Главная

Миссия

Содержание

Новости

Связи

Авторы

Публикации

О нас

Форум гармонии

Peace from Harmony
ОБРАЩЕНИЕ К МОЛОДЕЖИ (ЭСП)

Kalendaro de harmonia erao:

kvalito de socia vivo kaj estonto de la infanoj

MESAĜO

AL INFANOJ, JUNULARO KAJ ESTONTAJ GENERACIOJ

27 aŭtoroj el 12 landoj:

 

Leo Semaŝko kaj

Ada Aharoni, Talgat Akbaŝev, Maria Cristina Azcona, Reimon Bachika, Harold Becker, Kerry Bowden, Renato Corsetti, Guy Crequie, Martha Ross DeWitt, Nina Gonĉarova, Dimitrij Ivaŝincov, Takis Ioannides, Abram Jusfin, Vladimir Kavtorin, Evelin Lindner,Rose Lord, John McConnell, Bernard Phillips, Hilarie Roseman, Maitreyee Bardhan Roy, Subir Bardhan Roy, Bernard Scott, Igor Ŝadĥan, Rudolf Siebert, Tatiana Celutina kaj Claude Veziau

 

En 12 lingvoj:

la angla, la Esperanto, la rusa,la hispana, la franca, la greka, la germana, la portugala,la japana, la ĉina, la araba, kaj la hebrea

__

Tago de Tutmonda Harmonio: 21-a de junio*

*Tio estas la tago de solstico, sed eblas elekto de alia tago por la Tago de Tutmonda Harmonio.

 

La Tago de Tutmonda Harmonio estas ŝlosila dato de la Kalendaro de Harmonia Erao. La homaro eniras tiun eraon, unuiĝante en la movado por harmonia paco kaj ordo. Ĝi bezonas novan kalendaron kaj novan mezuron de homo. Harmonio esprimas universalan naturon de homo kaj estas mezuro de homoj kaj homaro en informa socio.

___

Aŭtoro de la ideo kaj la ĉefa redaktanto de la Mesaĝo al infanoj, junularo kaj estontaj generacioj — D-ro Leo Semaŝko

____

Landoj kaj aŭtoroj de la Mesaĝo:

  1. Argentino – 1 kunaŭtoro – Maria Cristina Azcona
  2. Aŭstralio - 2 kunaŭtoroj - Hilarie Roseman, Kerry Bowden
  3. Barato – 2 kunaŭtoroj – Maitreyee Bardhan Roy, Subir Bardhan Roy
  4. Britio – 1 kunaŭtoroBernard Scott
  5. Francio – 1 kunaŭtoroGuy Crequie
  6. Grekio -1 kunaŭtoroTakis Ionides
  7. Israelo - 1 kunaŭtoro - Ada Aharoni
  8. Italio – 1 kunaŭtoroRenato Corsetti
  9. Japanio – 1 kunaŭtoroReimon Bachika
  10. Kanado – 1 kunaŭtoroClaude Veziau
  11. Rusio - 8 kunaŭtorojDmitrijIvaŝincov, VladimirKavtorin, LeoSemaŝko, TatjanaCelutina, AbramJusfin, NinaGonĉarova, TalgatAkbaŝev, IgorŜadĥan.
  12. Usono -6 kunaŭtoroj - Harold W. Becker, Martha Ross DeWitt, Rose Lord, John McConnell, Bernard Phillips, Rudolf Siebert.

Modcivitano – Evelin Lindner.

Tradukintoj kaj redaktintoj de la Mesaĝo en diversaj lingvoj:

  1. Angla – Ross DeWitt, Will Hoonaard, Claude Veziau, Rose Lord,Leo Semashko
  2. ArabaViktorijaŜamanova, JevgenijaFursova
  3. Ĉina - Anna Ĉĵu, Kirill Kotkov
  4. Esperanto – Renato Corsetti, Vjaĉeslav Ivanov
  5. Franca – Claude Veziau, Guy Crequie
  6. Germana - Vagid Ragimov, Olga Bajkova
  7. GrekaTakis Ionides
  8. HebreaIljaMinskij, JekaterinaŜuĥman
  9. HispanaMaria Cristina Azcona
  10. Japana – Julija Bogdanova, Irina Deduŝkina
  11. Portugala – Adolph Alakula, Sergej Kuĥtin
  12. Rusa – Leo Semaŝko, Nina Gonĉarova

 

Al infanoj, junularo kaj estontaj generacioj:

Eniro la Eraon de Harmonio

 

MESAĜO

kun

sindevigo kaj alvoko

 

 

Resumo

 

Tiu ĉi Mesaĝo konsistas el Sindevigo kaj Alvoko al la infanoj, junularoj kaj estontaj generacioj de la mondo. Ĝi enhavas projekton de Kalendaro de Harmonia Erao kaj rekomendas ĝin al la novaj generacioj kiel pozitivan alternativon de la estonta harmonia ordo, kiel eniron en ĝin. La bazo de la kalendaro - harmonio - estas mezuro de universala homo de tutmonda informa socio. La Kalendaro de Harmonia Erao aperas en vojkruciĝo de la ĉefaj mondaj kulturoj, esprimas ilian ligitecon kaj komunan kernon de valoroj, kiu fokusiĝas je harmonio. Tiu ĉi projekto estas kreita de 27 sciencistoj, kulturaj kaj artaj agantoj el 12 ŝtatoj kaj kunigas 27 datojn. La projekto estas publikigata en multaj lingvoj, kio ebligas al ĝi esti la ponto de paco, interkompreno kaj dialogo inter la ĉefaj kulturoj kaj civilizoj de la mondo. Ĝi instruas la infanojn kaj junularon pri harmonio kaj paco, sed ne pri milito kaj malamikeco.

 

La Mesaĝo konsistas el kvin partoj: antaŭparolo, difinoj de harmonio, kalendaro de harmonio, mallongaj tezoj de la kunaŭtoroj kaj la unuaj reagoj. La bazaj lingvoj de la Mesaĝo estas kvar: la angla, la franca, la hispana kaj la rusa. En tiuj lingvoj la Mesaĝo estas publikigata plene en ĉiuj partoj. La aliaj ok lingvoj — Esperanto, la araba, la ĉina, la germana, la greka, la hebrea, la japana kaj la portugala — estas aldonaj, en ili la Mesaĝo aperas en siaj unuaj tri partoj. La disdivido de la lingvoj de la Mesaĝo je bazaj kaj aldonaj estas kaŭzita de la limigiteco de la resursoj kaj la neceso mallongigi la grandecon. Pro la samaj kaŭzoj en la aldonaj lingvoj aperas nur kvin el 20 tezoj de la kunaŭtoroj, dum la plena informo aperas nur en la angla kaj la rusa.

 

  

Enhavo

 

1.Antaŭparolo. Harmonio – mezuro de universala homo kaj bazo de harmonia erao.

2.Difino de socia harmonio.

3.Kalendarodeharmoniaerao.

4.Plurismo de ideoj: tezoj de kunaŭtoroj.

5.Unuaj reagoj..

 

 

1.Antaŭparolo. Harmonio – mezuro de universala homo kaj bazo de harmonia erao

 

Ni ĉiuj sentas kaj komprenas, ke la malnova industria mondo kun ĝiaj militoj kaj malharmonio foriras. Ĝia tempo finiĝis. Venas nova socia mondo. En ĝi la dominan rolon havas universala, ĉiuflanka informo, kiu kreas novan kvaliton de socia, spirita, politika kaj ekonomia vivo. Tutmonda informa socio malfermas kaj disvolvas la veran, universalan naturon de homo. Universala informo kreas universalan homon, kiu kreas universalan informon kaj harmonian socian ordon, kaj inverse. Tiu ordo restarigas socian harmonion, kiu en ĉiuj kulturoj estis latenta direktiga bazo de la homaro ekde pratempo, sed fariĝas aktuala kaj bezonata nur nun.

 

Antikva filozofo Protagor 2500 jarojn antaŭe eldiris la esencon de homo: “Homo estas mezuro de ĉiuj aĵoj en tio, kiel ili ekzistas, kaj en tio, kiel ili ne ekzistas”. Lia difino ĝustas por antaŭa malharmonia homo kaj la socio de foriranta epoko kun ĝia kulto de propraj aĵoj. Tiu kulto kreadis alproprigeman (“unudimensian” laŭ Herbert Marcuse) kaj malharmonian homon kaj ankaŭ alproprigeman (“unudimensian”) kaj malharmonian socion, kaj inverse. Prioritato de privataj aĵoj kaŭzadis malharmonion inter homo kaj socio, sekve de kiu daŭris senĉesa “milito de ĉiu kontraŭ ĉiu” (Hobbes), konstanta malamikeco inter popoloj, religioj, kulturoj, civilizoj kaj diversaj sociaj grupoj laŭ ilia havaĵo, riĉeco, fako, aĝo, sekso ktp. Privataj aĵoj kreis privateman homon kaj malharmonian socion, kaj inverse. Tial ne nur homo estis mezuro de privataj aĵoj, sed ankaŭ privataj aĵoj iĝis mezuro de homo.

 

Nia tempo estas transira periodo — de la prioritato de privataj aĵoj al la prioritato de universala informo (ĝi realiĝas en Interreto, por ĉiu atingebla), de alproprigema unudimensia homo kaj malharmonia socio al universala multedimensia homo kaj harmonia socio, de malharmonia al harmonia erao. Dum tiu transiro leviĝas la rolo de universala informo, estas kreata tutmonda informa socio. En ĝi harmonio iĝas mezuro kaj prioritato de universala multedimensia homo, kaj ankaŭ de socioj, religioj, kulturoj kaj civilizoj. Harmonio estas mezuro de universala kaj multedimensia homo. Ĝi estas mezuro de ĉio, kion homo faras aŭ ne faras pri la universala informo. Se privataj aĵoj kreas kaj postulas malharmonion, universala informo kreas kaj postulas socian harmonion kaj universalan harmonian homon, kaj inverse. Universala informo estas la ĉefa resurso kaj premiso por tia homo kaj por tutmonda harmonia socio. Helpe de universala informo homo eklernas vivi harmonie en tutmonda socio. La infanoj kaj junularo havas prioritatan lokon en tiu transira procezo de universala lerno. Ili iĝas la fundamento de la nova Harmonia Erao kaj kulturo. Respegulante la novajn sociajn cirkonstancojn, nia projekto de la Kalendaro de la Erao de Harmonio unuigas 27 datojn de universalaj homaraj simboloj, kiujn kunligas la universala valoro de harmonio.

