Ĉefa

Misio

Enhavo

Novaĵoj

Pri ni

Ligoj

Forumo

Peace from Harmony
Mesagho por la esperantistoj kunvenontaj en la Universala Kongreso en

MESAGHO POR LA ESPERANTISTOJ KUNVENONTAJ EN LA UNIVERSALA KONGRESO EN

JOKOHAMO, 2007.

 

Karaj esperantistoj de la mondo,

 

La estraro de la internacia komunumo "Paco el Harmonio", kiu unuigas centojn da sciencistoj, filozofiistoj. poemistoj kaj verkistoj el dekoj da landoj de la mondo, diras "bonvenon!" al la venonta Monda Kongreso de Esperanto. Inter niaj komunumoj estas multo komuna. Kiel o­ni scias, la inciatinto de Esperanto, Zamenhof, kreis la lingvon Esperanto por paco kaj ghenerala frateco de la popoloj. Nia celo estas la socia harmonio kaj harmonia paco. La nuntempa senco de chi tiuj universalaj valoroj por la homaro estas klarigita en du el niaj dokumentoj: la Kalendaro de Harmonia Epoko (2006) fare de 38 kunverkintoj kaj aperigita en 17 lingvoj, kaj la Granda Charto de Harmonio (2007) fare de 43 kunverkintoj, el 16 landoj, aperigita en 8 lingvoj.

 

La valoro de harmonio estis proklamata en la plej antikvaj civilizoj de Egiptujo, Hindujo, Meksiko, Afriko, Chinujo, Grekujo kaj multaj aliaj. Harmonio estas komplete homa koncepto, pri kiu ekzistas spuroj en chiu jarcento de la homa historio. Harmonio estas akceptata de chiuj kulturoj, sed en chiu ghi estas esprimita aparte. Harmonio estas multkultura kaj multforma. Harmonio estas akceptebla por chiuj popoloj, grupoj, kulturoj kaj religioj. En chiuj religioj Dio kreas la mondon el hhaoso kaj igas ghin harmonia. Kiel la granda itala skulptistoj kaj poemisto Mikelanghelo skribis: "En LI hhaoso estis transformita al harmonio." La granda germana filozofiisto Gottfried Leibnitz starigi la dian leghon de la mondo, harmonia praestabilita (antaustarigita harmonio) antau tri jarcentoj. Chiukaze ghis nun la valoro de harmonio ne estis agnoskita kiel universala, tutmonda prioritato. tio nun ighis ebla nur en la kadro de tutmonda, informa civilizo. Praktikan realigon la prioritato de harmonio trovis en la decido de Chinujo "konstrui socion de socia harmonio" (Oktobro 2006). Kulturan realigon ghi trovis en niaj du dokumentoj: Kalenmdaro kaj Granda Charto de Harmonio.

 

La movado al socia harmonio ighas tutmonda kaj ghi integras la malsamajn popolojn kaj kulturojn en la modernig-procedon, kiu bezonas gheneralan lingvon. Esperanto, evoluinta dum pli ol 100 jaroj kaj ampleksanta parolantaron de milionoj en la tuta mondo, pli bone ol aliaj solvas chi tiunproblemon. Ni alvokas la esperantistojn de la mondo agnoski, ke la ideoj de socia harmonio kaj harmonia paco esprimitaj en la Granda Charto de Harmonio rilatas ankau al ili, kaj anonci Esperanton kiel lingvon de harmonio, paco kaj frateco. Ni alvokas vin disdoni studon pri Esperanto en la tutmondaj komunumoj de harmonio- kaj pac-farantoj. Ni alvokas vin trovi rolon por Esperanto kiel lingvo de la harmonia paco en la praktiko. Ni alvokas vin pli vaste evoluigi, traduki kaj disdoni en Esperanto la Kalendaron de Harmonia Epoko, la Grandan Charton de Harmonio kaj la aliajn dokumentojn kaj ankau la sciencajn verkojn kaj la artajn ajhojn dedichitajn al socia harmonio. Ni alvokas vin krei poemopjn, teatrajhojn, kantojn, himnojn pri harmonio en Esperanto. Ni alvokas vin aranghi la venontan Mondajn Esperanto-Kongresojn sub la ghenerala devizo de Socia Harmonio kaj Harmnonia Paco en pluraj aspektoj: arto, kulturo, dulingveco, religioj, familio, infanoj, edukado, socia prizorgo, egaleco, medio, politiko, ekonomio, ktp.

 

Ni ALVOKAS la TUTMONDAJN ESPERANTISTOJN AGNOSKI LA PRIORITATON de INDIVIDUA kaj SOCIA HARMONIO POR CERTIGI la TUTOMDAN NEFORIGEBLAN PACON en la nuno.

 

Tio estos la socia kontribuo de la tutmondaj esperantistoj al Civilizo de Harmonio! Ni kalkulas ke la misio de la nuntempaj esperantistoj konsistas el harmonio, kiu samtempe donas potencan pushon al evoluigo, disvastigo kaj aserto de Esperanto en la moderna mondo en moderna maniero. La moderna homaro ne havas sufichan Esperanton por krei harmonian pacon!

 

Por la estraro de la Internacia Komunumo Paco el Harmonio

Leo Semashko

semashko@peacefromharmony.org



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005