Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Leteroj al Kofi Anan kaj kolegoj
Ok direktoj en Agadprogramo de UN por kulturo de paco.
Rezolucio A/53/243
Kulturo de paco per edukado
Stabila ekonomia kaj socia disvolviĝo
Respekto de homaj rajtoj
Egaleco inter virinoj kaj viroj
Demokratia partopreno
Komprenemo, toleremo kaj solidareco
Libera fluo de informo kaj scio
Internacia paco kaj sekureco

Monda raporto pri kulturo de paco
Via organizo estas invitata por kontribui al intertempa raporto de civita socio al Generala Asambleo de UN por la Internacia Dekado. Informo, ricevita de vi ĝis aprilo 2005, aperos en mesaĝo, sendata al la Ĝenerala Sekretario de UN kongrue de la funkcianta paragrafo 10 de la Rezolucio A-58-11, akceptita de la Ĝenerala Asambleo. Tiam via kontribuo estos aŭtune 2005 en la plena sesio de la Ĝenerala Asambleo, dediĉata al kulturo de paco.
Tiu ĉi raporto donas unikan ŝancon pritaksi progreson (aŭ mankon de progreso) en hodiaŭa kulturo de paco. Fundacion Cultura Paz fieras partopreni en la projekto kaj petas vin kontribui pere de tiu ĉi paĝaro.
Via kontribuo fortigos tutmondan movadon por kulturo de paco. Agadprogramo por kulturo de paco, akceptita en 1999 de la Ĝenerala Asambleo de UN (Rezolucio A/53/243), enhavas realigon de enketado. Tiu programo en paragrafoj 7-8 alvokas al firmigo de "partnereco inter diversaj agantoj (partoprenantoj) de la tutmonda movado poer kulturo de paco. Kulturo de paco povus antaŭeniri per disvastiĝo de informo inter la agantoj laŭ ilia iniciato ĉi-rilate".
La paĝo, kie vi povas registriĝi, estas en tri lingvoj. Se vi ne registriĝas, ĉiuj paĝoj de la paĝaro aperas en la angla. Se vi registriĝas kaj elektas la francan aŭ la hispanan lingvon, la paĝoj de la paĝaro aperados en la elektita lingvo. Vi povas ŝanĝi la preferatan lingvon per via agordopaĝo.
Por ekscii pli multe pri la enketado, alklaku tiun ĉi ligon.
Por trovi informon por organizo, necesas registriĝi kaj entajpi la nomon de via organizo.
Por plia informo bv. vin turni retpoŝte al decade@decade-culture-of-peace.org aŭ al la paĝaro http://decade-culture-of-peace.org
Agadprogramo por kulturo de paco, akceptita de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj en 1999 (Rezolucio A/53/243).

Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005