 

Nia projekto aperis dank’ al komunaj klopodoj de 27 sciencistoj kaj agantoj de arto kaj kulturoel 12 ŝtatoj de la mondo — kiel kultura testamento de la pli aĝa generacio al la novaj generacioj. Nia projekto estas dediĉita por junularo, la infanoj kaj la estontaj generacioj, kiuj enkondukos kaj disvolviĝos tiun ĉi kalendaron en sia ĉiutaga vivo. La infanoj kaj junularo iĝas la fundamento de la harmonia informa socio. Ĝuste ili devos puŝi antaŭen la tutmondan procezon — longan kaj malfacilan, sed konstruivan kaj pozitivan — kiu estas alternativo de la kreskantaj minacoj de milita kontraŭstaro de civilizoj, de disvastiĝo de nukleaj armiloj, de teroro, de la abismo inter la riĉaj kaj la malriĉaj, de ekologia poluo kaj de la aliaj riskoj de memdetruo de la homaro. Ni esperas, ke nia komuna projekto alportos sian pozitivan kontribuon al tiu ĉi konstrua procezo de junularo kaj estontaj generacioj.

 

Fine mi volas esprimi mian profundan dankon al ĉiuj kunaŭtoroj de nia Mesaĝo kaj Kalendaro, sen kvarmonata sindona laboro kaj malfacilaj diskutoj de kiuj ili ne povus aperi. Apartan dankon mi volas esprimi al Harold Becker, kies Tago de Tutmonda Amo venigis al la ideo de la Kalendaro de Harmonio; al Ada Ahoroni, kiu proponis la ideon de la nova kulturo de paco; al Rudolf Siebert pro lia ŝlosila ideo de la Ora regulo de religio; al Reimon Bachika pro liaj ideoj de universalaj valoroj kaj simboloj; al John McConnell, la 91-jaraĝa fondinto de la Tago de la Tero, de la Zorgantoj pri la Tero kaj de “La Stelo de Espero”; al Nina Gonĉarova, Claude Veziau kaj Talgat Akbaŝev pro aro de originalaj humanitaraj kaj ekologiaj datoj; al Tatjana Celutina, Kerry Bowden, Maitreyee Bardhan Roy kaj Subir Bardhan Roy pro la datoj, dediĉitaj al infanoj. Ĉiu dato estas juvelo en la krono de la Kalendaro de Harmonio; juvelo, kiu konservas memoron pri sia kreinto; ĝi estas lumigita de sia aŭtoro stelo de la respektiva tago. Mi ankaŭ sincere dankas la tradukintojn de la Kalendaro: Maria Cristina Azcona — pro la hispana traduko, Claude Veziau — pro la franca traduko, Takis Ionides — pro la greka traduko, Renato Corsetti kaj Vjaĉeslav Ivanov — pro la Esperanta traduko. Mi dankas ankaŭ la redaktintojn (Claude Veziau, Will Hoonaard, Martha Ross DeWitt, Rose Lord kaj aliaj) kaj la aspektigiston Hilarie Roseman. Mi ankaŭ estas tre danka al mia edzino Lusja, kies amo, toleremo kaj helpo ebligis, ke mi komencis kaj finis tiun ĉi projekton. Ĝi iĝis simbolo de nia amo.

 

D-ro Leo Semaŝko, socia filozofo kaj sociologo; funkcianta ŝtata konsilisto de Sankt-Peterburgo, direktoro de: Tetrasociologia Instituto, IFLAC Rusio kaj la internacia multlingva paĝaro “Nova kulturo de paco el harmonio kaj prioritato de infanoj” http://www.peacefromharmony.org.

Sankt-Peterburgo, Rusio24-a de aprilo 2006

 

2. Difino de socia harmonio

 

Difinoj de socia harmonio subkomprenas fundamente novan socio-filozofan aliron, kiu agnoskas harmonion kiel mezuron de universala homo, kaj homon posedantan universalan informon — kiel mezuro de universala socia harmonio. Ekzistas du tipoj de harmonio: ekstera aŭ funkcia, ligita kun ĝia rolo kaj signifo en socio, kaj interna aŭ struktura, enhavanta siajn sociajn agantojn (movantaj sociaj grupoj kaj klasoj), strukturon kaj ordon de organizo. Al ili kongruas du tipoj de difinoj de harmonio: funkciaj kaj strukturaj. La funkciaj difinoj de harmonio povas esti mallonge eldiritaj jene.

 

Socia harmonio estas:

- Serĉo de kunordigita, dialoga kaj pripensita unueco de diversaj. Tia unueco de diversaj kreas socian harmonion kaj la organizan ordon, kiu kreas ĝin. Tia ordo estas la ordo de harmonia unueco, identa al harmonia paco aŭ harmonia ordo;

- Harmonia ordo de diversaĵoj, kiu ne ekskludas internajn konfliktojn, sed ekskludas ilian perfortan solvon, kiu rompus unuecon de diversaĵoj;

- Stabiliĝo de la principo “se vi volas pacon, kreu harmonion” anstataŭ la principo “se vi volas pacon, preparu vin por milito”;

- Alternativo de la tuta antaŭa kulturo de militoj, kies logika fino povas esti nur memdetruo de la homaro;

- Eterna harmonia paco inter diversaj kulturoj, religioj, popoloj kaj civilizoj, kiu malebligas militojn, konfliktojn kaj interpuŝiĝojn inter ili, tamen konservante ilian diversecon kaj atingojn harmonie kaj unuece;

- Reorientigo de la sferoj de ekonomio, politiko, scienco kaj edukado de la prioritato de malharmonia milita ordo al la prioritato de paca kaj harmonia ordo;

- Promeso de tutmonda Kredo, Espero kaj Amo por infanoj, virinoj, viroj kaj estontaj generacioj;

- Turno de socia scienco de subteno de status quo al malferomo de harmonia ordo kaj esploro de ĝiaj agantoj (klasoj, grupoj ka.), kiuj ebligas socian harmonion;

- Solvo de la kreskantaj problemoj de la homaro: la ekologia, la energia, la nutrada, la demografia kaj aliaj per establo de la ordo de harmonia paco, kiu ebligas unuiĝon de civilizoj kaj koncentriĝon de la mondaj resursoj por solvo de la tutmondaj problemoj, sed ne por preparo al militoj;

- Nova kvalito de socia ekzistado kiel kvalite nova ordo de socia vivo, kiu establas ĝian novan kvalitan enhavon;

- Pripensita kaj akorda multepoluseco de la monda ordo en la “tutmonda vilaĝo”;

- Stabila kaj dinamika ekvilibro de diversaj homaj etnoj surbaze de nature harmoniaj kaj pacamaj sociaj grupoj;

- Komuna socia projektado de la imago de la harmonia estonto per fortoj de la infanoj, junularo kaj la plenkreskuloj laŭ principoj de komplementeco, dialogo kaj interkonsento.

 

La Kalendaro de Harmonia Erao estas:

- Unu el la plej gravaj simboloj de la ordo de socia harmonio en la homaro en la tempo de tutmonda informa socio;

- Rezigno de la antaŭa dumiljara ordo de socia malharmonio, plena je senĉesaj interetnaj militoj, religia malpaco kaj interpuŝiĝoj inter civilizoj;

- Alternativo por ĉiuj militecaj festoj kaj kalendaroj de la Nova Erao;

- Unu el kulturaj rimedoj de socia harmonio inter la Oriento kaj la Okcidento, inter la Nordo kaj la Sudo;

- Tezaŭro de la komunaj valoroj kaj iliaj datoj, kiuj unuigas la homaron kaj ĝian kulturan diversecon;

- Konservo de ĉiuj pacamaj kaj unuigaj datoj de la antaŭaj kalendaroj;

- Simbolo de la nova kulturo de harmonia paco kaj eniro en la Eraon de Harmonio;

- Turno de ĉiu tago de la jaro en la pacamajn datojn, kiuj ne lasas tempon por militoj kaj malamikeco kaj proksimigas la homaron al la ordo de socia harmonio.

 

La ĉefa dato, kiu unuigas la ceterajn datojn de la Kalendaro de Harmonia Erao, estas la Tago de Tutmonda Harmonio — la 21-a de junio.

 

Funkciaj difinoj de la socia harmonio, kiuj klarigas ĝian rolon kaj signifon en la socio, estas pli kompreneblaj kaj simplaj, ol ĝiaj strukturaj difinoj, kiuj klarigas la strukturon kaj la internan aranĝon de la socia harmonio kaj de ĝiaj agantoj (grupoj, klasoj ktp.). Strukturaj difinoj postulas certan socio-filozofian teorion kaj aliron. Tamen plurismo de tiuj teorioj kaj aliroj igas la strukturajn difinojn de harmonio subjekto de daŭraj esploroj kaj diskutoj, komencon por kiuj donas la du lastaj partoj de nia libro-mesaĝo.

