fremda lingvo, kiun li studis en sia juneco, estis Esperanto7.

·Nun tre aktive funkcias esperantistoj el Litovio. En 2005 en Vilno okazos vica, jam 90a Universala Kongreso de esperantistoj. Por ricevi konsenton de UEA okazigi la kongreson, en Litovion estis invitita direktoro de Centra Oficejo de UEA. Laŭ la antaŭa interkonsento lin akceptis dek la plej altrangaj ŝtatagantoj de Litovio: prezidento, ĉefministro, urbestro de Vilno, parlamentanoj k. a. Dum la vizitoj litovaj esperantistoj interpretis la konversaciojn.

·Tre vasta estas geografio de la ĉiujaraj UK, kiujn partoprenas milojn da esperantistoj. Krom multaj eŭropaj landoj, dum lastaj jaroj la kongresoj okazis en Aŭstralio, Brazilio, Koreio. La loka nacia gazetaro ĉiam rakontas al sia legantaro pri la evento. La programo de la kongresoj estas multvaria: sciencaj prelegoj, kunvenoj laŭ interesoj kaj profesioj, koncertoj de amatoraj kaj profesiaj aktoroj, ekskursoj, diversaj kursoj (ekz. Kursoj de masaĝo) k. t. p. Kaj ĉiuj komprenas unu la alian sen tradukistoj. Lastatempe kreskas intereso al Esperanto en Afriko. Esperantisto el Respubliko Togo Koffi Gbeglo estis elektita en la estraro de UEA, kiel gvidanto de kultursekcio[9].

·Dum ekzistado de Sovetio kelkaj periodaĵoj publikigis E-lecionojn. Grandan intereson elvokis E-lecionoj por kemikiistoj, publikigitaj en kvar numeroj de sciencpopulara revuo “Химия и жизнь” (“Kemio kaj vivo”)[10].

·Revuo “Советский Узбекистан” (“Sovetia Uzbekio”) ankaŭ aperigis E-lecionojn. La revuon o­ni eldonis en 11 lingvoj, inter ili persa, hinda, araba k. a. La reeĥoj al la lecionoj venis el multaj landoj[11].

·Kelkaj ruslingvaj belartaj verkoj tuŝas E-temon. En revuo “Звезда” estis publikigita novelo de verkisto M. Ĉulaki “Multvoltulo, aŭ Vivo kun antaŭsento de mirakloj”, kie unu el protagonistoj estas esperantisto. La aŭtoro skribas: “… esperantisto. Tio estas pli ol profesio, tio estas alvokiĝo, mondkoncepto … Hejme tiu ĉi artefarita lingvo fariĝis por li absolute viva kaj natura[12].

·En ruslingva romano de L. Juzefoviĉ “Kazaroza” ĉe elpensita detektiva enhavo la aŭtoro rakontas pri realaj problemoj de esperentistoj en 20aj-30aj jaroj de la pasinta jarcento[13].

·Esperantistoj partoprenas diversajn artajn konkursojn. En 2000 en Finnlando okazis internacia konkurso. La geknaboj el diversaj landoj devis verki fabelojn en ajna lingvo. La unuan premion ricevis 12-jara knabino el urbo Zagreb (Kroatio), kiu verkis fabelon en Esperanto. Tio elvokis grandan intereson en Kroatio, kaj la knabino ricevis nomon “Homo de jaro”. Zagreba urba estraro honorigis ŝin en la centra urba placo, kie ĉeestis multnombraj urbanoj. Ĵurnalistoj intervjuis ŝin[14].

·Vizitante eksterlandon esperantistoj renkontiĝas ne nure kun esperantistoj, sed ankaŭ kun aliaj lokaj loĝantoj, kaj lokaj esperantistoj tradukas. Ekzemple, kiam Peterburgon venis el Danio sciencisto-kosmologo, li prelegis en Esperanto antaŭ multnombra publiko pri filozofio de Martinus. La lekcion tradukis peterburga esperantisto.

·En 2002 prezidanto de S-Peterburga societo “Espero” Anna Butkeviĉ estis invitita en Japanion. Ŝin invitis esperantistoj el Osaka, kie okazis E-konferenco. Anna Butkeviĉ faris belan paroladon dum la konferenco, kaj post tio ŝiaj japanaj geamikoj organizis ŝian vojaĝon laŭ la aliaj japanaj urboj. En la urboj ŝi antaŭ neesperantista publiko rakontis pri Peterburgo, pri rusia kulturo, montris pupon-marioneton. Ŝi parolis en lernejoj, kaj en unu el la urboj ŝi estis invitita en urbodomon. Kaj ĉie japanaj esperantistoj tradukis ŝiajn paroladojn.

·Ne malofte okazas geedziĝoj inter esperantistoj el malsamaj landoj. Tiuokaze Esperanto fariĝas ilia familia lingvo kaj por iliaj gefiloj E. servas kiel gepatra lingvo.

·En multaj urboj de la mondo estas monumentoj, stratoj, memortabuloj, kafejoj, kiuj havas nomojn “Zamenhof” aŭ “Esperanto”. En la mondo estas pli ol 1000 similaj objektoj. En Rusio stato “Esperanto” ekzistas en urbo Kazanj, kafejo “Esperanto” estas en urbo Maĥaĉkala.

·En Peterburgo en Petropaŭla fortikaĵo estas sonoriloj, per kiuj eblas ludi muzikon. Tio nomiĝas “kariljono”. Ĝin donacis Belgio al Peterburgo. Unu el la sonoriloj estis konstruita per mono, kolektita de belgaj esperantistoj, kaj sur la sonorilo estas konvena surksribo.

 

Ni menciis kelkajn ekzemplojn pri uzado de Esperanto. Ekzistas enorma kvanto de similaj ekzemploj.

Estas rakontinda agado de kelkdekoj da fakaj organizaĵoj, kies laborlingvo estas Esperanto. Tio estas asocioj de sciencistoj, pedagogoj, fervojistoj, ŝakistoj, ĵurnalistoj k. t. p.

Ni nenion rakontis pri konstante funkciantaj E-centroj por studado de la lingvo. Ni nenion rakontis pri disertaĵoj en E kaj pri ĝi. Ni ne rakontis pri instruado de la lingvo en lernejoj kaj universitatoj kaj pri multo alia[15],[16].

Ni esperas, ke se legantoj ekinteresiĝos pri la temo, ili sendos mesaĝon en Peterburgon laŭ la elektronika adreso kaj ili ricevos respondojn al siaj demandoj.

 

Maria Abolskaja, inst ruistino de Esperanto.





Nikolao Gudskov

Antinomioj de la nacia disvolviĝo

 

Prelego, farita dum la scienc-praktika konferenco “Lingvoj kaj kulturoj en la 21-a jc. Problemoj kaj perspektivoj” en Maĥaĉkala, Dagestano, 19-21.09.2003

 

Ĉiuj scias, ke la problemoj, ligitaj al intreetnaj, interkulturaj, interkonfesiaj rilatoj ekzistas. Ĉiuj komprenas, ke ilin tiel aŭ aliel necesas solvadi. Nur la manieroj de la solvado de tiuj problemoj depende de vidpunktoj, opinioj, mondkonceptoj de diversaj homoj grave difirencas. Kaj tiuj diferencoj tute ne ĉiam koincidas kun simplaj opoziciaj skemoj kiel “patriotoj-internaciistoj”, “demokratoj-komunistoj”, “tradiciistoj-medernigistoj” ks. Eĉ pli, ne ĉiam simplas kompreni, kies opinioj estas “progresemaj”, kaj kies - la “reakciaj”, do, tial, nekompreneblas, kio reale povas kontribui malstreĉiĝon de la interrilatoj, kaj kio - ties pliakriĝon. Tial komence necesas analizi, kiaj mondkonceptoj tiurilate ekzistas, kiaj kombinoj de ties elementoj eblas, kaj nur post tio o­ni pli konscie analizi konkretajn proponojn kaj solvojn.

Konkretaj kulturoj estas ligitaj al la lingvoj. Certe, kulturaj kaj etnaj specifaĵoj ne limiĝas je la lingvaj (la ekzemplo estas serbo-kroato-bosniaj konfliktoj inter popoloj samlingvaj), tamen plej ofte certa kulturo estas ligita al certa lingvo (eĉ se diversaj kulturoj foje povas uzi la saman lingvon). Tial o­ni opinias, ke kultura diverseco kaj ĝia konservado estas senpere ligita kun la diverseco lingva, eĉ se ne reduktiĝas al ĝi. Ĉiuokaze, la lingvon o­ni agnoskas la plej grava komponanto de la etna kulturo, kaj tial ne eblas paroli pri konservado de la kulturo sen konsidero de ĝia rolo. Sekve, konsiderante iujn ajn ekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn kaj aliajn problemojn, ligitajn al certaj kulturoj, abstraktiĝi de la lingva faktoro maleblas.

Do, kiaj mondkonceptaj tezoj pri tio ekzistas?