 

 

3. Kalendaro de harmonia erao

de tutmonda harmonia socio

 

PREAMBULO

 

Ni, 27 aŭtoroj, sciencistoj, artistoj kaj kulturaj agantoj el 12 ŝtatoj, reprezentantoj de la ĉefaj civilizoj kaj religioj de la mondo, amantaj siajn infanojn kaj nepojn, zorgigitaj pri la sorto de ĉiuj infanoj de la planedo, unuiĝintaj per la ideo de harmonio kiel ŝlosila valoro de la nova kulturo de paco:

 
- ALPAROLAS junularon de la mondo kaj la estontajn generaciojn, plej unu la junajn kaj la estontajn gepatrojn pri la jeno:


- PROPONAS la novan Kalendaron de Harmonia Erao kiel Kalendaron de la Harmonia Kulturo de Paco, kiu kulturo naskiĝas kune kun la apero de harmonia informa socio. Nia projekto de la kalendaro inkluzivas proponon de 25 datoj de harmonio, amo, paco kaj aliaj universalaj valoroj, akcepteblaj por ĉiuj kulturoj, religioj, etnoj kaj civilizoj;


- NIN DEVIGAS plu disvolvi kaj praktike antaŭenpuŝi tiun ĉi kalendaron pro la estontaj generacioj. La nova kalendaro bezonas novan filozofion, mondkoncepton kaj teorion. Tamen ni havas nek komunan komprenon de la strukturo kaj de la agnatoj de socia harmonio, nek la imagon pri la vojoj por atingi la harmonion. Preskaŭ ĉiu el ni havas sian vidpunkton, tiuj diversaj vidpunktoj estas listigitaj en la tezoj ĉi-sube. Ni komprenas, ke sen dialogo — kaj inter ni, kaj kun la junaj generacioj — sen via spirita partopreno ne elbas nek la nova kalendaro de paca kulturo, nek ĝia filozofia/teoria bazo. Tiuj kulturaj faktoroj, decidaj por nia paca ĉiutaga vivo, bezonas vian pensadon, elekton, kunaŭtorecon kaj agadon;


- ALVOKAS vin aktive subteni ilin, disvolvi, renovigi kaj riĉigi per viaj ideoj, proponoj kaj praktika agado. Vi poavs esprimi viajn pensojn en nia paĝaro “Nova kulturo de paco elharmonio kaj prioritato de infanoj”, en ĝia dialoga paĝo (
http://www.peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=132). Ni ankaŭ invitas aliajn sciencistojn, artistojn kaj kulturajn agantojn el ĉiuj landoj de la mondo aliĝi al nia Sindevigo/Alvoko, kiu povas iĝi la historia turnopunkto de la tradicio de konfliktoj al la tradicio de harmonio — kaj en la tutmonda informa socio, kaj en la ĉiutaga vivo de homo.

 

KALENDARO DE HARMONIO

 

Kulturo de ĉiu socio en ajna civilizo kras sian specifan kalendaron, laŭ kiu o­ni festas la ĉefajn eventojn de tiu socio. La kalendaroj ebligas ĉiutagon rememorigon pri la kulturaj valoroj kaj difinas ĉiutagan konduton de homo. La multajn malnovajn kalendarojn de milito, karakterizaj por la pasintaj kaj modernaj civilizoj, ŝanĝas la nova kulturo kaj la nova kalendaro de paco, kies ĉefa principo estas “Se vi volas pacon, serĉu harmonion”, sed ne “Se vi volas pacon, preparu vin al milito”, kiel en la antaŭaj civilizoj. La nova kulturo kaj la nova kalendaro korespondas al la nova informa epoko, la unuaj ĝermoj de kiuj aperis en la mezo de la pasinta jarcento. La nova kulturo de harmonia paco malrapide kaj pene naskiĝas en la interno de la malnova kulturo, sintezante siajn atingojn el diversaj civilizoj, plej unue el la okcidenta kaj la orienta. La ideo kaj la revo pri harmonio disvolviĝis kaj en la Okcidento (de Homero, Pitagoro kaj Plato ĝis Leibniz kaj niaj tagoj), kaj en la Oriento en diversaj skoloj de budhismo kaj konfuceismo. Tial la valoro de harmonio havas ĉiujn kaŭzojn por iĝi komuna por la nova tutmonda socio, kiu aperas en informa epoko. Se antaŭe harmonio estis neatingebla revo, do la informa socio malfermas por ĝi novajn realajn eblecojn — samkiel la industria socio realigis revojn pri aŭto, aviadilo, radio, televido kaj aliajn. Nur harmonio povas esti alternativo de la minaco kaj risko de nuklea memdetruo de industria socio. Tial la informa socio povas esti nur harmonia, alikaze ĝi ne ekzistos entute.

 

Kulturo de harmonio kaj ĝiaj teoriaj bazoj estas plej vaste prezentitaj en la internacia kaj interkultura paĝaro “Nova kulturo de paco el socia harmonio kaj prioritato de infanoj” (www.peacefromharmony.org). Tiu paĝaro unuigis dum unu jaro pli ol 140 kunaŭtorojn el 27 ŝtatoj, kiuj reprezentas la ĉefajn mondajn civilizojn kaj religiojn. La komencan puŝon tiu paĝaro ricevis de la Internacia Forumo pri Literaturo kaj Kulturo de Paco (IFLAC), kies prezidanto kaj fondinto estas tutmonde konata poeto, sciencisto kaj profesoro Ada Aharoni. Ĝuste al ŝi apartenas la ideo pri la nova harmonia kulturo de paco. Nia paĝaro daŭrigas la aferon de IFLAC pri antaŭenpuŝo de paco, en la paĝoj, laŭ la principo de harmonio de diversaĵoj, trovis sian lokon DIVERSAJ komprenoj de harmonio kaj de la vojoj atingi ĝin. Mallonge tiu diverseco povas esti esprimita jene:

 

Ada Ahoroni disvolvas teorion kaj praktikon de la nova harmonia kulturo de paco surbaze de reciproka kompreno kaj estimo inter la homoj kaj la etnoj, surbaze de seksa egaleco kaj kreo de senmilita mondo.

Martha Ross DeWitt disvolvas teorion de disdivido kaj harmoniigo de potenco.

Reimon Bachika disvolvas teorion de universalaj valoroj kaj simboloj, pere de kiuj realiĝas harmoniigo de religioj.

Hilarie Roseman disvolvas teorion de harmoniigo de koroj kaj de ilia komunikado.

Rose Lord disvolvas la ideon de patrina solidareco kaj de ĉesigo de malsato kiel nepraj kondiĉoj de socia harmonio.

Evelin Lindner disvolvas teorion de la egala digno kaj de ĉesigo de humiligo kiel nepraj kondiĉoj de socia harmonio.

Bernard Phillips disvolvas teorion de reta aliro kaj de dialoga mondkoncepto.

Bernard Scott disvolvas teorion de kibernaturo kaj sistemo de harmonio.

Rudolf Siebert disvolvas teorion de unuigo de religioj surbaze de la Ora Regulo de religioj, kiu esence estas harmonia.

Kerry Bowden disvolvas ideon pri promeso de la pli bona harmonia paco al la infanoj.

Harold Becker disvolvas ideon pri la tago de tutmonda amo, ne disigebla de harmonio.

Renato Corsetti disvolvas la ideon pri la lingvo Esperanto kiel lingvistika ilo por atingi pacon, harmonion kaj fratecon inter homoj.

Leo Semaŝko disvolvas tetrasociologian teorion de socia harmonio surbaze de sferaj klasoj kaj prioritato de infanoj. Ktp.

 

Pli detale tiuj ideoj pri harmonia kulturo de paco kaj pri diversaj vojoj por atingi ĝin estas prezentitaj en la aŭtoraj tezoj ĉi-sube kaj en la respektivaj paĝoj de nia paĝaro, kiu iĝis por ni ilo de dialogo kaj vojo al harmonio, interkonsento kaj paco.

 

Diversaj teoriaj kaj kulturaj akordoj strebas al harmonio, t. e. al unigxo en kunordigita, dialoga kaj stabila unueco. Tio estas malfacila, komplika kaj longa procezo, kiun ni lancxis en nia pagxaro. Ni vokas cxiujn, plej unue junularon, aligxi. Ni estas unuigitaj de la strebo al harmonio kaj alvokas junularon al harmonio, cxar la alternativo estas strebo al milito, malamo, humiligo, netoleremo, kiuj minacas nian vivon kaj plenigas gxin je risko. La vojo de harmonio estas vojo de probableco, sed ne de neevitebleco. Gxi realigxas ne per si mem, sed rezulte de nia komuna elekto kaj dauxra antauxeniro laux tiu vojo. Ni proponas al vi elekti novan vojon, la harmonian, anstataux la tradicia, la milita.

 

La problemo de paco estas sxlosila inter la tutmondaj problemoj de la homaro, cxar nur gxia unuavica solvo ebligos unuigxon de la popoloj kaj koncentrigxon de la mondaj resursoj por solvado de aliaj tutmondaj problemoj: malricxeco, sanprotektado, ekologio, demografio, energio, nutrado ka. Sen tia unuigxo kaj koncentrigo solvi tiujn problemojn ne eblas. Ni estas konvinkitaj, ke en nia tempo la vojo al la templo de Paco iras tra harmonio, sed ne tra milito. Ni alvokas junularonelekti la vojon de kreo de harmonio, kiu malebligas militojn kaj sekurigas veran pacon!

 

En multekultura medio kaj multlingva komunikado de nia pagxaro naskigxas kalendaro de la nova kulturo de paco — kiel harmonio de diversaj akordoj. La datoj en la Kalendaro estas tiaj akordoj. Ekzemple:

 

La Amo-fondajxo, establita en Usono en la jaro 2004, proponas cxiujare festi la 1-an de majo kiel la Tagon de Tutmonda Amo (vidu www.thelovefoundation.com).

 

D-ro Ada Aharoni, la fondinto-prezidanto de IFLAC, proponas meti en la novan Kalendaron la Internacian Tagon de la Nova Kulturo de Paco, 30-a de julio, la tago, kiam en 1999 estis fondita IFLAC. Tiu tago igxis komenco de sercxado kaj esplorado de novaj vojoj al harmonia kulturo de paco, disvolvigxanta laux la principo: “Se vi volas pacon, laboru por paco”. Kun helpo de IFLAC Ada disvolvas esplorojn, teorion kaj praktikon de revolucia paca kulturo, literaturo kaj poezio surbaze de reciproka kompreno kaj estimo inter popoloj kaj homoj, ankaux surbaze de seksa egaleco, kun plena partopreno de virinoj en kunkreado de la mondo sen militoj.

 

Kerry Bowden (Auxstralio), la fondinto de la Internacia Promes-Klubo (www.thepromiseclub.com) kreis respektivan kalendaron (http://my.calendars.net/betterworld) kaj proponas festi la 30-an de novembro kiel la Internacian Tagon de Promeso de Paco al infanoj de la mondo.

 

Usona doktoro pri sociologio Martha Ross DeWitt proponas inkludi en la novan Kalendaron la 11-an de novembro kiel la Internacian Tagon de Militcxeso por memorigi al la estontaj generacioj pri la fino de la Unua mondmilito kaj pri la aliaj militoj de la pasinto. Sxi ankaux proponis kun Ada Aharoni la 15-an de majo kiel signifan por multaj palestinanoj kaj hebreoj daton kaj kiel ekzemplon de neperforta solvo de konflikto en Proksima Oriento.

 

Rosa Lord (Usono) proponas festi la 12-an de januaro kiel la Internacian Tagon de Cxesigo de Malsato kaj Malricxeco, al kiu indas aldoni valoron de justeco, kiu ebligas forigon de la listigitaj problemoj.

 

Kunauxtoroj de nia pagxaro (www.peacefromharmony.org) la 1-an de junio 2005 proponis komenci novan tutmondan movadon “Ni kreu prioritaton por infanoj en la mondo”. Nun ni proponas festi la 1-an de junio kiel ne nur la Internacia tago de infanprotektado, sed ankaux kiel Tago de prioritato por infanoj. Por ni la 1-a de junio estas la Internacia tago de protektado kaj prioritato de infanoj. Establo de prioritato por infanoj en la mondo estus la plej bona protektomaniero por ili, kaj ankaux la plej bona (harmonia) edukado, disvolvigxo, sano kaj paco por la infanoj.

 

Ni ankaux proponas festi la 21-an de junio — la tagon de solstico (se ne trovigxos pli tauxga dato) — kiel la Tagon de Tutmonda Harmonio, komprenante harmonion vaste: kaj en socio, kaj en individuo, kaj inter popoloj, kaj inter individuoj, kaj inter la homoj kaj la naturo. Samtempe ni proponas la 21-an de junio nomi la Tago de la Tutmonda Fonduso por Harmonia Paco por kolekti resursojn. Harmonia paco, kiu malebligas militojn, estas la plej grava rezulto de socia harmonio. Se militoj kaj armiloj voras hodiaux imensajn resursojn, do ankaux la harmonia paco malebliganta militojn postulas ne malpli grandajn resursojn — plej unue por forigo de malricxeco kaj harmonia eduko de infanoj. Por kolekti tiujn resursojn ni proponas respektivan fonduson, kiu povus esti fondita, ekzemple, cxe UN, kaj ankaux la specialan tagon por kolekti la resursojn— la 21-an de junio. Kunigo de la du datoj donos por la unua (Tago de Harmonio) praktikan subtenon kaj por la dua (Tago de la Fonduso por Harmonio) — pli altan kulturan sencon. Se la resursoj, kiuj hodiaux iras por milito kaj armilaro, estus direktitaj al la Fonduso de Harmonia Paco, la harmonia paco estus atingebla jam post 20–40 jaroj.

 

Profesoro Rudolf Siebert (Usono), dum 30 jaroj direktoro de la Internacia kurso “Estonto de religio: de milito al paco inter civilizoj”, profesoro Reimon Bachika (Kioto, Japanio) kaj Leo Semasxko proponas por la Kalendaro de Harmonio la Tagon de la Tutmonda Ora Regulo de Religioj, 1-a de januaro, en la tago de Novjaro. La Tago de la Ora Regulo unuigas religiojn kaj kredantojn, kondukas ilin al paco kaj harmonio, kontrauxstarante la legxon de rekompenco (lex talionis), kiu povas konduki al disigxo, malharmonio, malamikeco kaj interpusxigxoj, okazantaj bedauxrinde en cxiuj aliaj tagoj de la jaro. Male, la Tago de la Ora Regulo estos komuna por cxiuj kredantoj kaj cxiuj religioj de la mondo, cxar la Ora Regulo estas akceptata de cxiuj mondaj religioj, samkiel en humanismaj movadoj. Tio estos la tago de tutmonda etoso.

 

Renato Corsetti, la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio, kaj D-ro Leo Semasxko proponas por la Kalendaro de Harmonio la Internacian Tagon de Esperanto, la 15-an de decembro, kiam naskigxis doktoro Zamenhof, kiu kreis Esperanton en 1887 tiel komencinte la internacian bilingvismon kiel longan periodon de transiro al komuna internacia lingvo. La Internacia Tago de Esperanto estas tago de universala internacia lingvo por cxiuj popoloj de la planedo, tio estas tago de cxesigo de lingva diskriminacio, tio estas tago kiam junularo aligxas al la frateca, la plej harmonia lingvo de paco. Tio estas la tago por omagxi lingvajn homajn rajtojn cxie en la mondo.

 

Leo Semasxko proponas por la Kalendaro de Harmonio la Tagon de Tutmonda Pardono, la 5-an de marto, kiam homoj, popoloj, religioj kaj civilizoj pardonadus cxiujn reciprokajn ofendojn, humiligojn kaj damagxojn.

 

D-ro Evelin Lindner proponas transformi la Tagon de Homaj Rajtoj (10-a de decembro, kiam en 1948 UN akceptis la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj) al la Internacia Tago de Egala Digno, Universalaj Rajtoj kaj Cxesigo de Humiligo. La unua principo de la Universala Deklaracio: “Cxiuj homoj naskigxas liberaj kaj egalaj en digno kaj rajtoj” restas fundamenta por deca kaj harmonia socio de informa epoko.

 

Tatjana Celutina proponas por la Kalendaro la Tagon de Tutmonda Komunikado inter la Infanoj, la 10-an de januaro. Temas pri komunikado de infanoj inter si kaj kun plenkreskuloj, inkluzive de registaroj, parlamentanoj kaj cxiuj, kiuj povas helpi la infanojn vivi plenvaloran kaj harmonian vivon. En tiu tago cxiuj amaskomunikiloj donadus al la infanoj eblecon malferme komuniki kun plenkreskuloj kaj inter si por intersxangxo de siaj ideoj, i. a. pri la prioritato de infanoj en socio. Sxi ankaux proponas la Tagon de Tutmonda Bonfarado kaj Sponsorado por infanoj de la mondo, la 31-an de majo (antaux la Internacia Tago de Protektado kaj Prioritato de Infanoj), en tiu tago homoj, plej unue ricxaj, povus havi eblecon publike helpi al infanoj.

 

Talgat Akbasxev, Nina Goncxarova kaj Claude Veziau — la iniciatinto kaj la kunordigantoj de la projekto “Planedo 3000”, kiu funkcias ekde 1996 — proponas por la Kalendaro 4 datojn, ligitajn al ekologio kaj homa kulturo, lia konscia interago kun cxiuj surteraj elementoj, lia kapablo subteni HARMONION inter ili kaj esti kun ili en kunkreo. Krome ankoraux 3 datojn, omagxantajn mondcivitanojn, unuecon de popoloj kaj planedan kulturon:

 

22-a de marto - Tago de Suno. Suno estas simbolo de senkondicxa AMO, kreanta vivon.

 

10-a de julio - Tago de Pura Akvo. Akvo estas simbolo de puraj homaj streboj, de travideblaj intencoj, de klara informo. La plej alta ekzemplo de pura akvo estas lago Bajkal. Gxin omagxas okazanta ekde 1997 cxiujara forumo “Voko de Bajkal — Voko de la Planedo”, kiun organizas en diversaj urboj de la apudbajkala regiono Irkutska Pedagogia Ligo, Kleriga Centro de Socia Edukado kaj Siberia Centro de Euxraziaj Projektoj kun registaro de Respubliko Burjatio.

 

22-a de julio - Tago de Montoj. Montoj estas simbolo de alteco de homa spirito, strebanta sur la Tero realigi sian potencon kaj preni realan respondecon pri vivo. En Altajo (administrative Altaja Regiono kaj Respubliko Altaj) ekde 1996 okazas kultur-klerigaj ekspedicioj, cxiujara festivalo de socia kreado de infanoj kaj junularo “Mistera Altajo” (2002-2003) kaj ekde 2004 ankaux cxiujara forumo “Voko de Montoj” kun subteno de la registaro de Respubliko Altaj.

 

24-a de junio - Tago de Aero. Aero estas simbolo de homoj-vojagxantoj, kiuj portas novan vivon kaj “venton de sxangxoj”. Aero estas spirado, la esenco de vivo. Junio estas monato de flugilhava kuriero Merkuro. Amerikaj indianoj iam festis la 24-an de junio kiel la tagon de omagxo al la Granda Flugilhava Vento.

 

3-a de septembro - Tago de Planeda Kulturo. Planeda Kulturo estas nova kulturo, bazita sur la sento de respondeco pri nia planedo. La Tero estas VIVA nedisdividebla triparta unuo. Cifero 3 signifas unuecon de la korpo, animo kaj spirito. Cifero 9, septembro, estas energio de nova tempo kaj respondeca vivo. “Tri-nauxa lando” estas socio de Amo, Harmonio kaj Paco.