Tezo 1. Kultura kaj lingva diverseco estas la plej valora heredaĵo de la homaro, kaj devas esti ĉiurimede protektata kaj konservata; la progreson garantias disvolviĝo surbaze de tiu diverseco. (Unu el la sekvoj: kultura kaj lingva unuiĝo de la homaro kondukos al ties spirito degradado, kaj, fine, al la pereo.)

Antitezo 1. Diverseco de la lingvoj kaj kulturoj kondukas al neeviteblaj konvliktoje en la homa socio, al interetnaj, internaciaj, intercivilizaciaj (=mondaj) militoj, kaj tial la progreso estas poioma forigo de interetnaj, internaciaj kaj interkulturaj diferencoj. (Unu el la sekvoj: se la homaro ne unuiĝos surbaze de unu lingvo kaj kulturo, ĝi neeviteble venos al sinekstermo rezulte de lokaj kaj mondaj militoj.)

Tezo 2. Etnaj kaj naciaj lingvoj reflektas specifaĵojn de la pensmanieroj de la portantoj; malapero de la lingvo signifas nerenovigeblan perdon por la evoluo de la homaro. (Unu el la sekvoj: plenvalora tradukado de lingvo al lingvo ne eblas.)

Antitezo 2. Specifaĵoj de la homa pensado ne dependas de la karaktero de la lingvo; ne ekzistas pensoj, kiujn o­ni ne povus esprimi en alia lingvo (eĉ se alimaniere); la homaro nenion perdos, se parolos en unu sola lingvo. (Unu el la sekvoj: tradukado eblas.)

Tezo 3. En kondiĉoj de la tutgloba disvastiĝo de modernaj teknologioj nur sekvado tradiciajn mastrummanierojn, ligitajn al lokaj etnaj kulturoj kaj lingvoj, helpos eviti la totalan detruon de la biosfero kaj, fine, pereon de la homaro.

Antitezo 3. En kondiĉoj de la tutgloba disvastiĝo de modernaj teknologioj nur unuiĝo de la homaro surbaze de la komuna kulturo kaj lingvo helpos eviti la totalan detruon de la biosfero kaj, fine, pereon de la homaro.

Tezo 4. La rajto je nacia kaj etna memidentiĝo, inkluzive de la rajto paroli en oficialaj instancoj en la gepatra lingvo, edukiĝi en ĝi ktp., estas unu el la fundamentaj homaj rajtoj. (Unu el al sekvoj: etnaj, naci-kulturaj kaj lingvaj komunumoj havas prioritatajn rajtojn; la rajtoj de individuoj, apartenataj al tiuj kmunumoj, estas sekundaraj; ĝuste tial o­ni povas paroli pri la rajto de nacioj je memorientiĝo, sendependiĝo kaj formigo de propraj ŝtatoj, ktp.)

Antitezo 4. La fundamentaj rajtoj kaj liberoj de la homo estas universalaj kaj neniel ligitaj al ties nacia kaj etna aparteno. (Unu el la sekvoj: suverenecon havas nur individuo; la rajtoj de la nacioj je memorientiĝo, sendependiĝo ktp. estas nur fikcioj, malhelpantaj al la progreso kaj kondukantaj nur al novaj konfliktoj, interaliaj la militaj; agnoskado de la rajtoj de individuo paroli, edukiĝi ktp. en la gepatra lingvo estas nur provizora afero, kaj reale ĝi nur malhelpas al la individuo alproprigi la valorojn de la tuthomara kulturo kaj civilizo.

Oni povus daŭrigi listigon de tiaj mondkonceptaj antinomioj, aŭ formuli ilin iel alimaniere, sed ja klaras, ke ili ekzistas kaj, kiel estis dirite supre, ne estas forte ligitaj al la kutimaj sistemoj de politikaj kaj ideologiaj koordinatoj, kiel opozicioj demokratio/aŭtoritatismo, tutmondiĝo/antitutmondiĝo, rajto/senrajteco, socialismo/kapitalismo ks. Inter reprezentantoj de la kontrastaj politikaj ideologioj rilate la la supraj antinomioj ni povas renkonti kaj samideanojn, kaj antipodojn. Bona ekzemplo de tio estas la bone konata al mi medio de la defendantoj de la homaj rajtoj, en kiu, ĉe la ĝenerala respekto al la fundamentaj rajtoj kaj liberoj de la homo, rilate al la rajtoj naci-etnaj, inkluzive la lingvajn, rajtoj, o­ni povas vidi kontrastajn opiniojn. (Ni eĉ ne parolu pri tio, ke rilate al konkretaj naci-liberigaj movadoj la opinidiverĝoj ofte baziĝas je personaj inklinoj: l



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005