 

17-a de oktobro - Tago de Mondcivitanoj. En tiu monato ekde 1993 komencigxas cxiujara internacia kongreso “Edukado de Mondcivitanoj”, naux el kiuj pasis en Moskvo kaj la 10-a jubilea kongreso okazis en rusia Samaro (komencigxis la 17-an de oktobro 2005). La kongreson okazigas internacia movado “Edukado por vivo”, Popola Universitato de Civitan Kulturo, Fondajxo de Socia Disvolvo “Mondo sen Limoj”, Fondajxo pri Disvolvo de Edukado “Perspektiva”, Siberia Centro de Euxraziaj Projektoj en kunlaboro kun Instituto de Planeda Sintezo (Svisio) kaj Fondajxo de Kulturo de Paco.

 

19-a de oktobro - Tago de Rondtablo. Gxi estas simbolo de la frateco inter popoloj, de unueco de kulturoj kaj de kolektiva harmonia interago. En tiun tagon en la jaro 2000 okazis internacia ronda tablo “Siberio kiel unueca kultur-eduka spaco”, en 2005 — internacia rondtablo “Unueco de popolaj kulturoj”.

 

Maitreyee Bardhan Roy kaj Subir Bardhan Roy, estroj de la organizo de gepatroj de la infanoj-invalidoj en barata urbo Kalkuto, proponas la 2-an de aprilo kiel Internacian Tagon de Amo kaj Prioritato por Rajtoj de Infanoj-Invalidoj de la mondo.

 

John McConnell proponas por la Kalendaro de Harmonio du datojn: la 21-an de marto kiel la Tagon de la Tero, kiun feston li fondis en 1970, kaj la 4-an de oktobro kiel la Tagon de Espero.

 

Igor Sxadhxan, konata rusia regxisoro, proponas la 14-an de marto kiel la Tago de Geavoj — gaja kaj trista festo, manifestanta la ligon de generacioj.

 

Robert kaj Barbara Muller (www.goodmoningworld.org) povus proponi la Tagon de Felicxo. Eble aliaj similaj proponoj ekzistas.

 

La proponitaj datoj kune kun la jam akceptitaj de UN Internaciaj Tagoj: de Virinoj, de Sano, de Scio, de Scienco, de Arto, de Medio ktp. metas fundamenton de la Nova Kalendaro de nova kulturo de harmonia paco en la informa epoko.

 

1-a da januaro - Tago de la Tutmonda Ora Regulo

10-a de januaro - Tago de Komunikado de Infanoj

12-a de januaro - Tago de Justeco kaj de Cxesigo de Malsato kaj Malricxeco

5-a de marto - Tago de Tutmonda Pardono de homoj, popoloj, religioj kaj civilizoj

14-a de marto - Tago de geavoj

21-a de marto - Tago de la Tero

22-a de marto - Tago de la Suno

2-a de aprilo - Tago de Amo, prioritato kaj amo por la infanoj-invalidoj de la mondo

1-a de majo - Tago de Tutmonda Amo

15-a de majo - Tago de Repacigxo

31-a de majo - Tago de Bonfarado kaj Sponsorado por infanoj de la mondo

1-a de junio - Tago de Protekto kaj Prioritato de Infanoj

21-a de junio - Tago de Tutmonda Harmonio

21-a de junio - Tago de Tutmonda Fonduso por Harmonia Paco

24-a de junio - Tago de Aero

10-a de julio - Tago de Pura Akvo

22-a de julio - Tago de Montoj

30-a de julio - Tago de la Nova Kulturo de Paco

3-a de septembro - Tago de Planeda Kulturo

4-a de oktobro - Tago de Espero

17-a de oktobro - Tago de Mondcivitanoj

19-a de oktobro - Tago de Rondtablo

11-a de novembro - Tago de Cxesigo de Militoj

30-a de novembro - Internacia Tago de Promeso de Paco por Infanoj

10-a de decembro - Tago de Egala Digno, Egalaj Rajtoj kaj Cxesigo de Humiligo

15-a de decembro - Internacia Tago de Esperanto kaj de Lingvaj Homaj Rajtoj

? – Tago de Felicxo ?

+ La akceptitaj de UN Internaciaj Tagoj de tutmonda signifo:www.UNmeditation.org.

(Eble indas forigi la vortojn “tutmonda” kaj “internacia” el la nomoj de la kalendaraj tagoj por simpligi ilin, sed tion decidu junularo).

 

Ni proponas al la vasta publiko, plej unue al junularo, pridiskuti la kulturan Kalendaron de harmonia paco, eldiri sian opinion, proponi novajn datojn por la Kalendaro de nova jarcento kaj jarmilo. La Kalendaro de harmonio estas KOMUNA por diversaj rasoj, etnoj kaj civilizoj. Gxi unuigas ilin kaj celas igxi alternativo por kalendaroj kaj kulturo de milito, kiu disigas rasojn, etnojn kaj civilizojn. Ni opinias, ke nia devo estas transdoni tiun cxi kalendaron de harmonio al la estontaj generacioj, por kutimigi ilin al gxia disvolvo kaj festado anstataux la kalendaroj de militoj, malamikeco kaj malkompreno.

 

Ni lasas la Mesagxon malfermita por subskriboj kaj aligxoj (kun aldonoj kaj precizigoj): de unu flanko por cxiuj reprezentantoj de la pli agxa generacio, kiuj sentas sian respondecon antaux la malpli agxaj, kaj de la dua flanko — por la junaj homoj, kiuj strebas al paco laux la vojo de harmonio, sed ne milito. Nia Mesagxo estas malfermita ankaux por la internaciaj organizoj: UN, UNESCO, UNICEF kaj aliaj, kaj ankaux por naciaj registaroj, al kiuj gxi estos sendita. Ni esperas pri ilia subteno de nia porpaca iniciato, kiu povas helpi ilin en trovado de la komuna paca Kalendaro kaj de la unuigantaj valoroj.

9-a de majo 2006

 

4. Plurismo de Socia Harmonio, Kulturo de Paco kaj ĝia Kalendaro kaj la Rimedoj por ĝia Atingo

 

John McConnell

91-jara prafondinto de Tago de la Tero

 

Espero por la Estonto

Ĉu estas espero por la estonto de la vivo sur la Planedo Tero?

"Espero-stelo"

 

Estus tre bele, se ni povus lanĉi brilan “Stelo”-n en la ĉielon, kiel simbolon de espero por la Planedo Tero.

 

Kiam temas pri la grandaj demandoj pri la ekzisto de Dio kaj pri kio okazas post la morto, ni renkontas neklarigeblan misteron. Mi ne havas la respondon. Sed mi kredas ke ĉi tie kaj ĉi tiam honesta amo (krea ali-homismo) bonfaras al la homoj kaj al la planedo kaj ĝi povas daǔrigi la homan aventuron – tiel ke la venonta generacio povos pluesplori la demandon: “Kio estas finfine la vivo?”.

La plej granda mistero por mi estas la maniero, laǔ kiu Bush kaj aliaj kristanaj gvidantoj povas rakonti, kiel ili ekzercis la amon de Kristo, kiam ili konvertiĝis, kaj poste ili dediĉas miliardojn da dolaroj al diablaj armiloj kaj militaj programoj, celantaj igi iliajn malamikojn skeletoj, kiam la grandaj kristanaj gvidantoj de la pasinto montris, kiel igi siajn malamikojn siaj amikoj.

 

Sen amo kaj kredo ne povas ekzisti neperforta solvo de konfliktoj. Historio montras, ke ĉi tio estas vera. Mi pruvis ke ĉi tio estas vera per mia vivo kaj agoj.

 

LA 4-A DE OKTOBRO: TUTMONDA OPORTUNO

La plej bona vojo al paca progreso sur la Planedo Tero

 

En 1957 mi ricevis ĝeneralan atenton pro gvid-artikolo en mia semajna gazeto en Norda Karolajno, "Toe Valley View".Ĝi urĝigis lanĉi sateliton, kiu havus brilan flagrantan lumon, kiu aperus ĉiunokte kaj estus vidata kiel brila Stelo de Espero fare de la tuta homaro.

Sputniko, la unua satelito, estis ĵus lanĉita la 4-an de okrobro. Neniu el la amaskomunikiloj ŝajnis rimarki, ke ĉi tiu estis la “Festotago de Sankta Francisko”. Kaj lanĉita de la tiam sendia Soveta Unio (Tiu, kiu elektis la daton, verŝajne estis kaŝa kristano.)

 

Mia propra vivo de studo kaj de preĝo portis min al la konvinko, ke ni bezonas komunan celon, kiu estus alvoka por homoj el ĉiuj kulturoj kaj kredoj – kaj manieron por ricevi atneton pri ĝi. Ni bezonis ion, kiu finus la teruran rakonton pri militoj kaj maljusteco de la historio.

Kiam ni komencis esplori la Spacon, ni malkovris la Teron. Nun ni scias, ke ni estas unu homa familio kaj havas nur unu Teron.

 

Sed nia ensklaviĝo al milito kaj nia avido preskaǔ detruis la Planedon Tero kaj la estonton de ĝiaj popoloj. Samtempe ekzistas kreskanta rekono, ke ni devas ŝanĝi ion, se ni volas daǔrigi la homan aventuron.

 

LA 4-A DE OKTOBRO – LA SOLVO

 

PREĜO POR PACO DE SANKTA FRANCISKO

 

Sinjoro, igu min ilo de via paco

Kie estas malamo, igu min semi amon,

Kie estas fiaĵo…pardonon,

Kie estas dubo…kredo,

Kie estas senespero…espero,

Kie estas mallumo…lumo,

Kaj kie estas malĝojo…ĝojo.

 

Permesu ke mi ne tiom klopodu

Esti konsolata sed konsoli,

Esti komprenata sed kompreni,

Esti amata sed ami.

 

Ĉar donante, ni ricevas,

Pardonante, ni estas pardonataj,

Kaj mortante,

Ni renaskiĝas al eterna vivo.

 

La preĝo de Sankta Francisko alvokas al homoj de ĉiu kredo kaj kulturo. La Spac-Programo devus nun plani lanĉi sateliton “Espero-Stelo” la 4-an de oktobro 2007.Estos la 50-a datreveno de nia aǔdaca iro al la Spaco. Ĉi tio povas ricevi tutmondan atenton pro la belega vojo al tutmonda paco, kiun Sankta Francisko provizis. WWW.EARTHSITE.ORG

------------

 

RudolfSiebert

LaOraRegulo

 

Jamenlanunatransiraperiododemodernecoalpostmodernecolamalfermitadialogointerreligiokajsenreligio, riveladokajsendependaracio, kredokajscio, povasigieblalakunlaboradoninterreligiajkajsenreligiajhomoj, kredantokajenlumiĝintojpriprojektodemondaetiko. Ĝi povus centriĝi en la Ora Regulo, kiun la Ĉina Religio, Hindismo, Ĝajnismo, Budaismo, Judismo, Kristanismo kaj Islamo havas en komuno. La Ora Regulo enhavas ne nur la tutan Hebrean Leĝon kaj la Profetojn, sed ankaǔ la Novan Testamenton kaj la Kuranon. Same humanistoj kaj iluministoj ne havas problemojn akcepti la Oran Regulon kiel fundamenton de tutmonda etiko.

La Ora Regulo asertas en sia ĉina formo:

Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas, ke ili faru al vi.

 

La Ora Regulo asertas en sia hinda formo:

Jen la sumo de la devoj: ne faru ion al aliaj, kio kaǔzus al vi doloron, se o­ni farus ĝin al vi.

La Ora Regulo asertas en sia budaisma formo:

Stato ne-plaĉa aǔ plezura por mi devas esti tia ankaǔ por li; kaj stato, kiu ne estas plaĉa aǔ plezura por mi, kiel mi povas trudi ĝin al alia?

La Ora Regulo asertas en sia ĝajnisma formo:

Homo devus trakti ĉiujn kreaĵojn, kiel li mem dezirus esti traktata.

La Ora Regulo asertas en sia juda formo:

Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas, ke ili faru al vi.

 

La Ora Regulo asertas en sia kristana formo:

Pri ĉio faru al aliaj, kiel vi volus, ke ili faru al vi.

 

La Ora Regulo asertas en sia islama formo:

Neniu el vi estas kredanto ĝis li deziras por sia frato tion, kion li deziras por si mem.

Surbaze de ĉi tiu fundamenta principo de la Ora Regulo. Kvar etikaj gvidlinioj, troveblaj en ĉiuj grandaj religioj de la homaro, devas esti memorigataj, se la tutmonda alternativa Estonto III devas esti realigata:

 

1. Vi ne devas murdi, torturi, turmenti, vundi. Ĉi tiu gvidlinio signifas pozitive: Vi devas havi respekton por la vivo. Vi devas esti celanta kulturon de vivo kaj amo, pli ol kulturon de morto.

2. Vi ne devas mensogi, trompi, manipuli. Ĉi tiu gvidlinio signifas pozitive: Vi devas paroli kaj agi laǔ la vero. Vi devas celi kulturon de vero kaj toleremo.

3. Vi ne devas ŝteli, ekspluati, rabi, doni trinkmonon aǔ subaĉet-monon. Ĉi tiu gvidlinio signifas pozitive:Vi devas trakti aferojn honeste kaj juste. Vi devas celi kulturon de justeco kaj de justa ekonomia ordo.

4. Vi ne devas sekse perforti, trompi, humiligi, senhonorigi. Ĉi tiu gvidlinio signifas pozitive: Vi devas respekti kaj ami unu la alian. Vi devas celi kulturon de partnereco kaj egala digno de viroj kaj virinoj.

----------

 

Reimon Bachika

Racia Klarigo pri la Pac-Kalendaro

 

Leo Semashko tre forte kaj konvinke elstarigis sian ideon por la adopto de kalendaro, kiu promocias kulturon de paco kaj socia harmonio por la venontaj generacioj. Jes, ni, la plej maljunaj, pretervivis la rigorajn perturbojn kaj malbonaĵojn de la 20-a jarcento, kiu mortigis, aǔ lasis morti, laǔ takso, pli malpli 187 milionojn da homoj tra la mondo (Hobsbawm, E. An Age of Extremes: The Short History of the Twentieth Century 1914-1994. London: Penguin Books, 1994).La doloro, mizero kaj angoro, kiu estis kaǔzita fare de samuloj homaj estis terura, horora, ne priskribebla. Ĉu la homaro iam lernos? Multo estas farinda, se ĉi tiu homa frenezeco devas esti renversita. Alvoki al la junuloj, tiuj kiuj respoondecos morgaǔ, kaj aliflanke alpreni Pac-Kalendaron, ŝajnas la plej taǔgaj paŝoj entreprenindaj. Rilate al la lasta ni povus diri: “Ni esta tio, kion ni celebras!” (la titolo de libro redaktita de Amitai Etzioni kaj Jared Bloom; subtitolo: Kompreni Festo-tagojn kaj Ritojn – Paperback Dec 2004).

Kvankam la racia klarigo malantaǔ ĉi tiu iniciato estas mem-evidenta al mi, mi ŝatus formuli ĝin teorie en la formo de valoroj kaj simboloj. Ambaǔ ĉi tiuj estas kernaj elementoj de kulturo, en iu maniero, la konsciaj/nekonsciaj peloj de menso kaj koro, la stimulantoj de homaj sentoj kaj racieco.

Valoroj estas tio, al kio homoj aspiras, kio promesas al ili plenumon en pluraj manieroj, inter aliaj aferoj: financa sekureco, fizika sano, beleco kaj ĝuo, socia prestiĝo, persona integreco, sento de libereco, amikeco kaj amo.Mono estas spertata kiel valoro ŝanĝebla al aliaj valoroj – kaj pro tio ĝi havas sian egan altiron -sed ĉiuj bazaj valoroj, kiel la bazaj homaj kontentiĝoj, estas neŝanĝeblaj. En aliaj vortoj, ĉiu valoro estas alstrebata pro sia specifa kontentigo-kapablo. Ĉiu homo alstrebas malsamajn valorojn en malsamaj tempoj. Do, eĉ en ni mem estas malfacile, harmoniigi tion, je kio ni alstrebas. Kiom pli malfacile estas harmoniigi la valorojn de komunumo kaj de la homaro mem !

Simbolaĵoj (simbolaj esprimoj) estas konkretaj bildoj de tio, kio estas valora. Simbolaĵoj reklamas kontentiĝon. Nacia flagoj kaj etnaj kulturoj – religiaj aǔ etnaj vestoj, vualoj, barboj, razitaj kapoj, kaj tiel plu – estas signoj de aparteno al etnaj komunumoj aǔ aliaj grupoj. Ĉi tiuj sugestas la sekurecon aparteni kaj komunajn ligojn. Religiaj ritoj, geedziĝ-ceremonioj, malfermaj ceremonioj de Olimpiaj Ludoj, mondaj pied-pilko-ĉampion-turniroj, ktp., estas celebradoj de la koncernaj valoroj. Modparadoj reklamas fizikan elegantecon kaj belecon.

 

Se o­ni rigardas ilin el ĉi tiu perspektivo de valoroj kaj simboloj, religioj povus ludi gravan rolon por antaǔenpuŝi tiujn valorojn, kiuj kondukas al monda paco kaj pli granda socia harmonio. Komunaj religiaj valoroj, kvankam ne facile adopteblaj, estas eblaj, ĉar la fontoj de homa feliĉo estas universalaj kaj nombre limigitaj. Rilate al simbolismo religioj trovas sin en duflanka sitaucio. Por resti unikaj kongregacioj. religioj devas kultivi kaj pluteni siajn proprajn distingajn simbolojn, ritojn kaj celebradojn. Serĉado de unueco en ĉi tiu senco estas sensenca.Religia diverseco reprezentas la riĉon de la homa kulturo. Ĉiukaze por senti sin unuiĝintaj, estus tre utile, se religioj havus kelkajn komunajn kutimojn, ekzemple, komunan kalendaran eventon kiel la Tutmondan Tagon de la Ora Regulo, aǔ laTutmonda Tago de Paco, aǔ Tutomda Tago de Religia Dankado. Ĉi tio havas egan gravecon. Ĝi povus inspiri ilin antaǔenpuŝi komunajn valorojn kaj komunan kredon. Kiam la forto de la kredo de milionoj da homoj celas pacon kaj homan harmonion, la mondo ŝanĝiĝos. (Por pli da ellaboraĵoj pri ĉi tio, vidu: Bachika “Towards Harmony in the Religious Sphere: Focusing o­n Symbolizations and Values.”

http://www.peacefromharmony.spb.ru/?cat=en_c&key=127)

----------

Harold Becker
Amo kaj Harmonio

 

La vojaĝo de la vivo prenas novan direkton, kiam ni ekkonscias de la povo de senkondiĉa amo estanta en nia koro ĉiun momenton.Ĉi tiu konscio komencas nova aliron al la vivo, kiu portas al la propra paco, natura harmonio kaj vera sincera riĉo. Ĝi ankaǔ ŝanĝas la teksaĵon de la socio, kiam ni komencas konscie esprimi ĉi tiun senliman amon. Ĉio kaj ĉiu estas rimarkeble trafita de ĉi tiu energio, kiam ni moviĝas tra nia ĉiutaga vivo jeĉiu paŝo kaj renkontiĝas unu kun la alia.

Konscio pri amo, ekbruliogas la fajreron, kiu igas ĉiujn aĵojn novaj kaj rekonstruas la tutecon, kiam antaǔe ni pensis, ke ni estas nekompletaj.Ĉi tiu estas la energio kaj saĝo, kiu pontas ĉiujn malsamajn mondojn, pensojn kaj perspektivojn, kaj restarigas nian enkonstruitan kunligon al ĉiuj aĵoj. Amo, kaj pli precize, senkondiĉa amo estas tio, kio portas pacon kaj interkomprenon, kie antaǔ unu momento ŝajnis, ke ili ne ekzistas kaj ke eble ili estas eĉ neeblaj.

Kiam ni ekkonsciiĝas pri kiu ni estas kaj kial ni agas kaj reagas en la manierokutima por ni, ni komencas vidi nin en la vizaĝoj de la homaro. La reflekto pri vundo estas nia vundo, ilia doloro estas nia doloro kaj la kolero de aliaj estas nia kolero. Tio estas videbla ankaǔ rilate al la naturo. Ĝia detruo estas nia detruo, ĝia beleco estas nia beleco. Same en niaj infanoj ni vidas nian potencialon kaj en ilia rido ni vidas nian ĝojon. Ĉi tiuj ŝajne hazardaj esprimoj estas niaj pasintaj pensoj serĉantaj manifestiĝon. Temas pri nia daǔra atentigo, ke amo estas la respondo kaj la demando. Por vidi amon en aliaj, ni devas unue koni ĝin en ni mem. Ni konstruas novan realon en la preciza momento, kiam ni forlasas nin al amo. Kiam ni elektas amon prefere al timo, ĝentilecon prefere al malamo, integradon prefere al malintegrado kaj pacon prefere al milito, ni portas novan reflekton al la homaro … niajn amajn memojn.

-------

 

Renato Corsetti

Esperanto por Lingva Harmonio kaj Lingvaj Rajtoj

 

En mondo pli kaj pli konscia pri rajtoj de malplimultoj kaj pri lingva kaj kultura diverseco, la internacia lingvo Esperanto estas gajnanta renovigitan atenton de influaj decido-farantoj kaj junaj homoj en la mondo. Neregistaraj organizaĵoj kaj koalicioj premas ke o­ni metu la demandon pri internacia lingvo en la tagordojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Eǔropa Unio. Esperanto-parolantoj en la novaĵoj lastatempe inkluzivas Nobelpremiiton por 1994 Reinhard Selten, la Monda Ŝak-Ĉampiono Zsuzsa Polgar kaj Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros..“Indiĝenaj Dialogoj”, programo por fortigi dialogadon inter indiĝenaj popoloj tra la mondo, preteriras ekskoloniismajn lingvojn per uzado de Esperanto kiel komunikrimedo. Jen iuj aldonaj faktoj pri la nuna stato de Esperanto.’’

 

Celoj kaj origino. La bazo de tio, kio iĝis la internacia lingvo Esperanto, aperis en Varsovio en 1887 fare de Doktoro Lejzer Ludwik Zamenhof. La ideo pri planita internacia lingvo, celanta ne anstataǔigi la etnajn lingvojn, se dpor servi kiel aldona, dua lingvo por ĉiuj, ne estis nova sed Zaemnhof viid, ke tia lingvo devas evolui pere de kolektiva uzado, kaj tiel li limigis sian unuan proponon al minimuma gramtiko kaj al malgranda vortaro. Esperanto estas nun plene disvolviĝinta lingvo kun mond-vasta parolantaro kaj plenajn lingvajn rimedojn. Multaj el la ideoj de Zamenhofantaǔiris tiujn de la fondinto d ela moderna lingvistiko, la strukturisto Ferdinand de Saussure (kies frato René parolis Esperanton).

 

Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. Ĝia leksikono venas precipe el okcidenteǔropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskaǔ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankaǔ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la ĉina, dum ĝia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana.

 

Uzantoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 62 landoj kaj individuajn membrojn en preskaǔ duoble tiom. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aǔ eĉ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinujo, Japanujo, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Bulgarujo kaj Kubo.

 

Kunvenoj kaj vojaĝado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto - sen tradukistoj aǔ interpretistoj. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, lastatempe okazinta en Zagrebo (2001), Fortalezo (Brazilo, 2002), Gotenburgo (Svedujo, 2003), Pekino (Ĉinujo, 2004) kaj Vilno (Litovujo, 2005). Universalaj Kongresoj okazos en Florenco, Italujo (2006) kaj Jokohamo, Japanujo (2007). LaunausimpoziodeparolantojdeEsperantoenarabajlandojokazisenAmanoen 2000, la sesa Tut-Amerika Kongreso okazis en Kubo en 2004, kaj la kvara Azia Kongreso okazis en Katmanduo en 2005. Pasporta Servo estas gvidata de la junulara sekcio de UEA. La eldono en 2005 de la adresaro enhavas adresojn de 1364 gastigantoj en 89 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojaĝantaj Esperanto-parolantoj.

 

Interneto. Elektronikaj retoj estas la plej rapide kreskanta rimedo de komunikado inter uzantoj de Esperanto. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn de la familia uzado de la lingvo ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la babilĉambraj protokoloj ICQ, IRC kaj PalTalk.TTT-paĝoj en Esperanto nombras en la centoj da miloj. Iuj estas troveblaj per la Virtuala Esperanto-Biblioteko ĉe http://www.esperanto.net/veb/ , aliaj per tajpo de “Esperanto” en ajna TTT-serĉilo.

 

Por pliaj informoj pri Esperanto, bonvolu kontakti: UEA at Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, The Netherlands; tel. +31-10-436-1044; fax 436-1751; e-mail info@uea.org.

------------------------------------------------

 

Leo Semashko

Tetrasociologio:Socia Filosofio por Harmonia Epoko

 

Ĉiu socio, de ĉiu civilizo,markas specifajn kalendarajn tagojn je kiuj celebri la plej gravaj eventojn en sia historio. Kalendaroj provizas ĉiutagajn memorigojn pri kulturaj valoroj. En la okcidentaj civilizoj, en òa Epoko de Industriaj Socioj, kiui komenciĝis en la 17-a jarcento kaj evoluis al la Risko-socioj (Ulrich Beck, 1992) ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kalendaraj tagoj estis markitaj por celebri liberecon, kiu estis atingita per naciaj-liberigaj revolucioj kaj militoj de ĉiaj grandecoj: lokaj, naciaj, regionaj kaj mondaj militoj. Ĉi tiuj kalendaroj celebris kulturojn de libereco atingita pere de perarmila konflikto. Preskaǔ ĉiu tago de la jaro estas markita per evento de venko aǔ damaĝoj kaǔzitaj de revolucioj aǔ militoj (inkluzive de komercaj militoj). Preskaǔ ĉiu tago liveras celebron de Revolucio, Liberiĝo, Sendependeco, Venko, kaj bataloj de ĉiuj specoj fare de armeaoj de tero, aero kaj maro. Ĉiu evento estas memorigata per taǔga armea parado.

 

Industriaj-Riskaj Socioj (IR-Socioj) estas en milito aǔ pretiĝas por milito ĉiutage; tial ilia kalendaro emmorigas pri eventoj de milita graveco. Pro tio, kulturoj de milito pli ol kulturoj de paco superregas. La raciigo por ĉi tio estas: se vi volas pacon, pretiĝu por milito (Si vis pacem, para bellum). La kulturo de libereco iĝis kulturo de milito, teroro, perforto kaj humiligo. La IR-socioj de la okcidentaj civilizoj estas pli kaj pli ŝarĝitaj per la kostoj de milito-pretigo, inkluzive de amasoj da armiloj, de la riskoj de militaj engaĝoj, inkluzive de la risko de atoma neniigo, kaj de la perdo de kreksnat anombro da senkulpaj junaj vivoj en sensencaj militaj bataloj.

Dum la 2-a duono de la 20-a jarcento, en la kulturo de IR-socioj, ĝenerala inform-socio komencis aperi. Ĝi povas esti kaj devas esti, je progresinta stadio, harmonia aǔ ĝi entute ne estos. Harmonia Informa Socio (HI-Socio)provas konservi la liberecojn kaj teknologiajn atingojn de la IR-Socioj, dum ĝi anstataǔigas iliajn detruajn emojn per nova emfazo pri harmonio, kunaj informoj, kaj daǔra paco. Ĉi tiu nova kulturo malrapide konstruas sur la plej bonaj elementoj de la nunaj kulturoj, laǔgrade sintezante la atingojn de malsamaj cvivilizoj: Oriento kaj Okcidento, Nordo kaj Sudo, dum ĝi enkondukas novajn sociajn prioritatojn kaj valorojn, kiuj kreas novan ordon de socia harmonio. Ĉi tiu ordo estas ordo, kiu estas kunordigita kaj dialoga kaj reprezentas ekvilibran unuecon de diverseco/malsameco. Tia ordo estas identa al harmonia paco-ordo, kiu estas plutenata kiel daǔrigebla ekvilibro de sociaj grupoj kaj etnoj sur baze de la priritatoj de infanoj.Infanoj estas la ĉefa fokuso por HI-Socio kaj ĝia paca, unuigita ordo.

 

La harmonia ordo de malsamaj etnoj kaj civilizoj enhavas la plej antikva kaj disvastigita, kaj pro tio la plej naturan, valoron por ĈIUJ kulturoj – harmonio. La ideo de socia harmonio evoluis en ĉiuj civilizoj, antaǔ ĉio in Konfuceismo kaj Budaismo, kaj ankaǔ en la Sudo en la kredoj de Indiĝenaj Afrikanoj, Indianoj kaj aliaj.Profesoro RichardNisbett(2005)konkludis,ke “harmonio estas centra ideo en la filozofio de Orienta Azio”. Tiu konkludo povas esti rilatigata al la klasikaj kulturoj de la Oriento kaj de la Sudo. Ĉiukaze la ideo pri harmonio ne estas fremda por la kulturo de la Okcidento kaj de la Nordo. Ĝi aperis en la okcidenta penso en la poemoj de Homero kaj evoluis en la skoloj de Pitagoro, Plato,Aristotelo, kaj ankaǔ en la epokoj de Renesanco kaj Leibnitz. Ĉiukaze, ne harmonio sed libereco iĝis prioritata valoro en la rapide evoluantaj industriaj socioj de Eǔropo kaj Ameriko. Sed la ideo pri harmonio ankoraǔ vivas en la okcidenta civilizo hodiaǔ. Tial, harmonio, kiel la ĝenerala (sed en malsamaj kvantoj) valoro de ĉiuj civilizoj liveras la bazon por epoko de socia harmonio en la informa epoko.Nia kalendaro por ĉi tiu epoko pivotas ĉirkaǔ Tutmonda Harmonio-Tago. Kune kun harmonio ni trovas en ĉi tiu kalendaro lokon por la nedisigebalj valoroj de Paco, Amo, Justeco, Ora Regulo de Religioj. Pardonemo, Libereco, Egaleco, Frateco, Feliĉo kaj aliaj, aparte gravaj por la estontaj generacioj, por la junularo kaj por la infanoj.

En antaǔaj socioj harmoniaj kulturoj ne ricevis socian subtenon (de sociaj agantoj), kaj tial ili estis pli (en la okcidento) aǔ malpli (en la oriento) marĝenaj en ĉiuj civilizoj. Nur en HI-socio kulturo kaj ordo de socia harmonio povas trovi ĝeneralan kaj naturan socian subtenon, en tio, kion mi difinis kiel kvar sfero-klasoj de la popolo, aganta en kvar sferoj de socia reproduktado, kiuj (sferoj kaj sfero-klasoj) kunlaboras por reprodukti la socian ordon. Ili provizas subtenon por harmonia ordo de diverseco. Surbaze de ĉi tiuj harmoniaj klasoj, kulturo de harmonio iĝas prioritata por HI-socioj de ĉiuj civilizoj, akj ĝi kreas harmonian tutmondan socian ordon, kun la infanoj kiel prioritato. La naturo de la sfero-klasoj en ĉi tiu harmonia socia strukturo estas klarigata kaj priskrtibata en la teorio de tetrasociologio, kiu kunligas la ĉefe orientan idean valoron de harmonio kaj la ĉefe okcidentan strukturan ideon pri sociaj sferoj. Ĉi tiu lasta koncepto estas enkondikita enpluraj teorioj de niaj tempoj. A.Giddens (1990), L.Sklar (1991), R.Robertson (1992) ĉiuj priskribas tri sociajn sferojn; U.Beck (1998) kaj G.Ternborn (2002) priskribas kvar sferojn; A.Appadurai (1996) priskribas kvin sferojn. Por detala diskuto pri sferoj kaj sfero-klasoj vidu "Tetrasociology: Responses to Challenges," 2002, en nia TTT-ejo ĉe: http://www.peacefromharmony.org/docs/2-1_eng.pdf .

 

Anstataǔ hierarkion de klasoj difinitan de posedaĵoj (supera, meza kaj laborista klasoj), ĉi tiu kulturo starigas harmonion de sfero-klasoj, kaj donas buĝetan prioritaton al infanoj kaj junuloj, grupo, kiu havas la plej grandajn inform-bezonojn, kapablojn kaj potencialon en HI-socio. La kvalito de la infanoj difinas la kvaliton de la HI-socio aǔ, alivorte, ĝia socia kvalito dependas de la informa kvalito de la infanoj. En la nova kulturo de harmonio, kiu povas esti nomata “sfero-kulturo” prioritato ne kuŝas ĉe industrio sed en la socia sfero, kies centra parto estas la subsfero de infaneco. En la nova harmonia ordo la prioritato ne kuŝas en la ekonomia brnaĉoj de la milita-industria komunaĵo sed en la sociaj branĉoj de la ekuka-prisana komunaĵo. Por pliaj diskutoj pri infano-prioritato, bonvolu viziti:

http://www.peacefromharmony.org/docs/2-4_eng.pdf .

Ĉi tiu kulturo de harmonio antaǔenpuŝas novan dividadon de la demokratia povo inter sfero-klasoj. En ĉi tiu demokratio aǔ “sfero-demokratio” , http://www.peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=13, ĉiuj popolgrupoj ricevas taǔgan aliron al demokratiaj elektoj. La kulturo de harmonio donas al infanoj voĉdon-rajtojn plenumotajn de la gepatroj, kio kreas potencialan subten-bazon por la “infano-prioritato” fare de grupoj intime kunligitaj kun ili: gepatroj, geavoj, instruistoj, kuracistoj, konsilistoj kaj aliaj prizorgantoj. Ĉi tiuj grupoj, kune kun la infanoj, enhavas 50% ĝis 80% el la loĝantaro en iu ajn lando. Tial la kulturo de harmonio kreas potencan bazon por demokratio pivotanta ĉirkaǔ paco kaj neperforto pro la deziro protekti infanojn, junulojn kaj la estontajn generaciojn. La infano-prioritato ankaǔ helpas anstataǔigi religiajn, etnajn kaj naciajn konfrontiĝojn per kunlaborado kaj harmonio inter kulture malsamaj grupoj. Ĉi tiuj fortoj de kulturo de harmonio, se direktitaj por igi la vivon de infanoj pli bona, superpezas la ekonomiajn pravigojn pri kondiĉoj, kiuj daǔrigas malriĉecon. Kulturo de harmonio bazita sur sfero-klasoj kaj infano-prioritato kreas la necesajn antaǔkondiĉojn por socia ordo de harmonio, kiu trovas sian teorian klarigo en tetrasociologio, postplurisma socia filozofio. (Postplurismo ne kontraǔstaras sed plifortigas kaj evoluigas la filozofion de plurismo).

 

Tial en tetrasociologio la socia harmonio de sfero-klasoj estas komprenata, kiel natura kondiĉo de HI-socio. Metado de prioritato je la infanoj estas rimedo por atingi ĝeneralan socian harmonion, kiu estas starigita de la bezonata leĝigo de la infana voĉdon-rajto plenumata de la gepatroj. La gepatroj, antaǔ ĉio junaj kaj estontaj gepatroj, kaj ankaǔ la sociaj grupoj pli intime kunligataj kun ili (instruistoj, kuracistoj kaj prizorgantoj) alvenas al konsciiĝo pri la neceso de la prioritato al infanoj kaj de ilia voĉdon-rajto, helpe de vasta kompreno en la harmonia eduka distemo kaj en la KOMUNIK-RIMEDOJ, kaj ankaǔ pro la premo de la mondaj kaj lokaj (en ĉiu lando) sociaj movadoj: “Igi infanojn prioritato en la mondo”. Vidu la sekcion pri enhavo 10, paĝo 10-8, http://www.peacefromharmony.org/?cat=en_c&key=121. La prioritato je la infanoj en la harmonia kulturo de HI-socio trovas reflekton en nia Kalendaro de Harmonia Epoko per multaj de la celebro-datoj kunligitaj kun infanoj:Karitato, Protekto, Prioritato, Komunikado, Promeso, ktp.El la vidpunkto de tetrasociologio ĉi tiu kalendaro esprimas novan kvaliton de socia ekzisto (vivo) kaj novan ordon de harmonia paco, derivita de la sfero-klasoj kaj de la prioritato je la infanoj en la socio.

 

Nia harmoni-epoka kalendaro unuigas homojn, popolojn, religiojn kaj civilizojn en la direkto de atingado de harmonia inform-socio (HI-socio). Ĉi tiu kalendaro estas alternativo al la multaj kalendaroj kunligitaj kun konfliktaj IR-socioj, kiuj dividas homojn, religiojn kaj civilizojn, kaj igas senmortaj tiujn, kiuj partoprenas en konfrontiĝoj kaj konfliktoj. Kalendaroj de la Malnova Epoko dum dumil jaroj estis plenaj kun memoroj pri militoj kaj konkeroj, dum nia Kalendaro de la Nova aǔ Harmonia Epoko promesas al estontaj generacioj realan esperon preventimilitojn, teroron, malriĉecon kaj humiligon. La kulturoj kaj kalendaroj de militoj estas lasataj en la pasinto. Nova kulturo, ordo kaj kalendaro nun prenas ilian lokon. Tetrasociologio donas raciigon por socia ordo de harmonio, kaj priskribas ĝian strtukturon, rolon, tempon kaj kondiĉojn por atingo. Se, kiel la antikva filozofiisto Protagoro observis antaǔ 2500 jaroj, homoj estas mezurataj de aĵoj, kaj aĵoj estas muzurataj de homoj, do el tetrasociologio ni povus diri: se mezuro de homeco iĝas harmonio, do harmonio iĝas mezuro por homoj kaj aĵoj kaj inverse. Se ĉi tiu mezuro estas enkondukita en epoko de HI-socioj, do ĝi iĝas mezuro de la universala, multdimensia, informa homo. Grava ekzemplo de ĉi tiu mezuro estas la Harmoni-Epoka Kalendaro, projekto prezentita en nia kontribuo.Tetrasociologio donas taǔgan socian filozofion por ĉi tiu kalendaro, ĉar ĝi unuigas siajn malsamajn paco-datojn en harmonian tuton.

 

En la estonto la historio de la homaro estos dividita en du periodoj: Harmonia Epoko (h.e.) kaj ANTAǓ Harmonia Epoko (a.h.e). Aǔ ĝia historio ne estos. Kiel John McConnell skribis: “Pluraj kleruloj konsentas, ke la homa historio baldaǔ venos al fino – se ne estas granda ŝanĝiĝo en la homa konduto” (www.earthsite.org.). Surbaze de tio, kion mi malkovris, formulante la socian filozofion de tetrasociologio,mi esta skonvinkita, ke tia granda ŝanĝiĝo povas okazi nur per tranformiĝo de niaj zorgoj pri socia malharmonio – al plena akcepto de la natura ordo de socia harmonio jam ebla en la inform-epoko.

 

 

 



Up
© Website author: Leo Semashko, 2005; © designed by Roman Snitko, 2005